Saluton,
mi respondas dume nur mallonge: Estas bone, ke iu plia rimarkis, ke eblas kaj indas al Vikipedio kontribui per informoj pri Esperanto :-) Ili volonte tion faru. Aliflanke, oni nepre evitu troan entuziasmon kiu povus finiĝi per seniluziiĝo pro sistema rifuzo de oniaj kontribuoj, opiniataj bonaj kaj neŭtralaj de la esperantistoj, sed trovitaj propagandecaj de la koncernaj vikipediaj komunumoj. Kaj laŭ mia sperto la homoj en TEJO iom tro ofte ekfaras ion kun subita entuziasmo, sen multe pensi pri la sekvoj (aŭ pri daŭripovo de la faroj).
Kiel unua paŝo do, mi sugestas klarigi al TEJO-aktivuloj, ke ili evitu amasan kaj ampleksan refaradon de ekzistantaj artikoloj, ĉar tio povus gvidi al grandaj problemoj. Indas klarigi, ke kaze de problemo la komunumo ne distingos estonte, ĉu problemon kaŭzis TEJO, ĉu ELiSo, sed ekhavos negativan impreson pri esperantistoj ĝenerale – kiel pri unu plia grupo, kies klopodojn "sin plifamigi" pere de "reklamado" en Vikipedio endas atentadi kaj limigadi. Pro la sama kialo ja eĉ ni kiuj plej bone konas la vikipediajn komunumojn devos esti ege atentaj. Mi ne scias, kiel vi persone, sed mi ne sentas min tre preta defendadi Esperantajn kaj interlingvistikajn temojn en kelke da Vikipedioj en kelke da fremdlingvoj samtempe kontraŭ minacata forviŝo. Plene sufiĉas la "per si meme ekestiĝantaj" kazoj, kiel ekz. la ĵus finiĝinta (bonŝance pozitive) diskuto pri forigo de la artikolo "Toki Pona" en la germana vikipedio: http://de.wikipedia.org/wiki/Wikipedia:L%C3%B6schkandidaten/9._Oktober_2014#...
La penso pri tradukado de modela artikolo kaj ties utiligo (ĉu plene, ĉu parte) tamen restas aktuala, kaj se ankaŭ aliaj opinias tion realiginda, verŝajne ja indas sin reokupiĝi pri tio. Lige, vidu mian prelegon el Wikimania 2013 ĉe:
http://commons.wikimedia.org/wiki/File:Wikimania_2013_-_Reproducing_a_featur...
Estas bone, ke KuboF atentigis pri tio, kaj estas laŭ mi grave, ke ELiSo ludu ŝlosilan, teknike-kunordigan rolon en tiu projekto. Se TEJO sin proponas por kunordigi volontulajn tradukantojn, jen ŝanco por ni, ĉar tiujn ni ne tute facile scius mem ekhavi. Aliflanke, endas interkonsenti, ke unuopaj TEJO-anoj pro troa entuziasmo ne meminiciate klopodu envikipediigadi la pretigatajn tekstojn. Ja ĉiu iom sperta vikipediisto scias, kio okazas, se ŝli enmetas tekston duonpretan, do ekz. sen fontoj aŭ kun multaj eraroj – ke tiu iĝas ofte rapide forigita (se ne tuj markita kiel kopirajtrompo) kaj je estonta realdono multe pli prisuspektata. Kaj se ni disponigus al aro de aktivuloj pretajn vikitekstojn, ni ne povus scii, kiu, kiam kaj kien, eĉ se kun bona volo, enmetis jam ion sen nin informi kaj kunordiĝi kun ni.
Tion dirinte, mi ne volas negi, ke Vikipedion ĉiu rajtas redakti libere. Mi nur esprimas timon, ke eventuala "akrida" atako al Vikipedio riskas produkti pli da malbonaj ol bonaj rezultoj. Sed mi ja tute poras, ke ELiSo alianciĝu kun TEJO, kondiĉe ke la kompetentoj estu klare distingitaj, kaj ke oni iom post iom laboru por atingi la komunan celon. Mi pretas disponigi la ĝisnunan laboron por tio kaj ankaŭ parton de mia tempo (kvankam tiu nun aparte malmultas, do sincere dirite la propono ne venas en taŭga tempo por mi).
Fine mi ankoraŭ petas, ke oni estonte ĉiam klare prezentadu la projekton, do evitu simpligajn frazojn kiel tiu en la temlinio de tiu ĉi mesaĝo – ĉar TEJO ankoraŭ neniel "informis" ĝis nun kaj ĉar ja laŭ ĉiuj indikoj ekzistas intenco ke "TEJO kaj ELiSo" kune "informadu".
P.S. La notoj, kiujn aldonis KuboF al la fino de la alligita Google-dokumento, estas ankaŭ tre grava kontribuo al tiu ĉi diskuto. Dankon.
Amike, Marek
Je 2014-10-19 14:29, Michal Matúšov skribis:
Sal.
TEJO interesiĝas pri informado pri Esperanto per Vikipedio. Marek Blahuŝ jam antaŭ longa tempo ankaŭ proponis ion ĉi-kampe (kaj ankaŭ prelegis pri tio dum Vikimanio). Mi dume proponis, ke por bone interrilati kun loka vikia komunumo, ELiSo povas oficiale kunlabori kaj ekz. fari kunordigan paĝon en Meta-Vikio.
Estis kreita Google-dokumento kun listo de indaj artikoloj kaj kelkaj notoj ( https://docs.google.com/document/d/1XN3289r97WwClm53Um16r7oMhp9-nh8GXr_P77lc... )Interesiĝantoj kontaktu komisionon pri informado de TEJO.
Amike