Saluton.
Jen la plej nova evoluo ĉi-kampe:
Montriĝis, ke nome de ELiSo estis nomumitaj 2 homoj (mi kaj Marek Blahuš;
la homo kun fina respondeco pri voĉdonado estis Marek). Ni du kaj Ivan
Santacruz interkonsentis, ke Ivan transprenos la finan respondecon pri
voĉdonado nome de ELiSo; tial mi rezignis pri tiu posteno (estas loko por
nur 2 homoj kaj tiujn okupas Ivan kaj Marek). Parto de la kialo estis, ke
Ivan estas nia reprezentanto ĉe nuntempe okazanta Vikimedia Pintkunveno en
Berlino, kie estas parto de la programo dediĉita ĝuste al tiuj elektoj.
Dankon al Ivan pro laboremo kaj al Marek pro transdono de la respondeco!
Mi atentigas, ke la tuta procezo ankoraŭ daŭros kelkajn semajnojn. Nun jam
ekzistas teamo de faciligantoj kaj sufiĉe konkreta ideo kiel labori.
La resto pri informado kaj sekva gvidado de la procezo ĉe ni estas
respondeco de Ivan.
Amike
KuboF Hromoslav
ne 17. 3. 2019 o 22:36 KuboF Hromoslav <kubof.hromoslav(a)gmail.com>
napísal(a):
Saluton!
Postnelonge okazos baloto en kiu Aligitaj organizoj elektos 2 novajn
estraranojn de la Fondaĵo Vikimedio. La ŝanĝo kompare kun antaŭaj jaroj
estas, ke ankaŭ Uzanto-Grupoj rajtos partopreni (antaŭe rajtis baloti nur
Landaj kaj Temaj organizoj). La precizaj kondiĉoj ne estas ankoraŭ konataj,
sed eblas, ke ankaŭ ni en ELiSo rajtos partopreni! Pliaj informoj (en
Esperanto) estas ĉe
https://meta.wikimedia.org/wiki/Affiliate-selected_Board_seats/2019/Wikimed…
Mi ricevis inviton partopreni la procezon nome de ELiSo. Ĉar la procezo
ankoraŭ ne estas klara, mi mem ne bone scias, kion mi kaj ni faru. Mi tamen
supozas, ke baldaŭ la afero klariĝos - tiam mi informos vin.
Amike
KuboF Hromoslav