Kara KuboF, mi aligxas al cxiuj viaj argumentoj, inkl. de la lasta: ni simple lasu, kaj eventuale estonte estos pli gxenerala diskuto. Kore Ziko
2016-04-07 23:24 GMT+02:00 Michal Matúšov kubof@i-espero.info:
Saluton.
Venis konfirmo, ke ELiSo aperos en la Jarlibro! Jen sube estas la formo, kiun ĝi havos:
Libera kulturo Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo, 2013): [retadreso] eliso-owner@lists.wikimedia.org, [TTT] meta.wikimedia.org/wiki/ELiSo. Laborgrupo pri Vikipedio kaj libera kulturo. Organo: "ELiSo-anoncoj" (aperas neregule). Gvidanto: Michal Matúšov.
(kaj laŭ mia memoro devus tie esti ankaŭ ligilo al ELiSo-anoncoj)
Montriĝis, ke ni ne havas normalan retpoŝtan adreson fakte.. laŭ mi konsekvenco de nia laborgrupa formo.
Mi havas rimarkon pri kategorio en kiun ni estis enmetitaj ("Libera kulturo"). Ĝi estas tute tŭga, sed ĉu ĝenerala esperantistaro ĝin komprenos? Koncepto de libera kulturo ne estas vaste konata en Esperantujo. Mi proponis kategorion "Edukado", sed tiu eĉ ne ekzistas (ekz. ILEI estas sub "Instruado", kio por ni tute ne taŭgas) kaj fakte iuj projektojn pri kiuj ni laboras ne tre temas pri edukado (ekz. Vikinovaĵoj, Vikivojaĝo).
Ĉu vi havas proponon por pli bona kategorio? Se ne, ni simple lasu "Libera kulturo"; ĝi estas sufiĉe bona.
PS: Sahaquiel9102, jes, VMF povus eventuale pagi por aperigi tiun ĉi anoncon, sed (ne nur) ili supozeble freneziĝus pri pagado de 50 eŭra monĝiro por 6 eŭroj :-) Nun tion pagos mi de mia propra poŝo.
Amike KuboF
2016-03-31 2:13 GMT+02:00 Michal Matúšov kubof@i-espero.info:
Saluton.
Mi traktis pri apero de ELiSo en la sekva Jarlibro. En lasta tempo mi apenaŭ trovas tempon kaj energion por organizi ion ajn (!), do ĝi estas vere lastminuta...
Sube estas mia propono pri niaj datumoj. La aferon iom komplikis, ke ELiSo ne estas kutima organizo sed projekto-bazita laborgrupo kaj sekve ne ĉiuj aferoj tute klaras. Ekz. ni oficiale ne havas ĉefan reprezentanton. Tamen, diskutante (ekz. pri Vikimedia Konferenco) estis kiel ĉefa persono plurfoje menciita mi, do mi enmetis miajn datumojn. Kion vi opinias pri tio?
Nomo: Esperanto kaj Libera Scio mallongigo: ELiSo Fondojaro: 2013 Jaro de aliĝo al UEA: ne aliĝinta Membronombro: sen formala membreco Adreso: (ne mencii) Telefono: (povus esti mia privata) Telefakso: (ne mencii) Retpoŝta adreso: eliso-owner@lists.wikimedia.org TTT-paĝo: https://meta.wikimedia.org/wiki/ELiSo Ĉefa funkciulo: Michal Matúšov Funkcio: neoficiala gvidanto Organo: ELiSo-anoncoj Aperofteco: neregule Redakcia adreso: eliso-anoncoj-owner@lists.wikimedia.org Libroserva adreso: (ne mencii)
Aliaj informoj (pagendaj): Laborgrupo pri Vikipedio kaj libera kulturo
De nia nomo tute ne klaras, ke ni laboras pri Vikipedio kaj ĝuste tio estas nia flagŝipo, do mi emas tion mencii almenaŭ tie. Pli bonaj vortumoj estas aprezataj!
Denove mi pardonpet(eg)as pri malfrua sendo, sed supozeble eblos akcepti ŝanĝojn nur dum kelkaj sekvaj horoj. Poste mi oficiale donos la informojn al UEA.
Amike
KuboF
-- KuboF Hromoslav (Michal Matúšov) LKK-ano pri kultura programo de UK 2016
Dissendolisto de ELiSo ELiSo@lists.wikimedia.org https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso