En facebooka grupo ( https://www.facebook.com/groups/vikipedio/ ) estis proponitaj deziroj "organizi la konkurson Vikio amas ZEOjn" kaj "havi renkontiĝon de Esperantistaj Vikimedianoj". Laŭ mi, bonaj proponoj. Kvankam la unua (por mi) sonas, kvazaŭ estus bezonata feino por organizi konkurson :) Memstara tutmonda renkontiĝo de Esperantistaj vikimedianoj ja estus sufiĉe malsimpla por organizi kaj pagi kaj tie ni vere bezonus miraklon :-) Mi subtenas mencion de tia renkontiĝo. Amike
2015-05-09 20:02 GMT+02:00 Michal Matúšov kubof@i-espero.info:
Saluton.
(mi petas rapidan reagon por la "organiza profilo", mi devas ĝin forsendi baldaŭ)
Mi daŭrigas prepariĝadon por la Vikimedia Konferenco, kiun mi partoprenos jam ĉi-ĵaŭde.
Mi repetas vin pri viaj opinioj rilate al programo kaj niaj celoj. Do, alivorte, kial mi partoprenu la konferencon, kion ni volas atingi?
Ankaŭ tre konkreta kaj urĝa afero estas profilo de nia organizo. Mi bezonas listigi:
- 3 profitaĵoj por ELiSo pro partopreno en la konferenco
- 3 mejloŝtonojn (gravaj atingoj) de ELiSo dum la lasta jaro
- la plej grandan defion
- pri kio ili parolu kun mi
- kaj precipe, nian deziron ("se venus feino kaj povus plunumi unu vian
deziron, kion vi dezirus?")
Miaj proponoj: Profito:
- evoluo de la organizo
- interkonektado
- informado de la internacia komunumo pri nia specifa situacio (mi aprezus
alivortumon)
Mejloŝtonoj:
- agnosko de VMF por sendifina tempo
- ekkunlaboro kun UEA kaj TEJO
- QR-pedio en la Esperanto-muzeo en Svitavy
Defio:
- aktivigo de membroj kaj trovo de novaj aktivuloj
Pri kio oni parolu kun mi:
- esperanto
- lingvoj (malgrandaj, teĥnologioj, politiko)
- laborado en diasporo
Deziro: (mi antaŭĝojas viajn proponojn, ĉar lastjare estis miaj proponoj kritikataj)
Amike
2015-04-28 18:19 GMT+02:00 Michal Matúšov kubof@i-espero.info:
Saluton.
Prepariĝante por la Vikikonferenco 2015 en Berlino mi ŝatus koni viajn opiniojn kaj rekomendojn pri mia partopreno en la konferenco. Temas precipe pri starigo de niaj celoj por la konferenco (kial entute mi iras tien kaj kion mi faru) kaj elekto de plej taŭga programo (tiel, ke ĝi helpu al nia evoluo).
Lastjare aperis problemoj pri miaj proponoj pri prezento de niaj celoj kaj aktivado. Bonvolu vidi https://meta.wikimedia.org/wiki/File:Organization_Profile_Template_WMCON15.j... kaj proponi taŭgajn respondojn por nia organiza profilo.
Mi petas vin legi la programon https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_Conference_2015/Programme Mi certe partoprenos antaŭkonferencon, sesiojn por ĉiuj partoprenantoj. Mi provos partopreni sesiojn taŭgajn specife por malgrandaj kaj junaj organizoj. Ĉar mi aktivas ankaŭ en Vikimedio Slovakio, mi flanke partoprenos ankaŭ rilatajn programerojn (regiona kunlaborado), sed mi klopodos labori precipe por ELiSo.
Por sekvi preparadon mi kreis kunlaborejon (tabulon) en Trello: https://trello.com/b/bfMIAusw/vikikonferenco-2015 La tabulo estas publike videbla sed redakti ĝin povas nur aldonitaj membroj. Mi petas interesiĝantoj registriĝi en Trello kaj persone min kontakti (mi vin aldonos). Mi elektis Trellon por nun ĉar ĝi estas sufiĉe facile uzebla; se vi havas pli bonan proponon por estonteco, diru!
Kunlaboreme!
-- KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
-- KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)