Saluton.
Nome de Esperanta vikimedia laborgrupo "Esperanto kaj Libera Scio" mi ĵus
malfermis monpeton ĉe WMF, vidu
https://meta.wikimedia.org/wiki/Grants:PEG/Esperanto_kaj_Libera_Scio/Projec…
Bonvolu iri al la paĝo. Tie sube estas la sekcio "Endorsements" por
subtenantoj de la projekton - kvankam ĉiu subtenanto estas instigata
alskribi sian nomon, mi ne tute certas ĉu tio validas ankaŭ por la petanta
organizo... Tamen, homoj, kiuj ne aktivas en nia laborgrupo ŝajne povas
senprobleme alskribi sin tie. Se vi havas demandojn, rimarkojn aŭ dubojn,
bonvolu ilin prezenti ĉi tie, en la dissendolisto de ELiSo
<https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso> aŭ eventuale en ties
diskutpaĝo.
Mi dankas al ĉiuj, kiuj helpis al kreado de la monpeto, ĉu per valoregaj
taksoj de necesaj kostoj, ideoj, instigoj aŭ lingva kontrolo. Mi tamen
bedaŭras, ke estis relative longa prokrasto pri ĝia malfermo - mi, laŭ
viki-maniero, fariĝis la gvidanto sed mi ne ĉiam havis sufiĉan tempon. Ni
tamen esperas, ke la ebloj, kiujn al ni provizus la sukcesa monpeto,
instigos plurajn niajn jamajn *kaj novajn* aktivulojn al plia aktivado -
pluraj prelegoj, trejnadoj, redaktaj maratonoj, disdonado de informaj
materialoj, kunlaborado kun partneroj ktp. Kaj finfine ni povos tiun
aktivadon ne plu plene pagi de niaj propraj poŝoj, kiel ĝis nun ;)
Amike salutas
--
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)