>> Mi atentigas pri tio, ke oni kutime diras "ZEO-oj" (ne ZEO-j), kiel ĉe
>> ĉiuj mallongigoj.
>
> Tio malveras, kiel montras jenaj Guglo-serĉoj:
Nu, mi ne enketis pri uzateco, sed baziĝis je la priskribo de PMEG,
laŭ kiu, en tiaj mallongigoj,
"Oni povas aldoni finaĵojn laŭ bezono. Se oni volas aldoni J-finaĵon
aŭ N-finaĵon, oni devas unue almeti O-finaĵon:
Tiu vorto estas skribata per du B-oj [= “bóoj”]. Aŭ: ...per du B [= “bo”].
Sur la papero estis tri A-oj [= “áoj”]. Aŭ: ...tri A [= “a”].
Mi partoprenis en tri IJK-oj [= “i-jo-kó-oj”]. Aŭ: ...en tri IJK [= “i jo ko”].
Li elparolas la R-ojn [= “róojn”] tre forte."
(http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/oa-vortecaj_vortetoj/liternomoj.html#i-s…)
Sed verŝajne tio estas ekster la temo de nia diskutlisto. Bona
diskutpropono por la Akademio (se oni ne jam pritraktis tion) :-)
amike,
--
Fabio
Saluton,
Ni nun havas eblecon legi tiun dissendoliston
ankaux per novajxgrupo je gmane.org (servo, kiu
spegulas senkoste dissendolistojn kiel novajxgrupoj
- nuntempe cxirkaux 3000).
Estos
gmane.science.linguistics.wikipedia.esperanto
aux iu simile (mi pensas, ke ni povas proponi nomon).
Gxis nun ekzistas (de vikipediaj listoj)
gmane.science.linguistics.wikipedia.international (intlwiki-l)
gmane.science.linguistics.wikipedia.technical (wikitech-l)
and
gmane.science.linguistics.wikipedia.nederlands (wikiNL-l).
Eblos tie legi cxiujn mesagxojn de la dissendolisto
dauxre (kiel jam nun en la arhxivo), sed sendi nur por
membroj de la listo (do ne estos pli da spamo).
Servilo estas "news.gmane.org", oni ne bezonas
pasvorton.
Se neniu protestas gxis vendredo,
ni faros tiun.
Pauxlo
Karaj gekolegoj, post sukcese trapasinta Vikimanio, kiu okazis en oktobro
2011 en Svitavy, (fotogalerio de la aranĝo videblas ekz. en
http://muzeum.esperanto.cz/eo/galerio/17-wikimanie-vikimanio.html kaj
vikipedia artikolo pri ĝi en
http://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanta_Vikimanio) la partoprenantoj laŭ sia
deziro interkonsentis okazigi pluan vikipediistan renkontiĝon dum la aranĝo
KAEST (Konferenco pri apliko de esperanto en scienco kaj tekniko), okazonta
inter la 15-a kaj 18-a de novembro 2012 en la vinurbeto Modra (Slovakio),
situanta ĉ. 30km de la ĉefurbo Bratislavo. La ĉeforganizanto estas al vi
supozeble konata Peter Baláž, kunordiganto de la organizo E@I. Mi mem
partoprenis KAEST antaŭ du jaroj kaj povas varme persone rekomendi la
aranĝon, kaj pro la loko mem, la organizado kaj nivelo de la servoj -
rilato inter prezo kaj kvalito estas sendube tre favora. Kadre de la
programo, kies ĉeftemo estas ĉi-foje "Modernaj edukaj metodoj kaj
teknologioj", ne estos problemo dediĉi eĉ apartan tagon por paralela
vikipedia/vikimedia programo ne nur kun trejnado por komencantoj, sed ankaŭ
kun prezentoj kaj labordiskutoj pri specialaj temoj por progresintoj. La
atento povos esti dediĉita ankaŭ al aliaj projektoj de Vikimedio. Aktivaj
kontribuantoj povas ĝui, post interkonsento kun la organizantoj, rabaton de
la kotizo. Ĉiujn informojn pri la aranĝo vi povas trovi en la retejo
http://kaest.ikso.net/. Kvankam vikipedia laboro estas plejparte
individueca, en Svitavy tamen montriĝis, ke ankaŭ rektaj personaj kontaktoj
valoras por vikipediistoj, ne nur fake, sed donas ankaŭ emocian nutradon
kaj motivigon por plua engaĝiĝo en la projekto. Tial mi tre ĝojus, se pluaj
inter vi havos intereson, tempon kaj eblecon mem veni. Mi esperas viajn
reagojn kaj alvenon!
Plenamike Pavla
Dvořáková<http://eo.wikipedia.org/wiki/Pavla_Dvo%C5%99%C3%A1kov%C3%A1>,
ĉeforganizinto de la Vikimanio omaĝe al dekjariĝo de Esperanta Vikipedio
Preskaŭ neniom da artikoloj ekzistas ĉe Vikilibroj, kvankam ĝi jam ekzistis
dum kelkaj jaroj. Eĉ malpli da taŭgaj libroj ekzistas ĉe Vikilibroj. Ĉu
neniom da esperantistoj havas sufiĉan sperton por skribi akademian libron?
Mi ne pensas tiel. Ni ja bezonas pli da fakuloj, kaj pli da redaktistoj.
Sed eble nia nombro de palorantoj ne permesas tion. Tiam ni plejbone
forigus Vikilibrojn.
Benjamin
-----------------------------------------------------------------------
Nick Kalivoda wants to stay in better touch using some of Google's coolest new
products.
If you already have Gmail or Google Talk, visit:
http://mail.google.com/mail/b-8c96107283-3ccdab4b6f-77eQmuK3imPLblsmSEZso2l…
You'll need to click this link to be able to chat with Nick Kalivoda.
To get Gmail - a free email account from Google with over 2,800 megabytes of
storage - and chat with Nick Kalivoda, visit:
http://mail.google.com/mail/a-8c96107283-3ccdab4b6f-77eQmuK3imPLblsmSEZso2l…
Gmail offers:
- Instant messaging right inside Gmail
- Powerful spam protection
- Built-in search for finding your messages and a helpful way of organizing
emails into "conversations"
- No pop-up ads or untargeted banners - just text ads and related information
that are relevant to the content of your messages
All this, and its yours for free. But wait, there's more! By opening a Gmail
account, you also get access to Google Talk, Google's instant messaging
service:
http://www.google.com/talk/
Google Talk offers:
- Web-based chat that you can use anywhere, without a download
- A contact list that's synchronized with your Gmail account
- Free, high quality PC-to-PC voice calls when you download the Google Talk
client
We're working hard to add new features and make improvements, so we might also
ask for your comments and suggestions periodically. We appreciate your help in
making our products even better!
Thanks,
The Google Team
To learn more about Gmail and Google Talk, visit:
http://mail.google.com/mail/help/about.htmlhttp://www.google.com/talk/about.html
(If clicking the URLs in this message does not work, copy and paste them into
the address bar of your browser).
Saluton!
Dum la pasintaj semajnoj la uzanto Izadso faris multajn forigojn kaj
ŝanĝojn en la artikolo "'Esperanto" de la germana vikipedio, ofte kun la
argumento, ke ne bonas la fonto. La diskutoj kun li estas tre longaj kaj
kutime eĉ tiam sensukcesaj, vidu ekzemple
http://de.wikipedia.org/wiki/Diskussion:Esperanto#Sch.C3.A4tzung_der_Anzahl…
. Izadso tie evidente miskomprenis la fonton - sed tamen ne cedis pri la
origina forigo de la frazo kun fonto...
Feliĉe la persono Izadso ne limiĝis je diskuto, sed ankaŭ insultetis. Je
kio mi kutime neniel reagis en miaj respondoj, sed trankvile kolektis.
Ziko sukcesis fine atingi forbaron de Izadso dum ses horoj menciante
plurajn atakojn. (Kaj povis argumenti, ke li mem neniel partoprenis en
la diskuto :-)
Post dumtempa forbaro de Izadso necesas nun daŭrigi la diskuton pri la
forigoj, prefere plene konforme kun la (multaj) reguloj de la germana
vikipedio. Sed ne tro hastu pri faktaj ŝanĝoj en la artikolo, estas bone
unue venki en la diskuto. Ĉu per cedo de Izadso - neverŝajna -, ĉu per
lia silentiĝo.
Mi jam atentigis ĉe nia diskutejo,
http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Diskutejo#Germana_vikipedio:_.C5.9Ca…
Amike
Lu
--
Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand
Internaciaj ferioj
Novjara Renkontigho (NR)
Novjara Internacia Semajno (NIS)
PRINTEMPE
Internacia Kongreso (IK)
SOMERE
http://www.esperantoland.org
Karaj gekolegoj, mi ĝojas informi vin, ke pro la ĵus atribuita subvencio ni
povas malaltigi kotizojn por Vikimanio omaĝe al dekjariĝo de E-Vikipedio!
Nun ni povas tute nuligi programkotizon kaj oferti 10%an rabaton por ĉiuj
menditaj servoj! Kompleta restado ekde merkredo vespere ĝis dimanĉo
antaŭtagmeze nun kostos 1.890,-Kč (depende de la kurzo ĉ. 80 eŭrojn).
Ĉiujn detalojn vi trovos en la aktualigita retejo
http://vikimanio.esperanto.cz
Persone ĉeestos Chuck Smith, mem fondinto de nia Esperanta Vikipedio, kaj
Miroslav Malovec (la kunfondinto kaj samtempe fondinto de la ĉeĥa
Vikipedio),
la fakan programon kunordigos Marek Blahuš (Blahma) kaj nome de
E@Ikontribuos Peter Baláž. Ni estis invititaj por oficiala akcepto ĉe
la
urbestro de la gastiganta urbo Svitavy (kiu nun fariĝos ankaŭ sidejo de
Ĉeĥa E-Asocio).
Ankaŭ pro la akirita financa subteno gravas montri, ke Esperanto kaj
Esperanta Vikipedio vere vivas. Sed ĉiukaze ni kredas, ke la aranĝo povos
esti riĉiga kaj utila kaj por la partoprenantoj, kaj por nia projekto mem..
Tial ni esperas subtenon de nia iniciato kaj antaŭĝojas vian intereson kaj
alvenon!
Nome de teamanoj, klopodontaj pri via kontento, invitas vin al Ĉeĥio Pavla
Dvořáková, kontakto: evikimanio(a)gmail.com
Karaj kaj estimataj gekolegoj,
permesu al mi prezenti tutfreŝan retejon http://www.vikimanio.estranky.cz ,
kiu enhavas detalajn informojn pri la aranĝo Vikimanio,
okazonta 26.-30.10.2011 en Svitavy (Ĉeĥio) , kiel mi anoncis jam lastjare.
Ĉar pro diversaj komplikaĵoj kaj urĝaj laboroj mi sukcesis kolekti necesajn
informojn nur en julio, kiam mia kolego scipovanta krei mem la retejon,
feriis, mi kiel laikulo devis trovi rapidan kaj facilan solvon kaj tial
elektis unu senpagan ĉeĥan servilon kun jam preta ŝablono.
Tial mi pardonpetas, ke enestas fiksa vorto Úvod (Enkonduko), kaj vortoj
Menu kaj Fotoalbum (kiuj tamen bonŝance kompreneblas en Esperanto), ĉar tiuj
estas neforviŝeblaj partoj de la baza ŝablono - ĉiuj aliaj informoj jam
estas esperantlingvaj kaj laŭenhave espereble ĉio enordas. Por vidi
surskribojn al la fotaĵoj en fotoalbumo necesas klaki la unuopajn fotaĵojn,
ne nur tuŝi ilin per muso.
Mi kun mia edzo jam organizis kelkdekon da Esperanto-aranĝoj (inkl. ekz.
Antaŭkongreson de UEA en 1992, ILEI-konferencon en 1996 kaj multajn aliajn),
do ni havas spertojn pri tia aktiveco, same kiel nia kolegino, loĝanta rekte
en la gastiganta urbo Svitavy.
Ni klopodis starigi laŭeble plej konvenajn kaj favorprezajn kondiĉojn por vi
kaj faros ĉion eblan por pretigi por vi aranĝon enhave riĉan, agrablan,
instruan kaj utilan.
Ni esperas pri via abunda intereso kaj alveno! Detalaj informoj pri trafika
atingebleco de la loko aperos dum la monato aŭgusto.
Kompreneble bunteco kaj kvalito de la faka programo dependas de iniciatemo,
kompetenteco kaj volontemo de ni ĉiuj.
Ni antaŭĝojas vian aktivan engaĝiĝon en la prelegoj, laborgrupoj kaj
trejnadoj.
Laŭ viaj proponoj indikitaj en viaj aliĝiloj ni sekve kontaktos vin por
priparoli la detalojn.
Ni sendube klopodos oferti al aktivaj partoprenantoj programan rabaton aŭ
aliajn avantaĝojn!
14.-19.7. mi ferios ekster Interretaliro, poste mi jam estos volonte je via
dispono por korespondado.
Mi antaŭĝojas viajn respondojn, aliĝilojn kaj aŭtune precipe vin mem!
Bonvolu uzi por korespondado pri Vikimanio nur tiun ĉi adreson (
evikimanio(a)gmail.com), ne mian privatan adreson,
por ke ni kapablu senprobleme teni enorde la tutan agendon.
Koran antaŭdankon!
Amike Pavla Dvořáková <http://eo.wikipedia.org/wiki/Uzanto:Pavla_Dvorakova>
http://eo.wikipedia.org/wiki/Uzanto:Pavla_Dvorakova
--
*Arnaud Lagrange*
10 chemin de Plaisance
FR 11130 Sigean
mobile : +33 (0) 613 573 720
fixe : +33 (0) 434 279 813
Saluton!
Chu iu el vi havas ideon, kiun elekti? Mi metis la demandon jam al
http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Diskutejo#Baloto_por_la_konsilio_de_…
Estas tempo ghis la 12-a de junio.
Chion bonan
Lu
--
-------- Original-Nachricht --------
Betreff: La baloto de 2011 pri la Estraro de la Vikimedia Fondaĵo
Datum: Tue, 07 Jun 2011 16:10:46 +0000
Von: Jrgoma <jrgoma(a)gmail.com>
An: Lu Wunsch-Rolshoven <lu.esperanto(a)gmx.de>
Kara Lu Wunsch-Rolshoven,
Bv. akcepti miajn ekskuzojn por ĉi tiu trudo sed mi deziras sciigi al vi, ke malfermiĝis la balotado por elekti tri membrojn por la Estraro de la Vikimedia Fondaĵo.
Bv. scii, ke laŭ via historio pri kontribuoj vi rajtas baloti.
Amike salutas vin,
Joan Ramon Gomà i Ayats
Instrukcioj por baloti:
Por baloti, vi devas decidi unue la kandidatojn laŭ prefer-ordo kaj atribui numeron al ĉiu kandidato. Numero 1 estas por tiu(j) unue preferata(j), numero 2 por tiu(j) due preferata(j) kaj tiel plu. Por ĉiu pozicio eblas elekti tiom da kandidatoj kiom vi deziras.
Cele al havigi kriterion pri kiu estas kaj kion opinias ĉiu kandidato, vi povas konsulti kaj lian/ŝian prezenton kaj liajn/ŝiajn respondojn al la demandoj formulitaj de la elektantoj:
http://meta.wikimedia.org/wiki/Board_elections/2011/Candidates/eo (Esperanto)
http://meta.wikimedia.org/wiki/Board_elections/2011/Candidates/Questions/1http://meta.wikimedia.org/wiki/Board_elections/2011/Candidates/Questions/2
Specife, por Esperanto:
http://meta.wikimedia.org/wiki/Board_elections/2011/Candidates/Questions/2#…
Respondoj kaj demandoj ne estas tradukitaj.
Post elekti la ordon laŭ kiu vi deziras klasifiki la kandidatojn vi iru al la balotejo:
http://ca.wikipedia.org/wiki/Especial:SecurePoll/vote/200 (Se vi ankoraŭ ne faris, bv. ensaluti en via Vikipedia konto)
Klaku sur „Iru al balot-servilo”.
Nepre atentu, ĉar kandidatoj aperas senorde. Finfine, bv. kontroli, ke vi ĝuste enmetis prefer-numeron por ĉiu kandidato.
--
Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand
Internaciaj ferioj
Novjara Renkontigho (NR)
Novjara Internacia Semajno (NIS)
PRINTEMPE
Internacia Kongreso (IK)
SOMERE
http://www.esperantoland.org