Ekde la 1a de Julio 2019, ĉe la Esperanta Vikipedio servas nova
administranto - LiMr.
Kiu li estas kaj kion li faras en la Vikipedio? Jen, eksciu en la suba
intervjueto:
* Kiu vi estas (ekz. profesio ktp)? De kie vi venas / kie vi loĝas?
- Mi loĝas en Ĉeĥio, proksime de Uherské Hradiště. Mi laboras kiel
programisto kaj datumbazisto en retbutiko.
* Kial vi ekpartoprenis en Vikipedio? Kio motivigis / konvinkis vin?
- Mi ŝatas scion kaj mi ŝatas legi Vikipedion. Do mi volas reciproki ion al
Vikipedio. Mi volas helpi plej bone. Al Esperanta Vikipedio mankas spertaj
uzantoj kiuj utiligas robotojn. Kaj mi robotojn povas uzi. Mi ŝatas vidi,
ke robotoj faras tedan laboron, do homoj povas fari veran krean laboron.
* Kial vi decidis servi kiel administranto?
- Ofte mi faris diversajn redaktojn de sistemaj kategorioj kaj ŝablonoj,
sed mi ne havis administrajn rajtojn, kio komplikis la laboron. Poste mi
decidis servi kiel administranto.
* Kio estas viaj sekvaj planoj pri Vikipedio kaj Vikimedio?
- Mi havas du planojn pri Vikipedio:
1) Fari milojn da unufojaj specialaj laboroj per milionoj da robotaj
redaktetoj.
2) Plibonigi senfine ĉiujn artikolojn per unu tre inteligenta roboto.
Dankon al LiMr pro lia preteco servi en la rolo de administranto!
KuboF Hromoslav
Saluton.
Estas plezuro por mi oficiale anonci venkintojn de la Esperantlingva parto
de la plurlingva artikol-verka konkurso *VikiPrintempo COE 2019
<https://eo.wikipedia.org/wiki/Projekto:VikiPrintempo_COE_2019>*, kiu
okazis en Aprilo kaj Majo samtempe en la Esperantaj Vikipedio kaj
Vikivojaĝo.
La venkintoj estas:
1. Alzinous
2. Yurij Karcev
Aldona venkinto
1. Mutichou
(Mutichou verkis 2 akceptitajn kaj 2 neakceptitajn (pro nesufiĉa longeco)
artikolojn en Vikivojaĝo akirinte 4 poentojn, tial li *ne* rajtas je plena
premio (provizita de la Fondaĵo Vikimedio). De ĉiuj partoprenintoj, kiuj ne
atingis necesajn 10 poentojn, li tamen estis plej proksime al la sojlo.
Danke al Vinilkosmo <https://vinilkosmo-mp3.com/>, Esperanta sponsoro de la
konkurso, li tamen ricevis aldonan premion. Dankon al Mutichou pro
partopreno kaj al Vinilkosmo pro sponsorado!)
Gratulon al venkintoj kaj dankon al ĉiuj partoprenintoj pro helpo al kreado
kaj disvastigado de libera scio por tuta homaro!
La konkurso estis fokusita pri la regiono de la Centra kaj Orienta Eŭropo,
la Balkana duoninsulo kaj Kaŭkazo. Ĉiujare okazas pluraj similaj
multlingvaj eventoj (ekzemple pri Afriko kaj pri Azio). Ankoraŭ ne estas
decidita, ĉu ni organizos iun el ili - se vi interesiĝas helpi, private min
kontaktu.
KuboF Hromoslav
VikiPrintempo COE 2019
ĉeforganizanto