Se ekzistas foto-materialo ( cxiam el Vikipediaj arangxoj) kion oni povus puplikigi en fejsbuko mi estus felicxa fari tion. Dankon. Giorgos
2015-07-28 12:43 GMT+03:00 Michal Matúšov kubof@i-espero.info:
La faka budo estas ĉe la akceptejo apud la budo de UK 2016. Ĝi funkcios de iom post la 12a horo, kiam estos la loko livera. Ĉar malmultaj asocioj aliĝis, ni povas uzi la budon sufiĉe longe. Dňa 27.7.2015 17:50 používateľ "Michal Matúšov" kubof@i-espero.info napísal:
Laŭ interkonsento kun Vergara, ELiSo havos Fakan Budon de UEA marde ekde
la 12a ĝis la 13 horoj.
Jam pluraj personoj anoncis sian intereson partopreni, do ni povas utiligi la aferon por komuna foto de Vikimedianoj esperantistoj ĉe la 13a horo. Amike Dňa 27.7.2015 1:47 používateľ "Michal Matúšov" kubof@i-espero.info napísal:
Saluton.
Kelkaj aktivuloj de ELiSo nuntempe partoprenas Universalan kongreson kaj ni volas iom prezenti vikimedian movadon al Esperantaj movadanoj. Mi ĵus petos tempon ĉe faka budo provizota de UEA; pri preciza tempo mi informos post interkonsento kun UEA.
Ni tamen apenaŭ havas iujn materialojn, do ni ŝajne precipe parolos kun homoj kaj provizos al ili eblon enskribiĝi por novaĵoj. Laŭ disponeblo de komputiloj (kaj homoj) ni ankaŭ povos montri redaktadon de vikioj.
Amike KuboF
Dissendolisto de ELiSo ELiSo@lists.wikimedia.org https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso