Saluton!
En Januaro/Februaro 2020 ni diskutis pri partopreno en projekto (kun Ameriko pri celoj por daŭropova evoluo) por kiu TEJO petis subvencion de la Eŭrop-unia programo Erasmo+. Tiam ni volis partopreni, sed ne povis ĉar la procezo de nia registriĝo ankoraŭ ne estis plene finita.
Dum lastaj tagoj mi komunikis kun TEJO kaj E@I pri ebla partopreno en alia projekto (pri efika informado al membroj / komunumo / publiko). La Prepara komisiono de ELiSo (kiu estas organo nuntempe plej simila al Estrato) konsentis pri partopreno kaj ankaŭ komunumanoj en Telegramo jesis. (mi pardonpetas, ke mi preterlasis nian dissendoliston - mi havis jam tro multe da komunikado. mi klopodos por sekvaj fojoj starigi pli taŭgan infrastrukturon, kiu helpos pri taŭga informado) Tial ni, kiel ELiSo, oficiale partneriĝis en la projekto. Ni ekscios ĉu la projekto estis akceptita post ĉ. 2 monatoj. Intertempe mi ankoraŭ komunikos pri kiel vi povas partopreni.
Amike KuboF Hromoslav