Saluton gekaraj, mi ŝatus multe helpi pri la konkurso, tamen mi pensas ke la limdato estas
tro proksima. Je la momento kiam mi respondas ĉi-mesaĝon, ĉe mi ankoraŭ estas dimanĉo la
27-a de septembro, sed certe en la tuta Eŭropo jam estas la 28-a, do mi pensas ke la
limdato jam pasis.
Mi pensas ke mi povus estis membro de la ĵurio, ankaŭ mi povus helpi redakti la monpeton,
sed por ĉi tiu lasta mi bezonos iom pli da tempo.
Mi pensas ke ni povus pritrakti kun UEA/TEJO kelkajn eblajn premiojn, kiel ekzemple 1-jara
abono (La plej malmultekosta) al la organizo aŭ ricevo de la revuo Kontakto dum 1 jaro. Mi
pensas ke premioj tiaj estas eblaj se ni pritraktas la aferon kun UEA/TEJO. Mi scias ke
nuntempe en TEJO oni pridiskutas kiel altigi la nombron da abonantoj kaj kiel diskonigi la
revuon.
Atendante vian respondon, am(er)ike:
Ivan Camilo Quintero
Santacruz Ivano Kamilo Kintero Sankt-kruco
Ingeniero de Materiales Inĝeniero pri Materialoj
Universidad del Valle Universitato de la Valo
Cali, Valle del Cauca Kalio, Valo de Kaŭko