Kara Cindy,
ni Esperantlingvaj vikimedianoj kore dankas al vi pro via donaco al la Vikimedia movado kaj pro la atesto de via admiro kaj praktika uzado de la vikimediaj projektoj, aparte la Vikipedio en Esperanto.
Certe via konfeso ĝojigos ankaŭ ĉiujn volontulajn vikipediistojn, kiuj aktive partoprenas en konstruado de la Vikipedio en Esperanto. Kaj ĉar ofte ni devas defendi nian propran ekzistokialon fronte al kritiko – kiu ankoraŭ pli ardas en la vikimedia mondo, kie jam temas ankaŭ pri distribuo de financaj rimedoj por aktive subteni la kreskon de projektoj – mi certas ke ni pli aŭ malpli frue trovos tre konkretan uzon por via atesto ankaŭ en la subtena laboro kiun la grupo ELiSo faras. Unu tian sukceson, en kiu tiaj atestoj de niaj legantoj tre gravis (kaj ni tiam ankoraŭ nur nebule sciis paroli, ĉar ni apenaŭ iujn havis!), ni jam faris antaŭ ne tiom longa tempo – eble vi legis pri la decido de Asaf Bartov pri la ne-plua malpermeso de vikimediaj subvencioj por artefaritaj lingvoj:
https://meta.wikimedia.org/wiki/Grants_talk:PEG/KuboF_-_Esperanto_kaj_Libera...
Amike, dankante al vi ankaŭ nome de ĉiuj gekolegoj, salutas vin Marek Blahuš (Vikipediisto:Blahma)
Je 2014-08-06 16:44, Cindy McKee skribis:
Pardonon, sed mi volas entrudi en la liston dum momento, nur por sendi komenton.
Mi ne estas vikipediisto, sed mi ĉiam admiris vin. Hodiaŭ mi donacis embarase etan kvanton al Vikimedio. Fakte, mi ja estis embarasita. Do, mi decidis enmeti en la informilon la kialon por mia donaco. Sed la paĝo malaperis. Do, mi decidis rekte mesaĝi vin: Mi povas uzi Vikipedion anglalingve. Sed tio, kvankam utilega, donas la informon laŭ unu vidpunkto. Kiam mi alklakas la ligilon por la esperantlingva artikolo, mi ricevas, ofte, tiun artikolon laŭ malsama vidpunkto, malsama vidmaniero. Tio helpas min prijuĝi la informojn kaj donas al mi pli kompletan bildon de la temo. Dankon pro tio.
p.s. Mi neniam subtenis la ideon pri esperanta Vikipedio nur cele al propagando. Mi ne estas flirtanto de la esperanta flago. Sed tio, kion vi faras iĝas ĉiam pli altkvalita kaj vere utila al mi kiam mi serĉas informojn. Pro tio, mi dankas vin.