Dankon, KuboF,
la argumenton pri deponejo kaj ne derivaĵo mi opinias trafa.
Mi ĝojatendos la ceterajn komentojn.
Ni revidiĝos en KAEST, kiun ankaŭ mi intencas partopreni.
Marek
Je 2018-10-09 23:52, KuboF Hromoslav skribis:
Dankon Marek pro viaj (kiel kutime) longaj kaj detalaj notoj!
_Nun mi skribos nur pri la versio ce la permesilo, ĉu 3.0 aŭ 4.0._ Mi konsultiĝis kun la internacia komunumo (inter ili ankaŭ nia Psychoslave ;) kaj montriĝis:
- Vikifontaro povas esti konsiderata kiel deponejo, ne derivita verko
- CC BY 4.0 estas uzata en almenaŭ 3 Vikifontaroj jam nun, vidu https://www.wikidata.org/wiki/Q15255767#sitelinks-wikisource
Pri aliaj viaj komentoj mi (aŭ iu alia iniciatema volontulo) laboros iom poste, kiam finiĝos Vikimedia renkontiĝo de centra kaj orienta Eŭropo kaj KAEST, kiujn mi partoprenos.
Amike KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)