Saluton,
Mi subtenas la nomoŝanĝon kaj mi nenion bezonis skribi... ĝis kiam mi
legis de KuboF:
Tial mi persone rekomendas la oficialan nomon
"Vikimedio EO", kun alternativa nomo (ankaŭ en la Statuto) "Vikimedio
Esperanto".
Mi ne malsubtenas la formon "Vikimedio EO". Ni lasus malkonvene longan
nomon kie tamen la vorto "Esperanto" estis legebla favore al
mallongigo, kiun malmultaj konas. Tial mi subtenas: "Vikimedio
Esperanto".
Kaj Didier demandas:
sed kial
"Vikimedio Esperanto"
kaj ne
"Esperanto Vikimedio" ?
Pro vortofarado. La dua formo ne estas skribita en regula Esperanto,
sen la streko. En la angla "Esperanto Wikimedia", sed en Esperanto
"Esperanto-Vikimedio".
(kun streko; tial ekzistas "Universala Esperanto-Asocio" kaj ne
ekzistas "Universala Esperanto Asocio").
Mi egale subtenas "Vikimedio [je la nomo de] Esperanto" kaj
"Esperanto-Vikimedio", kun prefero por la unua, tiel ke Vikimedio estu
la unua vorto legata.
Amike,
James
On Thu, Feb 25, 2021 at 1:27 PM Didier Janot <didier.janot(a)gmail.com> wrote:
>
> Saluton,
>
> Ĝenerale mallonga nomo estas pli bone ol longa,
> kaj ekde tri vortoj estas ĝenerale longa nomo.
>
> Do ŝanĝi al duvorta nomo estas bona ideo,
sed kial
"Vikimedio Esperanto"
kaj ne
"Esperanto Vikimedio" ?
>
> Ankaŭ el komunika vidpunkto,
> estas ĝenerale pli bone meti unue la komunan vorton
> de ligitaj organizoj.
> Ekzemple multaj eo-asocioj nomiĝas
> Esperanto xxxxxx,
> kun xxxxx, nomo de lando/urbo/simile
>
> Do ĉu ekzistas kialo por meti unue la vorton "Vikimedio"?
>
> Ĝis,
> DJ
>
>
> Le jeu. 25 févr. 2021 à 13:48, Michal Matúšov <kubof.hromoslav(a)gmail.com> a
écrit :
>>
>> Saluton.
>>
>> Resumo: La Estraro proponas ŝanĝi la nomon de "Esperanto kaj Libera
Scio" al pli longdaŭra (precipe "Vikimedio Esperanto" por uzado en
Esperantujo). Por tio bezonatas decidoj ankaŭ de aliaj instancoj. Precipe se vi *forte*
kontraŭas, skribu tion nun.
>>
>> Ĝis nun ni kaj oficiale (kiel jura persono) kaj neoficiale (en niaj sociaj
retejoj, informpaĝoj ktp) uzas nian Uzanto-Grupan nomon "Esperanto kaj Libera
Scio". Sed ni scias, ke post kiam ni iĝos Vikimedia Tema organizo, ni povos kaj
oficiale kaj neoficiale uzadi la Temo-Organizan nomon "Vikimedio Esperanto".
>>
>> Ĝis nun tio kaŭzis nur etajn problemojn, precipe pri kreado de reputacio por nia
marko (dum jaroj ni nomas nin iel kaj poste nomos nin aliiel). Sed nun, kiam ni faras
monakiran kampanjon (kaj eble partoprenos iujn lokajn pagatajn projektojn) en Slovakio,
tiu nomo estas vere balasta. Precipe temas pri nesufiĉa trafado al Vikimedio, kaj troa
trafado al Esperanto - kion multaj eksteruloj interpretos, ke ni estas nure Esperanta
organizo (do sen rilato al Vikimedio).
>>
>> La Estraro de ELiSo ĵus decidis:
>>
>> strebi ŝanĝi oficialan nomon (en Statuto) de "Esperanto kaj Libera
Scio" al pli longdaŭra (post-Uzanto-Grupa) nomo; kaj
>> strebi ricevi permeson de AffCom por uzado de Temo-Organiza nomon (konkrete
"Vikimedio Esperanto") en Esperantujo jam antaŭ ofiiala rekono kiel Tema
organizo.
>>
>> La Estraro *ne* havas la rajton ŝanĝi nomon memstare kaj tial tion ne faros
memstare. La decidoj signifas nur tion, ke 1) la Estraro preparos dokumentojn por la sekva
Kunsido de Ĝenerala asembleo, kie Ĝenerala asembleo povos ŝanĝi Statuton (kaj tiel nomon);
kaj 2) la Estraro komunikos kun AffCom (komisiono de la Fondaĵo Vikimedio, kiu zorgas pri
aliĝintaj organizoj) kaj petos ĝin pri permeso por pli frua uzado de nomo, kiu estas
rezervita por organizo de pli alta rekono.
>>
>> La Estraro dume ne diskutis kiun oficialan nomon (en Statuto) uzi. Natura nomo
estus "Vikimedio Esperanto" (en la slovaka, ĉar ni estas registritaj en
Slovakio). Mi persone rekomendas doni pli grandan emfazon al la vorto
"Vikimedio", ĉar tio estas la afero, kiun publiko pli rekonas (kaj konsekvence
donas al ni pli grandajn ŝancojn de kunlaboro kaj helpo de la publiko). Tial mi persone
rekomendas la oficialan nomon "Vikimedio EO", kun alternativa nomo (ankaŭ en la
Statuto) "Vikimedio Esperanto". Komperneble, aliaj proponoj estas bonvenaj!
>>
>> Ŝanĝo de oficiala nomo (en statuto) estas sufiĉe enorda. La institucio per kiu
funkcias nia monakira kampanjo (en Slovakio) konfirmis tion.
>> Uzado de alia nomo en la internacia Vikimedia movado kaj alia nomo en sia loka
medio ne estas nekutima. Ni havas bonan reputacion kaj mi kredas, ke AffCom permesus tion
al ni.
>> Fine, multo dependos de decido de AffCom, ĉar ili rajtas malpermesi al ni uzi la
vorton "Vikimedio" en nia oficiala nomo.
>>
>> Kion vi faru nun?
>> Se vi konsentas - nenion.
>> Se vi malkonsentas - skribu tion.
>>
>> Ni delonge scias, ke ni ŝanĝos nian nomon al "Vikimedio Esperanto" kaj
tion emfazas nia strebo iĝi Vikimedia Tema organizo. La Estraro jam decidis sian plian
laboron en tiu kampo, do se nenio kontraŭa okazos, la Estraro simple plenumos la laboron.
>> Se vi malkonsentas kun tia ŝanĝo de la nomo, skribu tion *nun*! Se pluraj homoj
*forte* kontraŭos ene de semajno, la Estraro repripensos la aferon. Ankaŭ viaj subtenaj
mesaĝoj estas aprezataj, sed ne nepre bezonataj (se homoj ne kontraŭos).
>>
>> Amike
>> Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
>> Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo)
>> Prezidanto
>> _______________________________________________
>> Dissendolisto de ELiSo
>> ELiSo(a)lists.wikimedia.org
>>
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
>
> _______________________________________________
> Dissendolisto de ELiSo
> ELiSo(a)lists.wikimedia.org
>
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso