Saluton!
Mi neniam reprezentis ELiSon cxe WMCON, sed mi volonte farus. Kaj jes, mi trovis min en la
priskribo 😊
Bekhruzbek Ochilov
Uzanto:Lingveno
Von: Michal Matúšov
Gesendet: Donnerstag, 1. Dezember 2016 22:01
An: ELiSo
Betreff: [ELiSo] Vikimedia Konferenco 2017: ni elektu nian reprezentanton!
Saluton.
Jam estas malfermita registrado al la Vikimedia Konferenco 2017 (dankon al Ochilov pro
atentigo!) kaj ni rajtas tien sendi 1 nian reprezentanton. Detaloj ĉe
https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_Conference_2017
Partopreno en la Konferenco estas unika kaj tre utila okazo por (ek)havi kontaktojn kun la
tutmonda vikimedia movado, por lerni de aliuloj kaj spertigi aliulojn pri niaj vidpunkto
kaj spertoj kaj, tre grave, por pliprogresigi nian organizon.
Kiel ideala reprezentanto estas rekomendata iu, kiu:
• estas envolvita en la procezo de decid-farado en ELiSo,
• volegas helpi formi estontecon de la vikimedia movado,
• aŭ estas specialisto pri partnerado,
• aŭ estas program-gvidanto.
Reprezentantoj bezonas povi dediĉi al la partopreno sufiĉan tempon antaŭ, dum kaj post la
konferenco. Estas tre grave bone prepariĝi anticipe (baze ekkoni aliajn partoprenantojn,
detale ekkoni programon, diskuti kun aliaj ELiSanoj pri konkretaj celoj kaj agadoj ktp)
kaj poste iel transdoni la spertojn al la tuta ELiSo.
Ĉu vi trovis vin el la priskribo?
Volontuloj bonvolu kandidatiĝi ĉi tie kaj laŭ tio ni decidu pri nia reprezentanto. Ideale
ni elektu nian reprezentanton ankoraŭ antaŭ Kristnasko.
Amike
KuboF Hromoslav