Estraro de Vikimedio SK konfirmis, ke ELiSo rajtas uzi ties konton!
Estis ankaŭ propono pri persona kunhavata konto, kio efektive _eblas_ - Marek jam proponis sin.
Nun mi nur ne certas pri (mal)avantaĝoj de la du solvoj - komentu laŭvole!
Mi dume ne pensis pri "travidebla" konto, se estus postulo, eblus tian fari (iel). Por protokoli uzitan monon mi pensis pri retsistemo evoluita en Vikimedio CZ - http://tracker.wikimedia.cz/tickets/
Amike
2014-09-16 10:15 GMT+02:00 Marek Blahus marek@blahus.cz:
Saluton,
se Vikimedio Slovakio kaj ĝia konto jam estas agnoskitaj de Vikimedia Fondaĵo, mi poras uzon de ĝi kiel nia "sponsoro". Mi antaŭvidas ke la "kontrakto" inter ELiSo kaj VMSK estos konata al VMF (kaj deviga al VMSK jam pro ties rilatoj al VMF), pro kio ne ekestos problemo eĉ se KuboF neantaŭvideble malfariĝus prezidanto de VMSK aŭ simile.
La ligo VMF <-> VMSK <-> UEA <-> E-istoj tutmonde tre bonas laŭ mi.
Se necesas aŭ utilas por pli da supervidado ke kroma persono aliru la konton, mi kiel Ĉeĥi-loĝanto proponas min por esti tia kromulo. Mi ja estas membro de VMSK, sed ne tre aktiva, kaj samtempe de ELiSo. Aliflanke, se la konto estas "travidebla" (mi supozas tion), eble eĉ simpla publika kontroleblo de ĝi sufiĉos por ELiSo-anoj?
Amike, Marek
Je 2014-09-16 05:19, Juan Sebastian Quintero Santacruz skribis:
Saluton.
Lau tiuj kondicxoj ne indas UEA-Konto cxar ni ne povus peri per gxi monon. Kial WMF malakceptas sendi monon al gxi?
De la du ebloj, estus pli bone la unua, kiu permesas pli da sendependeco. Sed por tio mi imagas bezonatas du personoj samlandaj, kaj cxe ni tio estas malfacile. Do, sed ne estas problemo por VM Slovakio, mi apogas la duan.
Ame(er)ike
El lunes, 15 de septiembre de 2014, Michal Matúšov <kubof@i-espero.info mailto:kubof@i-espero.info> escribió:
Sal. Mi komunikis kun UEA kaj WMF pri nia monkonto. UEA akceptas krei por ni UEA-konton sed WMF malakceptas sendi al ĝi monon. Nun ni havas du eblojn: 1) krei personan bankokonto kunhavatan de almenaŭ du personoj, kiuj estos respondecaj pri la sekva monpeto 2) trovi "fiscal sponzor" - organizon, kiu akceptos la monpeton kaj prizorgos ĝin: vidu ĉe https://meta.wikimedia.org/wiki/Grants:Fiscal_sponsorships Mi dume pensas pri fiskala sponzoro Vikimedio Slovakio - laŭplane mi tie estos prezidanto dum sekvaj 3 jaroj kaj facile mi povas doni aliror al alia Slovaki-/Ĉeĥi-loĝanto. Tiel eblus en eŭrozono senpage ĝiri monon, kaj por aliaj aktivuloj eblus senpage ĝiri monon al ties persona UEA-konto. Ĉu aliaj opinioj? Ĉu nun por ni indas UEA-konto? Amike
Dissendolisto de ELiSo ELiSo@lists.wikimedia.org https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso