Saluton.
Mi revenas de Vikimedia konferenco de centra kaj orienta Eŭropo, kiun mi oficiale partoprenis kiel reprezentanto de Vikimedio Slovakio kaj Esperanto kaj Libera Scio ( https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_CEE_Meeting_2015 ).
Detalan raporton mi provizos baldaŭ. Nun mi nur rapide mencias, ke mi prezentis nian organizon, faris prelegon pri tradukaj iloj, en t.n. "lumiga prelegeto" mi menciis unu el niaj projektoj. Venis ideoj kaj proponoj pri projektoj kaj agadoj, ekz. revivigo de iamaj Vikipediaj helpantoj (iame de E@I) kaj eble aliĝo al tiuregiona Vikipedia konkurso.
Survoje mi PasportServumas kaj mi estis, neatendite, petita pri du intervjuoj :) Mi pli informos post ilia dissendo.
Amike