Saluton.
Mi antau ne longe komencis kunlabori en la Vikipedio.
Mi antauvidas, ke mi precipe kunlaboros pri sciencaj artikoloj. Pri
tio (kaj eble ankau pri aliaj -fakaj- aferoj), estas "problemoj"
tradukante kelkajn (eble multajn) fakajn terminojn, kiel videblas
legante kelkajn sciencajn artikolojn jam aldonitaj al la Vikipedio.
Ekz., estas terminoj ne tradukitaj (t.e., o-vortoj kiuj ne finas per
"o" -char ili estas rekte prunteprenitaj, au ech _elprenitaj_, el
aliaj lingvoj-, ktp), kaj, kiam ili estas tradukitaj, kutime estas
pluraj versioj de la sama vorto (kio povas krei konfuzon).
Mi mem spertis kelkajn malfacilajhojn tradukante iujn terminojn, char
ne estas (au, almenau, mi ne konas ghin) vortaro, kiu oni povu trovi
specifajn terminojn pri fiziko. (Mi ech ne scias, chu iuj terminoj
_ekzistas_ -lau la senco "oni jam difinis au uzis ilin antaue"- au
ne.) (Parenteze: kompreneble, mi konsultas kelkajn vortarojn, precipe
la Retan Vortaron, sed multaj el tiaj "fakaj vortoj" ne estas
enhavitaj en tiuj vortaroj, do oni devas pripensi kiel esperantigi
ilin.)
Do, mi pensas, ke eble necesas krei liston celanta pridiskuti kiel
traduki (t.e., la plej tauga maniero traduki ilin) chi tiujn
fak-vortojn (kelkaj el kiuj eble ankorau _ne ekzistas_ esperante, kiel
dirite), kaj celanta ankau unuecon pri traduko de chi tiajn vortoj.
Amike,
Esperanto1887
pd Chi tiu komento ankau estas aldonita che la Diskutejo (au Forumo)
de la Vikipedio.