Resaluton.
Mi portas bedaŭrindan novaĵon, ke la projekto ne estis akceptita.
Ni pripensas sekvajn paŝojn. Por nun mi tamen povas diri, ke ni interesiĝas
pri daŭra edukiĝo de vi - niaj aktivuloj kaj komunumanoj - en diversaj
manieroj.
Amike
--
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo)
https://esperanto.wiki/
pi 8. 5. 2020 o 22:09 KuboF Hromoslav
kubof.hromoslav@gmail.com
napísal(a):
> Saluton!
>
> En Januaro/Februaro 2020 ni diskutis pri partopreno en projekto (kun
> Ameriko pri celoj por daŭropova evoluo) por kiu TEJO petis subvencion de la
> Eŭrop-unia programo Erasmo+. Tiam ni volis partopreni, sed ne povis ĉar la
> procezo de nia registriĝo ankoraŭ ne estis plene finita.
>
> Dum lastaj tagoj mi komunikis kun TEJO kaj E@I pri ebla partopreno en
> alia projekto (pri efika informado al membroj / komunumo / publiko). La
> Prepara komisiono de ELiSo (kiu estas organo nuntempe plej simila al
> Estrato) konsentis pri partopreno kaj ankaŭ komunumanoj en Telegramo jesis.
> (mi pardonpetas, ke mi preterlasis nian dissendoliston - mi havis jam tro
> multe da komunikado. mi klopodos por sekvaj fojoj starigi pli taŭgan
> infrastrukturon, kiu helpos pri taŭga informado) Tial ni, kiel ELiSo,
> oficiale partneriĝis en la projekto. Ni ekscios ĉu la projekto estis
> akceptita post ĉ. 2 monatoj. Intertempe mi ankoraŭ komunikos pri kiel vi
> povas partopreni.
>
> Amike
> KuboF Hromoslav
>