Saluton,
Ni nun havas eblecon legi tiun dissendoliston
ankaux per novajxgrupo je gmane.org (servo, kiu
spegulas senkoste dissendolistojn kiel novajxgrupoj
- nuntempe cxirkaux 3000).
Estos
gmane.science.linguistics.wikipedia.esperanto
aux iu simile (mi pensas, ke ni povas proponi nomon).
Gxis nun ekzistas (de vikipediaj listoj)
gmane.science.linguistics.wikipedia.international (intlwiki-l)
gmane.science.linguistics.wikipedia.technical (wikitech-l)
and
gmane.science.linguistics.wikipedia.nederlands (wikiNL-l).
Eblos tie legi cxiujn mesagxojn de la dissendolisto
dauxre (kiel jam nun en la arhxivo), sed sendi nur por
membroj de la listo (do ne estos pli da spamo).
Servilo estas "news.gmane.org", oni ne bezonas
pasvorton.
Se neniu protestas gxis vendredo,
ni faros tiun.
Pauxlo
En la "Unua gazetara komuniko" (http://meta.wikipedia.org/wiki/Unua_gazetara_komuniko) mankas nomo kaj kontakto esperantlingva. Kiu enmetos sin tien ?
--
Arno Lagrange
En Sudre
Le Village
FR 31570 Tarabel
33 (0) 561 839 159
Mi vere bedauxras ke la vikipedio tiom malrapidas kaj farigxas ecx dum
horoj malalirebla. En tiaj kondicxoj farigxas malfacile bone kunlabori
cxar mi tute perdas la fadenon de miaj ekredaktoj. Kaj tion mi spertas
precipe de kelkaj tagoj. La nova artikolo de Chuck pri UEA-vikio
atentigis min pri tio kaj mi tie trovis normalrapide funkciantan vikion.
Se vikipedio ne akiras tian normalan rapidecon gxi farigxos praktike
neuzebla kaj ne prireklamenda.
Arno.