On Thu, Oct 4, 2018 at 7:14 PM KuboF Hromoslav
<kubof.hromoslav(a)gmail.com> wrote:
Antaŭ 2 semajnoj UEA publikigis gazetaran komunikon (GK) pri 250 000 artikoloj en la
Esperanta Vikipedio. Tiun komunikon kunverkis ankaŭ mi nome de ELiSo kaj sekve komunikis
pri ĝia permesilo.
Fine UEA, en bona kunlabora etoso, akceptis eĉ pli fortan agon - oficiale liberigis ĉiujn
siajn gazetarajn komunikojn laŭ la permesilo CC BY 4.0!
Iame ni en Vikinovaĵoj diskutis pri permesilo de tiuj komunikoj, sed ĉar nenie estis la
permesilo eksplice deklarita, ni devis konsideri, ke ĉiuj iliaj rajtoj estas rezervitaj.
Nun estas klare, ke ili estas liberaj!
Gratulegojn!
Tiu estas grandega paŝo pro grandega laboro via. Kia mirinda donaco
al la tuta esperantistaro.
Multajn dankojn.
--
trio <=> 三人 <=>
http://trio.sen.limo/
#Esperanto , The International Language! What's that?
http://Esperanto.Org/