Saluton,
duona tago estas iom mallonga por respondi.
Laux mi, estas absolute negative fari "finvenkisman" propagandon en la vikimedia movado, kaj gxi povas nur damagxi al ni. Se homoj havas lingvon kiel hobio, tio estas relative akceptata, sed ne se ili havas strangajn lingvopolitikajn postulojn. Mi cxiam provis eviti ion tian.
Ankaux pri la esprimo "en plene justa mondo" mi havas problemojn. Cxar se homo havas alian opinion pri la uzo de Esperanto, li estas per tio akuzata esti "nejusta".
Estas do eble la plej bona strategio deklari la "deziron" (kio eble ne trovos multe da atento) sxerco.
Sincere Ziko
2014-04-09 16:06 GMT+02:00 Marek Blahus marek@blahus.cz:
Mi komprenas la kialojn de KuboF, kaj samtempe certigas vin ke nek li nek mi en Berlino aktive varbos por tuja adopto de Esperanto en la Vikimedia movado – ni ja ne estas malrealistoj.
Mi komprenas tiun lian "deziron" kiel ridetigan aludon al nia strebo pri lingva neŭtraleco, manke de alia facile komprenebla pli milda kaj pli realisma paŝo tiudirekte (aldono de plia laborlingvo tuj ŝajnus kromaĵo al ĉiuj, ĉar ĉiuj inkluzive de ni konsentas ke komuna lingvo necesas).
Dum la interparoloj en Berlino ni planas trakti unuavice multe pli konkretajn temojn, kiel ekz. subteno por konkretaj agadoj aŭ specoj de agado kaj defendo de nia utileco al la vikimedia misio.
Amike, Marek (Blahma)
Je 2014-04-09 15:21, KuboF Hromoslav skribis:
Sal.
Mi skribis tiun ĉi respondon post unutaga popolkontrolo, kiun neniu kontraŭis kaj neniu proponis ion alian konkretan. Mi volis eviti dezirojn de ŝajne ĉiu Vikimedia grupo, ke ties Vikipedio estu plej granda kaj ankaŭ mi ne volis ripeti tion, kion mi skribis en la parto pri granda defio (do aktivaj homoj). Mi scias, ke la deziro ne estas realigebla tuj, sed en "ideala kaj justa mondo" (kiel skribis Chuck) la afero funkcius iel tiel.
Mi scias, ke tio estas vere idealisma sed havas sian fundamenton. La aferon mi volas levi ankaŭ dum la programero "Kiel aspektus vikimedia movado, se ĝi ekestus nun?" (temos pri laboro en grupetoj kaj kun fina konkludo).
Se vi tre malkontentas pri la respondo kaj proponas ion alian diru kaj mi klopodos ŝanĝi la aferon surloke.
Amike
Dissendolisto de ELiSo ELiSo@lists.wikimedia.org https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso