Mi sxatus! Mi suficxe bone regas la anglas kaj ecx paroletas la germanan.
En Kolombio ni jam prezentis ELiSon dum Vikivortara konferenco cxi tie, sed
la agado cxefe estas en Euxropo. Eble estus bona okazo por iom moveti la
aferojn cxiflanke de l' mar'. Aldone mi konas homojn de kelkaj vikimediaj
organizoj, cxefe tiuj de Iberocoop (Latinamerikaj grupoj, Hispanio kaj
Italio) kaj gxis nun ne partoprenis de la Vikimedia Konferenco.
2015-12-03 16:50 GMT-05:00 Michal Matúšov <kubof(a)i-espero.info>fo>:
Saluton ĉiuj!
Resumo: Ni povas sendi unu reprezentanton al Vikimedia Konferenco 2016 kaj
ni elektu plej taŭgan!
(pardonu longan mesaĝon, sed tiu ĉi estas sufiĉe grava)
Malfermiĝis registrado al la Vikimedia Konferenco 2016 kaj ELiSo rajtas
partopreni per 1 reprezentanto! Pliaj informoj estas ĉe
https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_Conference_2016
Vikimedia Konferenco estas ĉiujara kunveno de reprezentantoj de landaj kaj
fakaj vikimediaj organizoj kaj uzanto-grupoj. Partoprenas ankaŭ la estraro
de la Fondaĵo Vikimedio kaj diversaj komitatoj. Temoj kaj diskutoj
plejparte estas movad-pintaj, pri esencoj de nia movado. Krome estas
interŝanĝataj spertoj dum diversaj trejnadoj kaj prelegoj.
Nun ni havas unu monaton por diskuti kaj elekti plej taŭgan personon, kies
partopreno unuflanke helpos al disvolvado de nia grupo kaj duflanke
pliriĉigos la internacian vikimedian movadon per esperantistaj spertoj.
Unuafoje (ekde 2008!) estis provizita rekomendo kian reprezentanton elekti,
do reprezentanto estu laŭeble
- enĝaĝiĝinta en decido-kreado en organizo,
- aŭ specialisto pri pritaksado,
- aŭ program-gvidanto.
Aldone, li kuraĝu formi movadvastajn dialogojn, esti pasia por efiko de
vikimedia laboro kaj strebanta por pliefikigi laboron de sia organizo; bone
koni staton de sia organizo kaj scii kiom la organizo povas enĝaĝiĝi en
diversaj projektoj. Pro miaj spertoj mi aldonas: esti komunik-kapabla ankaŭ
kun novaj homoj, laŭeble amikema kaj sufiĉe bone regi la anglan por
partopreni diskutadojn. Avantaĝe estas koni homojn almenaŭ de proksimaj
organizoj (sed tie oni ĉiuokaze ekkonas multajn novajn).
Dum lastaj 3 jaroj ELiSon reprezentis mi, Ziko kaj Blahma. Precipe dum la
lasta fojo (2015) mi strebis pli reprezenti la organizon ol min. Komence
mi, tamen, ne ricevis multajn komentojn kaj ideojn, do mi starigis celojn
kaj programon precipe surbaze de miaj ideoj (kiun poste neniu kontraŭis).
Jam dum konferenco mi raportetadis per Trello:
https://trello.com/b/bfMIAusw (raportado tamen daŭris tro longe, do mi
ĉesis por povi dormi kaj sekvatage freŝi :). (finan raporton mi tamen ne
publikigis kaj mi iom miras, ke neniu riproĉis min pri tio...)
Mia persona deziro estas, ke partopreno nian reprezentonton pliaktivigu,
plimotivigu, donu al li novajn spertojn, kapablojn, pli vastan komprenon de
mondskala vikimedia movado kaj ĝenerale enŝprucu freŝan sangon en ELiSon.
Laŭ mi indas, ke tiajn kapablojn havu kiel plej multe da niaj aktivuloj, do
bonus, se partoprenus iu, kiu dume ne partoprenis.
(Aldone al elekto de reprezentanto, indas diskuto pri nia stato, celoj de
nia partopreno ktp. Ekz. dum lastaj jaroj ni estis petitaj pri niaj plej
grandaj lastatempaj sukcesoj, pri celoj kaj defioj por proksima estonteco,
pri plej granda deziro ktp. Kvalito de preparado kreskas kaj nun estas
petataj detalaj demandoj pri kiel reprezentanto komprenas la movadon ktp.
por elekti plej taŭgan programon.)
Do, kiun kandidaton ni havas ĉi-jare? Kuraĝu proponi ĉu sin mem, ĉu alian
aktivulon!
Amike
--
KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio
_______________________________________________
Dissendolisto de ELiSo
ELiSo(a)lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso