Saluton,
Lau mi oni bezonas ambau, kaj kvaliton kaj kvanton.
Kaj ankau estas homoj kiuj kapablas verki bonajn detalajn artikolojn, aliaj kapablas traduki, aliaj krei ghermojn ... necesas fari kun chiuj kaj chiaj. Do, ke iuj zorgu pri la kvanto kaj aliaj pri kvalito, tiel ni antauenirigos nian Vikipedion.
La promeso estas. Jam ghi reklamas kaj pri Esperanto kaj pri Vikipedio, do ...
Kiam ni atingos la 100.000 artikolojn multaj homoj kiuj neniam audis pri esperanto scios pri ghi, miros kaj eble interesighos pri ghi.
Do, estu ni diligenta kolegaro!
Amike kaj dankeme al chiuj kiuj jam faris de Vikipedio tion, kio ghi estas nun,
Bea
> Message du 07/09/06 20:48
> De : "Paul Peeraerts" <paul(a)esperanto.be>
> A : "La esperanta vikipedio." <wikieo-l(a)Wikipedia.org>
> Copie à :
> Objet : Re: [WikiEO-l] Eo Vikipedia promeso
>
> Chuck Smith schreef:
> > Mi jam aligxis al cxi tiu promeso. Cxu ankaux vi interesigxas?!
> >
> > Cxion bonan,
> > Chuck
> >
>
> Ankaux mi subskribis la promeson, sed tamen poste iom bedauxris. Mi
> kredas, ke ni strebu al kvalito pli ol al kvanto. Krei cent artikolojn
> estas facile (vidu kion Petro faris en la lastaj tagoj), sed krei unu
> kvalitan artikolon cxiutage estas tre malfacile.
>
> Paul
>
>
> _______________________________________________
> WikiEO-l dissendolisto
> WikiEO-l(a)Wikipedia.org
> http://mail.wikipedia.org/mailman/listinfo/wikieo-l
> ---------------------------------------------------------------------------------------
> Orange vous informe que cet e-mail a ete controle par l'anti-virus mail.
> Aucun virus connu a ce jour par nos services n'a ete detecte.
>
>
>
>
------------------------------------
Beatrice & Michel Allee
La Ville Heleuc
F-22980 Plelan-le-Petit
http://perso.wanadoo.fr/m.a/lvh
Mi jam aligxis al cxi tiu promeso. Cxu ankaux vi interesigxas?!
Cxion bonan,
Chuck
(Vi kompreneble rajtas plusendi cxi tiun mesagxon al aliaj dissendolistoj.)
---------- Forwarded message ----------
From: Judith <yutian.mei(a)gmail.com>
Date: Aug 29, 2006 10:31 PM
Subject: Re: Eo Vikipedia promeso
To: chuckssmith(a)gmail.com
Ni verku en la esperantlingva Vikipedio!
Mi jxus starigis promeson cxe Promesobanko verki almenaux po unu
artikolon por la esperanta Vikipedio cxiutage aux po 7 cxiusemajne.
Bonvolu konsideri <a
href=http://www.eo.pledgebank.com/unuvikicxiutage>aligxi</a>.
Kial?
La <a href=http://eo.wikipedia.org>esperantlingva Vikipedio</a> estas
unu el la plej gravaj iloj por informi homojn pri la ekzistado kaj la
kreskado de la Esperanto-movado.
Legante pagxon en sia propra lingvo, homoj tuj vidas cxu esperanta
artikolo pri la sama temo ekzistas. Do, se ni verkas pli da artikoloj
por la esperanta Vikipedio, ni ne nur kreas bonegan enciklopedion por
esperantistoj, sed ankaux Esperanto aperos pli ofte en alilingvaj
Vikipedioj kaj pli da ne-esperantistoj ekscios pri Esperanto. Speciale
ili vidos ke Esperanto ja ne estas morta aux malmoderna, kiel multaj
homoj ankoraux kredas. La esperantlingva Vikipedio jam enhavas pli ol
55 000 artikolojn kaj tiel estas la 15-a plej granda Vikipedio en la
mondo - pli granda ol la indonezia aux la araba Vikipedio ekzemple. Sed
la cxefa celo estos havi pli ol 100 000 artikolojn. Kiam la esperanta
Vikipedio estas tiel granda, oni dissendos tutmondan gazetaran
komunikon pri gxi kaj atingos ecx pli da intereso en Esperanto kaj la
esperantlingva Vikipedio.
Cxu vi scias Esperanton suficxe bone por kontribui? Ne zorgu, se vi
kapablas kompreni cxi tiun tekston, vi ankaux kapablas verki artikolon
en Esperanto. Ne forgesu ankaux ke aliaj uzantoj povos korekti la
artikolon.
Bonvolu aligxi kaj helpi!
Judith
Koncerne nomoj kiaj van Dyck simple estas eble ordigi sub la sxlosilo |Van Dyck sed faktre cxu ne ordigi sub |Dyck ???
Arno.
> Message du 07/08/06 16:09
> De : "Paul Peeraerts" <paul(a)esperanto.be>
> A : arno.raymond.lagrange(a)wanadoo.fr, "La esperanta vikipedio." <wikieo-l(a)Wikipedia.org>
> Copie à :
> Objet : Re: [WikiEO-l] Ordigaj ŝlosiloj
>
> Arno Lagrange skribis je 2006-08-05 6:17:
> > Paul ! de iom da tempo post longa diskuto kaj decida baloto en la
> > esperanta vikipedio oni decidis uzi la nomojn neskribitajn per
> > majuskloj krom en la unua mencio cxe la komenco de la artikolo. Tio
> > validu ankaux por la ordiga sxlosilo por kategorioj.
>
> Dankon pro la respondo! Mi kompreneble konsciis pri la longa diskuto kaj
> baloto, sed mi ne konsciis, ke la decido minuskligi validas ankaux por
> la ordigaj sxlosiloj. Kaj sxajne mi ne estas la sola, cxar mi vidis ke
> aliaj vikipediistoj denove majuskligas la sxlosilon.
>
> Nu, mi pretas sekvi la decidon de la plimulto, kvankam mi tre bedauxras
> gxin. La artikoloj pri la famaj flandraj pentristoj Anthony van Dyck,
> Nicolaes van Verendael k.a. havu do kiel ordigan sxlosilon |van Dyck,
> Anthony]] kaj |van Verendael, Nicolaes]], tiel ke en la kategorioj oni
> ne trovos ilin sub V sed sub v (minuskla), do fine de la listo post la
> litero Z ... Neniu venos al la ideo sercxi ilin tie ...
>
> La samo validas por Johann Wolfgang von Goethe kiu nun aperas sub minuskla v
>
> Aux cxu ni kreu escepton al la regulo, kaj decidu ke la unua litero de
> la ordiga sxlosilo estu cxiam majuskla, ecx se oni minuskligas la unuan
> literon de la nomo de la koncernato?
>
> Paul
>
>
> P.S. Ankaux la nederlanda Vikipedio baraktas pri la sama problemo. La
> pentristo Valerius de Saedeleer tie efektive pendas fine de la kategorio
> sub la litero "d".
>
>
>
>
>
>
>
Paul !
de iom da tempo post longa diskuto kaj decida baloto en la esperanta vikipedio oni decidis uzi la nomojn neskribitajn per majuskloj krom en la unua mencio cxe la komenco de la artikolo. Tio validu ankaux por la ordiga sxlosilo por kategorioj. Se nun estas iom hxaosa cxar plu ekzistas sxlosiloj skribitaj per majuskloj kaj aliaj ne plu, tio devos solvigxi per anstatauxigo de la malnovaj majuskle skribitaj nomoj per la nemajuskligitaj. Do inverse de via propono.
Arno Lagrange.
> Message du 03/08/06 11:32
> De : "Paul Peeraerts" <paul(a)esperanto.be>
> A : "La esperanta vikipedio." <wikieo-l(a)Wikipedia.org>
> Copie à :
> Objet : Re: [WikiEO-l] Ordigaj ŝlosiloj
>
> Paul Peeraerts skribis je 2006-08-02 15:29:
>
> >
> > Ĉar Vikipedio ordigas a, b, ktp. post X Y Z, laŭ mi estas erare
> > minuskligi la ordigan ŝlosilon. Ĝi do estu laŭ mi
> >
> > [[Kategorio:Iu-ajn|NOMO, Nomo]]
>
> Jen ankoraŭ trovita konkreta ekzemplo (Kategoiro Hispanaj esperantistoj):
>
>
> V
>
> * Francisko Vila
> * Jaume Viladoms Valls
> * Antonio Valén
>
>
Do nur Valen gxustas kaj Vilas kaj Viladonis estas korektendaj.
>
> Antonio Valen erare aperas fine de la listo, ĉar lia ordiga ŝlosilo
> estas |Valen anstataŭ |VALEN
>
>
>
> _______________________________________________
> WikiEO-l dissendolisto
> WikiEO-l(a)Wikipedia.org
> http://mail.wikipedia.org/mailman/listinfo/wikieo-l
>
Saluton,
mi antaŭ nelonge konstatis, ke iuj inter vi ŝanĝis multajn
[[Kategorio:Iu-ajn|NOMO, Nomo]]
al
[[Kategorio:Iu-ajn|Nomo, Nomo]]
dum alia vikipediisto faras precize la malon kaj majuskligas multajn
ordigŝlosilojn.
Ĉar Vikipedio ordigas a, b, ktp. post X Y Z, laŭ mi estas erare
minuskligi la ordigan ŝlosilon. Ĝi do estu laŭ mi
[[Kategorio:Iu-ajn|NOMO, Nomo]]
Ĉu vi konsentas?
Paul
Saluton,
Mi respondas cxi tie al diskuto cxe
http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Diskutejo#Ido_kaj_Esperanto
Kiam ni ekmetis EdE-n en Vikipedion ne ekzistis vikifonto kaj pro tio
tiam ni metis cxion en Vikipedio. Cetere, mia ideo estis ke ni prenu
cxiujn artikolojn de EdE kaj eventuale gxisdatigu ilin kaj enmeti la
datumojn en la artikolon. Do, tial EdE ekzistas en Eo-Vikipedio.
Bondezirojn,
Chuck
Saluton cxiuj,
Mi petas ke vi aldonu vian nomon al la tutmonda mapo de esperantistaj
vikipediistoj!
Gxi trovigxas cxe http://www.frappr.com/eowikipedia
Bondezirojn,
Chuck
Saluton,
Mi nun vidas ke estas preskaux neeble sekvi diskutojn cxe
http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Diskutejo cxar simple tro multe
da aferoj okazas samtempe. Mi tial volas ke ni reaktivigu cxi tiun
liston kiel funkcias cxiuj aliaj vikipedioj. Tiel oni povas multege
pli rapide komuniki ion gravan al la tuta Eo-komunumo de Vikipedio.
Kion vi pensas pri tio?
Bondezirojn,
Chuck Smith
Fondinto de Eo-Vikipedio
Saluton,
Estas nun vikilibro kiu celas krei manlibron pri Vikipedio por tiuj
kiuj iom timas eniri la projekton. Jen baza dokumento por komenci:
http://eo.wikibooks.org/wiki/Manlibro_pri_Vikipedio
Bondezirojn,
Chuck
Karaj !
Mi ne jam scias kiulingve prelegi pri la temo. Mi fakte sxatus ke la
prelego-kunveno estu alirebla multlingve. Ekzemple mi povus preleg dulingve
(france kaj esperante) kaj estos prrizorgita samtempa traduko al germana,
angla kaj aliaj lingvoj laux neceso.
Por mi gravas ke la temo estu pritraktata, ne gravaskiulingve, sed nur
trafe.
Arno Lagrange
----- Message d'origine -----
De : <Ulrich.Matthias(a)t-online.de>
À : <esper-german(a)yahoogroups.com>
Envoyé : jeudi 13 janvier 2005 21:12
Objet : Re: [esper-german] Kiu povas helpi ?
En programo de la konferenco cxe
http://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimania:Speakers nun jam
trovigxas prelego pri Esperanto:
Arno Lagrange: Lingva demokrateco en la Vikipedia projekto. La rolo de
Esperanto
La konferenco okazos de la 4a gxis la 8a de auxgusto 2005 en la
junulargastejo de Frankfurto. La programo okazos plejparte sabate, la 6an,
kaj dimancxe, la 7an de auxgusto. La organizantoj klopodas pri malaltaj
kotizoj (ankoraux ne fiksitaj).
Pro la supre menciita prelego (supozeble en Esperanto) kaj aliaj programeroj
(kiel ekzemple prelego "The importance of Wikipedia in promoting minority or
endangered languages and cultures") la arangxo certe estas alloga por
esperantistoj. (Mi mem, logxante nur 40 km for de Frankfurto, planas cxeesti
tie partatempe, sed, ankoraux ne estante aktiva vikipediisto, ne planas
prelegi tie.)
Ulrich
<maurer.erlangen(a)t-online.de> skribis:
>
> ----- Original Message -----
> From: "Grigory Grin" <Grigory(a)Grine.Net>
>
> Estimataj gesinjoroj en Germanio,
>
> en Augusto 2005 en Frankfurto estos la unua konferenco de vikipedistoj:
> Wikimania-2005. La programo de konferenco ankorau ne estas fixa,
> sed ekzistas nenio pri esperanto. Mi kredas, esperantistoj devas
> proponi prelegon pri esperanto, esperanto-vikipedio kaj uzado de esperanto
> por internacia kunlaboro en vikipedio.
> Vikipedio estas perfekta loko por esperanto.
>
> Wikimania:
> http://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimania:Main_Page
>
> Volonte povas ni interparoli plu pri tio temo.
>
> Amike,
> Grigory Grin