KuboF, malfeliĉe mi ne vidis vian mesaĝon pli frue, sed mi respondos nun por ne lasi vin sen alia respondo (dankon Sahaquiel!).
Vi antaŭ tiuj jaroj fakte estas reprezentanto de ELiSo. Do, ne estas problemo mencii tion (kaj viajn datumojn, se vi konsentas) en Jarlibro. Ĉar ELiSo estas nur projekto, ŝajnas ke la plej taŭga funkcio por vi estas "koordinanto", ĉu ne? Bone, la du antaŭaj proponoj estas same akcepteblaj.
Gratulon!
CasteloBranco
P.S. Ĉu vi bonvolu poste informus nin pli pri la jam ekzistanta rilato inter ELiSo kaj UEA? Ĉu vi pensas ke eble ni povus iel labori kune?
2016-03-30 23:31 GMT-03:00 Juan Sebastian Quintero Santacruz < diabulus999@gmail.com>:
Saluton. Laŭ mi ne estas problemo ke viaj datumoj estu en la jarlibro kiel reprezentanto de ELiSo, vi ja estas la ĉefa gvidanto de la grupo.
Pri "Aliaj informoj", ja niaj flagŝipo estas Vikipedio. Sed ĉu vi kredas ke ni povus peti monon de VF por aperigi la informon? Se jes, estus bonege. Laŭ mi la informo taŭgas, sed vi estas oficiala gvidanto, ne neoficiala (laŭ mi almenaŭ).
Am(er)ike Sahaquiel9102
2016-03-30 19:13 GMT-05:00 Michal Matúšov kubof@i-espero.info:
Saluton.
Mi traktis pri apero de ELiSo en la sekva Jarlibro. En lasta tempo mi apenaŭ trovas tempon kaj energion por organizi ion ajn (!), do ĝi estas vere lastminuta...
Sube estas mia propono pri niaj datumoj. La aferon iom komplikis, ke ELiSo ne estas kutima organizo sed projekto-bazita laborgrupo kaj sekve ne ĉiuj aferoj tute klaras. Ekz. ni oficiale ne havas ĉefan reprezentanton. Tamen, diskutante (ekz. pri Vikimedia Konferenco) estis kiel ĉefa persono plurfoje menciita mi, do mi enmetis miajn datumojn. Kion vi opinias pri tio?
Nomo: Esperanto kaj Libera Scio mallongigo: ELiSo Fondojaro: 2013 Jaro de aliĝo al UEA: ne aliĝinta Membronombro: sen formala membreco Adreso: (ne mencii) Telefono: (povus esti mia privata) Telefakso: (ne mencii) Retpoŝta adreso: eliso-owner@lists.wikimedia.org TTT-paĝo: https://meta.wikimedia.org/wiki/ELiSo Ĉefa funkciulo: Michal Matúšov Funkcio: neoficiala gvidanto Organo: ELiSo-anoncoj Aperofteco: neregule Redakcia adreso: eliso-anoncoj-owner@lists.wikimedia.org Libroserva adreso: (ne mencii)
Aliaj informoj (pagendaj): Laborgrupo pri Vikipedio kaj libera kulturo
De nia nomo tute ne klaras, ke ni laboras pri Vikipedio kaj ĝuste tio estas nia flagŝipo, do mi emas tion mencii almenaŭ tie. Pli bonaj vortumoj estas aprezataj!
Denove mi pardonpet(eg)as pri malfrua sendo, sed supozeble eblos akcepti ŝanĝojn nur dum kelkaj sekvaj horoj. Poste mi oficiale donos la informojn al UEA.
Amike
KuboF
Dissendolisto de ELiSo ELiSo@lists.wikimedia.org https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso
Dissendolisto de ELiSo ELiSo@lists.wikimedia.org https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso