Mi ĵus kontrolis, kaj ŝajnas ke nova kanditato ne povas esti aldonata de
ĉiuj per la publika formularo. Mi aldonis nomojn de Kubof kaj Lingveno
kiuj partoprenis en 2017. Se ni ja uzas tiun ilon por nia decido,
bonvolu prezenti ĉi tie vian kanditato por ke mi estas ebla aldoni en
formularo kiel opcio. Sed ni ankaŭ povas uzi alian ilon, ekzemple simpla
vikpâgo en Meta, se vi preferas. Bonvolu komuniki viajn opiniojn.
Danke
Le 27/12/2017 à 09:11, mathieu stumpf guntz a écrit :
Dankon Juan por la memorigo. :)
Tie estas, se vi konsentas uzi ĝin, [ligo al elektilo pri nia opa
decido])(https://framadate.org/prjVHprLmecXZmzV).
Mi aldonis mian nomon ĉefe ĉar mi kredas ke mi devis aldoni almenaŭ
unu opcio por validi la formularon de kreo (sed mi devas kontroli
tion). Sed tio dirita, mi ja volonte irus al la konferenco kiel
reprezentanto de ELISo. Mi kredas ke mi ankaŭ kandidatos kiel
potenciala reprezentanto de Vikivortaro. Se okazus ke mi estas
elektota al ambaŭ, mi detiros mian kanditadon de ELISo. Egale, kaj
tiutempe en ambaŭ kazo, se nur homiĉo estas elektota, mi detiros se
homino povas partopreni danke al tio. Mi egale meditos mian detiron se
tiu favoras la elekton de iu kiu povas reprezenti tradicie
subreprezentatan homgrupon.
Mi invitas vin legi [kiel elekti
reprezentanton](https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_Conference_2018/P…
se vi ne jam faris tion.
Kore
Le 27/12/2017 à 00:26, Juan Sebastian Quintero Santacruz a écrit :
Saluton. Endas elekti reprezentantojn niajn por
ĉeesti la Vikimedian
Konferencon 2018. La limdato estas la 15-a de januaro, sed ju pli
frue ni elektu des pli bone. ELiSo povas sendi du personojn. Kontrolu
ĉu via loka ĉapitro aŭ grupo ankaŭ povas sendi personojn, kaj
priparolu la eblecon ke ili elektu vin por ĉeesti. Tiel la ĉeestonta
nombro de Esperantistoj en ĉi tiu grava Vikimedia evento estos kiel
eble plej granda.
_______________________________________________
Dissendolisto de ELiSo
ELiSo(a)lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
_______________________________________________
Dissendolisto de ELiSo
ELiSo(a)lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso