Karaj gekolegoj, post sukcese trapasinta Vikimanio, kiu okazis en oktobro 2011 en Svitavy, (fotogalerio de la aranĝo videblas ekz. en http://muzeum.esperanto.cz/eo/galerio/17-wikimanie-vikimanio.html kaj vikipedia artikolo pri ĝi en http://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanta_Vikimanio) la partoprenantoj laŭ sia deziro interkonsentis okazigi pluan vikipediistan renkontiĝon dum la aranĝo KAEST (Konferenco pri apliko de esperanto en scienco kaj tekniko), okazonta inter la 15-a kaj 18-a de novembro 2012 en la vinurbeto Modra (Slovakio), situanta ĉ. 30km de la ĉefurbo Bratislavo. La ĉeforganizanto estas al vi supozeble konata Peter Baláž, kunordiganto de la organizo E@I. Mi mem partoprenis KAEST antaŭ du jaroj kaj povas varme persone rekomendi la aranĝon, kaj pro la loko mem, la organizado kaj nivelo de la servoj - rilato inter prezo kaj kvalito estas sendube tre favora. Kadre de la programo, kies ĉeftemo estas ĉi-foje "Modernaj edukaj metodoj kaj teknologioj", ne estos problemo dediĉi eĉ apartan tagon por paralela vikipedia/vikimedia programo ne nur kun trejnado por komencantoj, sed ankaŭ kun prezentoj kaj labordiskutoj pri specialaj temoj por progresintoj. La atento povos esti dediĉita ankaŭ al aliaj projektoj de Vikimedio. Aktivaj kontribuantoj povas ĝui, post interkonsento kun la organizantoj, rabaton de la kotizo. Ĉiujn informojn pri la aranĝo vi povas trovi en la retejo http://kaest.ikso.net/. Kvankam vikipedia laboro estas plejparte individueca, en Svitavy tamen montriĝis, ke ankaŭ rektaj personaj kontaktoj valoras por vikipediistoj, ne nur fake, sed donas ankaŭ emocian nutradon kaj motivigon por plua engaĝiĝo en la projekto. Tial mi tre ĝojus, se pluaj inter vi havos intereson, tempon kaj eblecon mem veni. Mi esperas viajn reagojn kaj alvenon!
Plenamike Pavla Dvořákováhttp://eo.wikipedia.org/wiki/Pavla_Dvo%C5%99%C3%A1kov%C3%A1, ĉeforganizinto de la Vikimanio omaĝe al dekjariĝo de Esperanta Vikipedio