Saluton! Ĉu iu povas helpi al Nicola?
Dankon,
Chuck
Sent from my iPad
Begin forwarded message:
> From: "Nicola Minnaja" <n.minnaja(a)fastwebnet.it>
> Date: 2016-septembro-03 23:02:53 GMT+2
> To: "Chuck Smith " <chuck(a)chucksmith.de>
> Cc: "Michela Lipari" <michela.lipari(a)tiscali.it>
> Subject: Wikipedio
>
> Mi ricevis vian adreso kiel la adreson de guruo pri Wikipedio.
>
> Antaŭe mi prezentas min mem.
>
> Mi estas membro de Itala Esperanto-Federacio
> Nun pro la a ĝo (Mi estas 78-jara) kaj pro la farto de mia edzino mi ne povas vojaĝi, sed mi helpas per retpoŝto, ekzemple en la organizo de la landa Esperanto-kongreso aŭ de tempo al tempo per artikoloj en la landa Esperanto-gazeto.
>
> Nun mi venas al la temo de mia mesaĝo.
>
> Kelkaj italaj esperantistoj estas kolektantaj diversspecajn dokumentojn pri nia historio, interalie skanante malnovajn revuojn. La kolektoj de datumoj, kiujn ili tiel faras, estas proksimume senordaj. Retrovi per iu ajna serĉprogramo iun deziratan informon estus superhoma klopodo. Sed al iu
> do preskaŭ nature al iu venis la ideo. Ni metu ĉion en Vikipedion. Kiam mi vidis kelkajn el tiuj ektrovoj, mi rimarkis, ke tio postulus en multaj kazoj kompletigon aü reverkon de artikoloj jam ekzistantaj, aŭ tradukojn de la itala lingvo al esperanto aŭ inverse, aŭ eventuale afiŝi novan materialon (ekzemple novan tradukon de iu verko).
>
> MI scias, ke en Esperanto ekzistas multegaj artikoloj en Esperanto, kaj en aliaj lingvoj pri esperanto. Tamen pri multaj el ili estas averto, ke la fontoj ne estas sufićaj. Ĉ ekzistas iu ĝenerala plano pri Vikipedio en aŭ pri Esperanto? Kiu kontrolas la kompletecon de la fontoj? Ĉu ekzistas iu plano, por ke kolekto de Esperantaj artikoloj povus esti rigardata kiel nova aŭ kompletigita) faka terminaro)?
>
> Se eble, kaj ne duobligante laboron de aliaj, mi povus kontribui.
>
> Samideane.
>
> Nicola Minnaja (esperantisto ekde 1938)
>
>