Saluton,
Ni nun havas eblecon legi tiun dissendoliston
ankaux per novajxgrupo je gmane.org (servo, kiu
spegulas senkoste dissendolistojn kiel novajxgrupoj
- nuntempe cxirkaux 3000).
Estos
gmane.science.linguistics.wikipedia.esperanto
aux iu simile (mi pensas, ke ni povas proponi nomon).
Gxis nun ekzistas (de vikipediaj listoj)
gmane.science.linguistics.wikipedia.international (intlwiki-l)
gmane.science.linguistics.wikipedia.technical (wikitech-l)
and
gmane.science.linguistics.wikipedia.nederlands (wikiNL-l).
Eblos tie legi cxiujn mesagxojn de la dissendolisto
dauxre (kiel jam nun en la arhxivo), sed sendi nur por
membroj de la listo (do ne estos pli da spamo).
Servilo estas "news.gmane.org", oni ne bezonas
pasvorton.
Se neniu protestas gxis vendredo,
ni faros tiun.
Pauxlo
Karaj gekolegoj, mi ĝojas informi vin, ke pro la ĵus atribuita subvencio ni
povas malaltigi kotizojn por Vikimanio omaĝe al dekjariĝo de E-Vikipedio!
Nun ni povas tute nuligi programkotizon kaj oferti 10%an rabaton por ĉiuj
menditaj servoj! Kompleta restado ekde merkredo vespere ĝis dimanĉo
antaŭtagmeze nun kostos 1.890,-Kč (depende de la kurzo ĉ. 80 eŭrojn).
Ĉiujn detalojn vi trovos en la aktualigita retejo
http://vikimanio.esperanto.cz
Persone ĉeestos Chuck Smith, mem fondinto de nia Esperanta Vikipedio, kaj
Miroslav Malovec (la kunfondinto kaj samtempe fondinto de la ĉeĥa
Vikipedio),
la fakan programon kunordigos Marek Blahuš (Blahma) kaj nome de
E@Ikontribuos Peter Baláž. Ni estis invititaj por oficiala akcepto ĉe
la
urbestro de la gastiganta urbo Svitavy (kiu nun fariĝos ankaŭ sidejo de
Ĉeĥa E-Asocio).
Ankaŭ pro la akirita financa subteno gravas montri, ke Esperanto kaj
Esperanta Vikipedio vere vivas. Sed ĉiukaze ni kredas, ke la aranĝo povos
esti riĉiga kaj utila kaj por la partoprenantoj, kaj por nia projekto mem..
Tial ni esperas subtenon de nia iniciato kaj antaŭĝojas vian intereson kaj
alvenon!
Nome de teamanoj, klopodontaj pri via kontento, invitas vin al Ĉeĥio Pavla
Dvořáková, kontakto: evikimanio(a)gmail.com