Saluton.
(pardonon pro sendado al pluraj kanaloj)
*Resumo:*
Ĝis la 20a de Aŭgusto eblas peti stipendion por la Vikimedia diverseca
konferenco (Stokholmo, Svedio, 3a-5a de Novembro 2017).
*Vikimedia diverseca konferenco*, 3a-5a de Novembro 2017
Vikimedio strebas al diverseco por lasi neniun malantaŭe kaj provizi
kvalitan edukan enhavon pri plej eble diversaj temoj.
Por diskuti kaj interŝanĝi siajn spertoj pri subtenado de diverseco,
minoritatoj kaj subpremataj grupoj venos ĉ. 80 vikimedianoj.
Por ni, esperantistoj, estas tiu ĉi konferenco speciale interesa, ĉar ankaŭ
Esperanto kiel lingvo kaj kultura fenomeno apartenas al la temaro de
"diverseco". Simile, pluraj niaj samideanoj laboras pri lingvaj
minoritatoj, indiĝenaj popoloj kaj lokoj kie Vikimedia movado havas grandan
lokon por kreski.
Memoru *peti stipendion ĝis la 20a de Aŭgusto* ĉe la oficiala retejo:
https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_Diversity_Conference_2017
ELiSo ĝojos subteni siajn partoprenontojn en tiu ĉi konferenco, ekz. per
informado en niaj sociaj retejoj aŭ rekomendoj pri kontaktendaj personoj,
tial bonus anonci vian partoprenon ankaŭ ĉi tie.
PS: Homoj kiuj petis komputilon pere de la Vikimedia aparatar-donaca
programo povos ricevi sian komputilon dum tiu ĉi konferenco. Pliaj informoj
ĉe https://meta.wikimedia.org/wiki/Hardware_donation_program
Amike
KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio, Vikimedia Uzanto-Grupo
gvidanto
Saluton.
(pardonu pro plurfoja mesaĝado)
Por subteni novan Vikimedian projekton *Vikivojaĝo*, kie ni kreas
vojaĝgvidilojn, mi invitas vin partopreni *Vikivojaĝan karavanon
<https://incubator.wikimedia.org/wiki/Wy/eo/Vikivoja%C4%9Do:Karavano>* -
komunan virtualan redakto-maratonon! Por partopreni ĝin simple redaktu
Vikivojaĝon almenŭ 1-foje tage dum la difinita tempo (por Decembro 2016 tio
estas ekde la 21a ĝis la 31a) ajnan artikolon, diskuton, ŝablonon,
kategorion aŭ alian paĝon (krom la paĝo de uzanto aŭ ties diskuto).
Post la Karavano estos elektita "Vojaĝanto de la monato", kiu kontribuis al
sukcesa kaj amuza Karavano plej (laŭ certa maniero).
Kaj kion vi povas redakti?
Vikivojaĝo temas pri vojĝado, do precipe pri kontinentoj, landoj, regionoj,
urboj kaj vilaĝoj, sed ankaŭ pri frazlibroj (bazaj helpiloj pri konkreta
lingvo) kaj temoj ĝenerale helpaj al vojaĝado. La mondo estas granda, do vi
havas multajn eblecojn! Speciale, por helpi al esperantistoj sekure kaj
senprobleme atingi Esperantajn renkontiĝojn estas indaj paĝoj rilataj al
okazaĵoj <https://incubator.wikimedia.org/wiki/Wy/eo/Okazoj>.
Memoru pri viaj vojaĝemaj amikoj, ili certe aprezos Esperantan
vojaĝgvidilon ;-)
Amike kaj kunvojaĝeme!
KuboF Hromoslav
Saluton!
Jam post 2 tagoj, je la 9a de Januaro 23:59, fermiĝos petoj por stipendio
por Vikimanio! Vikimanio, kiu ĉi-jare okazos en bela montara vilaĝo en
Italio, estas kiel UK de vikimedia mondo (tamen, pli orientita por
plispertiĝado pri movadaj temoj). Partoprenante vi unuflanke plispertiĝas
pri diversaj projektoj kaj tendencoj en vikimedio, aliflanke distriĝas kun
homoj de tuta mondo kaj dum kulturaj programeroj (la vikia maniero).
Tamen, ĉefa lingvo de Vikimanio estas la angla kaj regado de ĝi estas
kondiĉo por ricevi stipendion.
Pliaj informoj: https://wikimania2016.wikimedia.org/wiki/Scholarships/eo
Amike
KuboF
Saluton.
Mi rememorigas vin pri la traduka konkurso, kiu nuntempe okazas en la
Esperanta Vikipedio.
La konkurso finiĝas jam post kelkaj horoj, precize la 30an de Novembro 2015
je 23:59 UTC. Se vi ankoraŭ ne aliĝis, mi invitas vin al lastminuta
partopreno, precipe se vi jam preparis vian tradukaĵon.
Pliaj informoj: https://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Konkurso/2015
Amike
--
KuboF Hromoslav
ĉeforganizanto de la konkurso