Mi subtenas!
Kvankam nun ni povas nian agadon noti ĉe MetaVikio kaj prezentaĵojn stoki en Komunejo, io speciale por ni bonus.
Ni povas starigi nian retejon ekster MetaVikio. Ĝi povus havi du partojn - la publikan kun prezento de nia agado ktp kaj la privatan por interna komunikado. Mi povas prizorgi gastadon favorpreze, eble eĉ senpage (WMSK tian havas). Kiam projektoj de nia grupo iom pligrandiĝos ni povos ankaŭ instali task-mastrumilon kaj mastrumilon por financoslipoj (por havi bonan superrigardon pri monpetoj). Haltigu min, se mi estas tro nube aŭ alimaniere pli facilus / utilus ;)
Kiun adreson havu nia retejo (kaj la paĝo ĉe facebook kaj eventuale ĉe Twitter)? Mi pensas pri LiberaScio punkto org (libera nomo por retregiono kaj la sociaj retoj), eble eLiberaScio sed tiun duan mi ne tiom ŝatas. Por retejo mi malpreferas uzi nian mallongigon ELiSo.
Amike
2014-05-12 1:32 GMT+02:00 Castelo Branco michelcastelobranco@gmail.com:
Bona ideo, KuboF. Ankaŭ mi pensas ke Vikivojaĝo estus tre utila ilo por niaj internaciaj e-aranĝoj. Malfeliĉe, mi ne partoprenos de UK 2014. Tamen, mi pensas ke ni devas organizi ĝis nun nian partoprenadon en tiaj estontaj eventoj, per baza dokumentado de niaj projektoj (kio estas, kial uzi, kiel kontribui, k.t.p). ŝajnas ke vi kaj Blahma jam bone faras tion, sed mi pensas ke mankas lokon por kolekti kaj publikigi tiun historion - rilatojn, prezentojn, videojn, demandojn, avertojn ("kion oni ne devas uzi", ekzemple), - tiel kiel faras la vikioj de ĉapitroj kaj "Outreach"-vikio (outreach.wikimedia.org).
Kion vi pensas?
CasteloBranco
2014-05-11 7:53 GMT-03:00 KuboF Hromoslav kubof@i-espero.info:
Sal.
Mi resendas la mesaĝon, kiun José Antonio Vergara publikigis al nia paĝo ĉe Facebook: "Saluton. ĉu iu el la anoj de tiu ĉi laborgrupo venos al la Bonaera UK? Mi volas proponi, nome de la estraro de UEA, la kunorganizon de seminario por aktivuloj de la fakaj asocioj pri Vikipedio"
Mi persone ne venos ĉi jare (mi esperas pri veno al sekvaj du UKoj). Krome mi pensas, ke dum tiaj seminarion ni povas promocii ankaŭ Vikivojaĝojn - projekton por turismaj gvidiloj. Ja organizantoj de E-renkontiĝoj ofte priskribas detale lokon de renkontiĝo kaj poste la informoj perdiĝas...
Amike
-- KuboF Hromoslav SKEJ - Slovenská esperantská mládež, http://skej.esperanto.sk/ Slovenská esperantská federácia Wikimedia Slovenská republika, http://wikimedia.sk/
Dissendolisto de ELiSo ELiSo@lists.wikimedia.org https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
Dissendolisto de ELiSo ELiSo@lists.wikimedia.org https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso