Saluton,
mi konsideris miajn eblojn kaj post mallonge diskuti la aferon skajpe kun KuboF, mi decidis aliĝi al la konferenco nome de ELiSo. Mia pasinta sperto inkluzivas du Vikimaniojn – eventojn precipe festivalecajn – sed ĉi-jare mi eble preferu "vikian politikumadon" en la Vikikonferenco por klopodi kune kun KuboF iom defendi la pozicion de Esperanto en Vikimedio. Estas honoro ke WMF decidis nin inviti kaj estus honte kaj malhelpe se tiu ŝanco restus neeluzita. Tamen, ankoraŭ unu libera loko plu restas, do se iu volas ankoraŭ rapide aldoniĝi, ne hezitu.
Interalie mi promesas finpoluri por tiu okazo mian iaman skizon de teksto kiu resumas la utilecon de Esperanto por atingado de la celoj de Vikimedio; ĝian malneton mi iam verkis preparante argumentojn kontraŭ la deklaro de WMF, resp. Asaf Bartov, pri la tiudirekta neutileco de Esperanto kaj sekve ties nesubtenindeco financa fare de la fondaĵo.
Amike, Marek Blahuš – Blahma
Je 2014-02-17 21:22, KuboF Hromoslav skribis:
Sal karaj.
En Aprilo (11-13) okazos tutmonda Vikimedia Konferenco en Berlino, Germanio. ELiSo estis konsiderita sufiĉe aktiva por povi sendi al la konferenco 2 reprezentantojn (kun repagitaj kostoj). Mi mem iros nome de Vikimedio Slovakio (kaj skribos ELiSon kiel aldonon), do krom mi ni eble povus prizorgi du pliajn. Sed registrado finiĝos hodiaŭ noktomeze, do interesiĝantoj bonvolu rapide vidu jenon: http://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_Conference_2014 Prefere vi skribu al tiu ĉi listo antaŭ vi registros vin, por ke ni ne havu 5 reprezentantojn (kvankam ŝajne pli facilos forigi iun ol aldoni...). Amike
-- KuboF Hromoslav