Porinforme, mi daŭre loĝas en Berlino, sed estos en Londono de la 12-a ĝis
16-a de marto. Se iu ŝatus renkontiĝi en Berlino antaŭ aŭ post mia vojaĝo
al Londono, mi ĉiam ĝojas renkonti vikipediistojn. :)
Amike,
Chuck
2015-03-03 14:27 GMT+01:00 Michal Matúšov <kubof(a)i-espero.info>fo>:
Dankon pro via subteno, mi ĵus aliĝis! Ankaŭ mi petis
partoprenon en
antaŭkonferenco pri preparado kaj evaluado de projektoj.
Bonus antaŭ foriro havi bazan planon, kiel nia grupo volas utiligi la
konferencon, kion mi prizorgu, kion kiun demandu ktp. Estos interese kiel
finos nia monpeto, eble tio influos mian agadon tie.
Mi ĝenerale ŝatus ekscii kiel faradi projektojn en komunumo kun granda
geografia diasporo. Vikimedio Medicino faris(as) projekton pri tradukado de
artikoloj pri malsanoj, ion similan ankaŭ ni preparas kun TEJO. Mi provos
pledi pri skanado de Esperantlingvaj libroj ene de vikimediaj landaj
sekcioj, kvankam nuntempe mi ne havas tute klaran imagon kiel tio povus
funkcii mondskale.
Se vi havas pliajn ideojn, mi tre ŝatus ilin ricevi!
Amike
2015-02-28 15:32 GMT+01:00 Michal Matúšov <kubof(a)i-espero.info>fo>:
Resal.
Ĉu iuj opinioj pri nia reprezentonto? Feliĉe ni havas tempon ĝis la 16a
de Marto, tamen ju pli frue des pli bone.
Amike
2015-02-11 21:01 GMT+01:00 Michal Matúšov <kubof(a)i-espero.info>fo>:
Saluton.
Venis novaĵoj pri ĉi jara Vikimedia Konferenco, vidu ĉe
https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_Conference_2015
Bona afero estas, ke ni denove estas invititaj, kvankam ĉi-jare nur unu
reprezentanto de ni povas veni.
Oficiala informo pri elekto de partoprenonto:
"Affiliates are asked to send delegates that are well-informed in
goings-on at the affiliate, able to confidently answer questions about it
and share experience from their group. They should also be empowered to
commit their group to involvement in proposed projects or initiatives."
Samtempe nia reprezentonto povos partopreni antaŭkonferencan trejnadon
pri fasonado kaj evaluado de projektoj, vidu
https://meta.wikimedia.org/wiki/Grants:Evaluation/News/Pre-conference_works…
Kiu ŝatus nin reprezenti ĉi-jare?
Se vi konsentus, mi proponas min mem. Mi jam reprezentis ELiSon dum
diversaj renkontiĝoj, spertas pri niaj internaj aferoj kaj mi gvidas nian
nuntempan monpeton.
Mi antaŭĝojas viajn mesaĝojn!
--
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
--
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
--
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
_______________________________________________
Dissendolisto de ELiSo
ELiSo(a)lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso