Karaj gekolegoj, mi ĝojas informi vin, ke pro la ĵus atribuita subvencio ni povas malaltigi kotizojn por Vikimanio omaĝe al dekjariĝo de E-Vikipedio!
Nun ni povas tute nuligi programkotizon kaj oferti 10%an rabaton por ĉiuj menditaj servoj! Kompleta restado ekde merkredo vespere ĝis dimanĉo antaŭtagmeze nun kostos 1.890,-Kč (depende de la kurzo ĉ. 80 eŭrojn).
Ĉiujn detalojn vi trovos en la aktualigita retejo http://vikimanio.esperanto.cz
Persone ĉeestos Chuck Smith, mem fondinto de nia Esperanta Vikipedio, kaj Miroslav Malovec (la kunfondinto kaj samtempe fondinto de la ĉeĥa Vikipedio), la fakan programon kunordigos Marek Blahuš (Blahma) kaj nome de E@Ikontribuos Peter Baláž. Ni estis invititaj por oficiala akcepto ĉe la urbestro de la gastiganta urbo Svitavy (kiu nun fariĝos ankaŭ sidejo de Ĉeĥa E-Asocio). Ankaŭ pro la akirita financa subteno gravas montri, ke Esperanto kaj Esperanta Vikipedio vere vivas. Sed ĉiukaze ni kredas, ke la aranĝo povos esti riĉiga kaj utila kaj por la partoprenantoj, kaj por nia projekto mem.. Tial ni esperas subtenon de nia iniciato kaj antaŭĝojas vian intereson kaj alvenon!
Nome de teamanoj, klopodontaj pri via kontento, invitas vin al Ĉeĥio Pavla Dvořáková, kontakto: evikimanio@gmail.com