Saluton.
Jen la plej nova evoluo ĉi-kampe:
Montriĝis, ke nome de ELiSo estis nomumitaj 2 homoj (mi kaj Marek Blahuš; la homo kun fina respondeco pri voĉdonado estis Marek). Ni du kaj Ivan Santacruz interkonsentis, ke Ivan transprenos la finan respondecon pri voĉdonado nome de ELiSo; tial mi rezignis pri tiu posteno (estas loko por nur 2 homoj kaj tiujn okupas Ivan kaj Marek). Parto de la kialo estis, ke Ivan estas nia reprezentanto ĉe nuntempe okazanta Vikimedia Pintkunveno en Berlino, kie estas parto de la programo dediĉita ĝuste al tiuj elektoj. Dankon al Ivan pro laboremo kaj al Marek pro transdono de la respondeco!
Mi atentigas, ke la tuta procezo ankoraŭ daŭros kelkajn semajnojn. Nun jam ekzistas teamo de faciligantoj kaj sufiĉe konkreta ideo kiel labori.
La resto pri informado kaj sekva gvidado de la procezo ĉe ni estas respondeco de Ivan.
Amike KuboF Hromoslav
ne 17. 3. 2019 o 22:36 KuboF Hromoslav kubof.hromoslav@gmail.com napísal(a):
Saluton!
Postnelonge okazos baloto en kiu Aligitaj organizoj elektos 2 novajn estraranojn de la Fondaĵo Vikimedio. La ŝanĝo kompare kun antaŭaj jaroj estas, ke ankaŭ Uzanto-Grupoj rajtos partopreni (antaŭe rajtis baloti nur Landaj kaj Temaj organizoj). La precizaj kondiĉoj ne estas ankoraŭ konataj, sed eblas, ke ankaŭ ni en ELiSo rajtos partopreni! Pliaj informoj (en Esperanto) estas ĉe https://meta.wikimedia.org/wiki/Affiliate-selected_Board_seats/2019/Wikimedi...
Mi ricevis inviton partopreni la procezon nome de ELiSo. Ĉar la procezo ankoraŭ ne estas klara, mi mem ne bone scias, kion mi kaj ni faru. Mi tamen supozas, ke baldaŭ la afero klariĝos - tiam mi informos vin.
Amike KuboF Hromoslav