Saluton!
De la Estraro de Vikimedio EO ni alportas novan bonan mesaĝon - VMEO intencas aliĝi kiel (eble eĉ fonda) membro de planata formala organizo Vikimedio Eŭropo https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_Europe!
Vikimedio Eŭropo - VMEU (dume nomata nur *Wiki Europe*, pro neceso ricevi bezonatajn permesojn por uzi la markon "Wikimedia") estas sekva paŝo por politika pledado por Vikimediaj valoroj en Eŭropo kaj aparte en la Eŭropa unio. Ĝi staras sur la fundamentoj de preskaŭ jardeko de politikpleda laboro de "Free Knowledge Advocacy group EU" (FKAGEU), sed nun kun (planata) formala jura personeco, nomo klare montranta apartenon al Vikimedio kaj pli vasta malfermiteco al entoj de la Vikimedia movado.
Per nia partopreno ni helpos plifortigi tiun ĉi gravan iniciaton kun influo al tuta Eŭropo. Tiel VMEU povos pli forte pledi por liberaj kulturo, edukado, por travidebleco kaj privateco kaj aliaj vikimediaj valoroj. Tio reciproke plifortigos ankaŭ nin, aparte ĉar ni havas sidejon en Eŭropo. Ankaŭ grave, konsiderata estas iaspeca helpo por partopreno en projektoj de Erasmus+ (VMEO planas en estonteco pli utiligadi tion - ni jam havas bonajn kontaktojn kun iuj Esperantaj organizoj, kaj aldonaj bonaj kontaktoj kun Vikimediaj organizoj estos aparte aprezataj).
Nia (planata) membreco en VMEU postulos de ni 1-foje jare sendi reprezentanton al ties Ĝenerala asembleo por partopreni en altnivela kundecidado kaj voĉdonado. Membraj organizoj de VMEU ideale finance kontribuu al ties agado, sed membreco povas esti ankaŭ senpaga - ni ankoraŭ plidetaligos tion poste.
Ni informos vin plue kiam venos plia progreso.
Ŝajnas, ke ĉi-jare ni povas ne nur finfine plialtigi nian rekonon en la Vikimedia movado de "Uzanto-Grupo" al "Tema organizo", kaj membriĝi en ambaŭ UEA kaj TEJO, sed neplanite ankaŭ en plia Vikimedia organizo :-) Aspektas kiel bona jaro!
Amike Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav Wikimedia EO (VMEO) https://esperanto.wiki/ Prezidanto