Bona ideo, KuboF. Ankaŭ mi pensas ke Vikivojaĝo estus tre utila ilo por
niaj internaciaj e-aranĝoj. Malfeliĉe, mi ne partoprenos de UK 2014. Tamen,
mi pensas ke ni devas organizi ĝis nun nian partoprenadon en tiaj estontaj
eventoj, per baza dokumentado de niaj projektoj (kio estas, kial uzi, kiel
kontribui, k.t.p). ŝajnas ke vi kaj Blahma jam bone faras tion, sed mi
pensas ke mankas lokon por kolekti kaj publikigi tiun historion - rilatojn,
prezentojn, videojn, demandojn, avertojn ("kion oni ne devas uzi",
ekzemple), - tiel kiel faras la vikioj de ĉapitroj kaj "Outreach"-vikio (
outreach.wikimedia.org).
Kion vi pensas?
CasteloBranco
2014-05-11 7:53 GMT-03:00 KuboF Hromoslav <kubof(a)i-espero.info>fo>:
Sal.
Mi resendas la mesaĝon, kiun José Antonio Vergara publikigis al nia paĝo
ĉe Facebook:
"Saluton. ĉu iu el la anoj de tiu ĉi laborgrupo venos al la Bonaera UK? Mi
volas proponi, nome de la estraro de UEA, la kunorganizon de seminario por
aktivuloj de la fakaj asocioj pri Vikipedio"
Mi persone ne venos ĉi jare (mi esperas pri veno al sekvaj du UKoj). Krome
mi pensas, ke dum tiaj seminarion ni povas promocii ankaŭ Vikivojaĝojn -
projekton por turismaj gvidiloj. Ja organizantoj de E-renkontiĝoj ofte
priskribas detale lokon de renkontiĝo kaj poste la informoj perdiĝas...
Amike
--
KuboF Hromoslav
SKEJ - Slovenská esperantská mládež,
http://skej.esperanto.sk/
Slovenská esperantská federácia
Wikimedia Slovenská republika,
http://wikimedia.sk/
_______________________________________________
Dissendolisto de ELiSo
ELiSo(a)lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso