Maladiaŭon al ĉiuj,
Nuntempe ekzistas pluraj Vikio Amas X-on konkursoj ene de la Vikimedia
movado. La unua kaj plej fama el ili estas Vikio Amas Monumentojn
(Pasintjare ni sukcese okazigis nian propran version de ĉi tiu konkurso,
nomata Vikio Amas ZEOjn[1]) sed ankaŭ estas aliaj temoj kiel naturo (Vikio
Amas Teron)[2], kulturo (Vikio Amas Folk[3], Amon[4], Tombejojn[5], ktp[6]).
Pasint-decembre, kiam mi alŝutis fotojn pri la Zamenhofa Tago (Z-Tago) en
Kolombio, mi rimarkis ke ĝia kategorio ĉe Komunejo estas iom malplena[7].
Z-Tago estas unu el la plej vaste celebrataj festoj en la mondo, do estas
strange vidi ke estas tre malmultaj fotoj el tre malmultaj landoj, kaj
ankaŭ fotoj malmultaj kiu montru la celebradon de ĉi tiu foto tra la jaroj
(Entute, nur estas kategorioj por la jaroj 2008, 2014 kaj 2018, kaj en ili
estas nur 16 fotoj).
Do mi pensis ke bonus okazigi konkurson pri nia festo, por akiri fotojn de
la pasintaj kaj nuna jaro kaj tiel dokumenti per fotoj parton de nia
historio kaj kulturo. Ankaŭ bonus por allogi esperantistojn al la
Vikimediaj projektoj.
Kion vi pensas? Ĉu eblus fari tion ĉi? Ĉu *indas*? Kion ni bezonus?
Am(er)ike,
Ivan
-------------
[1] https://commons.wikimedia.org/wiki/Commons:Wiki_Loves_ZEOs_2018/eo
[2] http://wikilovesearth.org/
[3] https://wikilov.es/es/Wiki_Loves_Folk
[4] https://meta.wikimedia.org/wiki/Wiki_Loves_Love
[5]
https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedistas_de_Ecuador/Proyectos/Wiki_Love…
[6] https://meta.wikimedia.org/wiki/Category:Wiki_Loves_X
[7] https://commons.wikimedia.org/wiki/Category:Zamenhofa_Tago
Saluton.
Estas plezuro por mi oficiale anonci venkintojn de la Esperantlingva parto
de la plurlingva artikol-verka konkurso *VikiPrintempo COE 2019
<https://eo.wikipedia.org/wiki/Projekto:VikiPrintempo_COE_2019>*, kiu
okazis en Aprilo kaj Majo samtempe en la Esperantaj Vikipedio kaj
Vikivojaĝo.
La venkintoj estas:
1. Alzinous
2. Yurij Karcev
Aldona venkinto
1. Mutichou
(Mutichou verkis 2 akceptitajn kaj 2 neakceptitajn (pro nesufiĉa longeco)
artikolojn en Vikivojaĝo akirinte 4 poentojn, tial li *ne* rajtas je plena
premio (provizita de la Fondaĵo Vikimedio). De ĉiuj partoprenintoj, kiuj ne
atingis necesajn 10 poentojn, li tamen estis plej proksime al la sojlo.
Danke al Vinilkosmo <https://vinilkosmo-mp3.com/>, Esperanta sponsoro de la
konkurso, li tamen ricevis aldonan premion. Dankon al Mutichou pro
partopreno kaj al Vinilkosmo pro sponsorado!)
Gratulon al venkintoj kaj dankon al ĉiuj partoprenintoj pro helpo al kreado
kaj disvastigado de libera scio por tuta homaro!
La konkurso estis fokusita pri la regiono de la Centra kaj Orienta Eŭropo,
la Balkana duoninsulo kaj Kaŭkazo. Ĉiujare okazas pluraj similaj
multlingvaj eventoj (ekzemple pri Afriko kaj pri Azio). Ankoraŭ ne estas
decidita, ĉu ni organizos iun el ili - se vi interesiĝas helpi, private min
kontaktu.
KuboF Hromoslav
VikiPrintempo COE 2019
ĉeforganizanto
Saluton.
En Oktobro 2019 en Serbio okazos la Vikimedia renkontiĝo de Centra kaj
Orienta Eŭropo 2019 [1] kaj ELiSo estas denove invitita kun 1 repagota loko.
Mi jam partoprenis plurajn tiujn renkontiĝojn (kaj unu mi eĉ kunorganizis)
kaj mi ĝin forte rekomendas por organizaj aktivuloj! Ĝi estas bonega
oportuno por inspiriĝi de ideoj kaj projektoj de regionaj vikimedianoj,
kunhavigi proprajn spertojn, lerni, instrui kaj ankaŭ kreadi multajn
amikecojn, kio ja gravas kaj socie kaj por estontaj kunlaboroj.
Mi dum la renkontiĝoj rememoriĝas kial entute mi laboras en Vikimedio (ja,
facilas forgesi inter administra laboro kaj planado), reekhavas energion
kaj entuziasmon kaj ĝenerale refreŝigas mian menson.
Ni denove havas 1 repagotan lokon. La ideala partoprenonto estas:
- envolviĝinta en decid-farado ene de ELiSo,
- klopodas helpi formi estontecon de la vikimedia movado,
- aŭ specialisto pri partneriĝoj,
- aŭ projekta gvidanto.
Mi jam neformale demandis en pluraj kanaloj (precipe en nia Telegramo-grupo
[2]) kaj al kelkaj unuopuloj de la regiono, pri kiuj mi scias, ke ili
aktivas en tiu aŭ alia maniero. Neniu laŭ la supre menciitaj rekomendoj
dume esprimis volon partopreni.
Mi tial proponas, ke pliaj kandidatoj sinanonciĝu ĉi tie ĝis la 15a de
Julio 2019 23:59 UTK. Se neniu kandidatiĝos, mi ĝoje reprezentos nin ankaŭ
ĉi-jare.
[1] https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_CEE_Meeting_2019
[2] https://liberascio.telegramo.org
Amike
KuboF Hromoslav