Saluton!
Dum la pasintaj semajnoj la uzanto Izadso faris multajn forigojn kaj
ŝanĝojn en la artikolo "'Esperanto" de la germana vikipedio, ofte kun la
argumento, ke ne bonas la fonto. La diskutoj kun li estas tre longaj kaj
kutime eĉ tiam sensukcesaj, vidu ekzemple
http://de.wikipedia.org/wiki/Diskussion:Esperanto#Sch.C3.A4tzung_der_Anzahl…
. Izadso tie evidente miskomprenis la fonton - sed tamen ne cedis pri la
origina forigo de la frazo kun fonto...
Feliĉe la persono Izadso ne limiĝis je diskuto, sed ankaŭ insultetis. Je
kio mi kutime neniel reagis en miaj respondoj, sed trankvile kolektis.
Ziko sukcesis fine atingi forbaron de Izadso dum ses horoj menciante
plurajn atakojn. (Kaj povis argumenti, ke li mem neniel partoprenis en
la diskuto :-)
Post dumtempa forbaro de Izadso necesas nun daŭrigi la diskuton pri la
forigoj, prefere plene konforme kun la (multaj) reguloj de la germana
vikipedio. Sed ne tro hastu pri faktaj ŝanĝoj en la artikolo, estas bone
unue venki en la diskuto. Ĉu per cedo de Izadso - neverŝajna -, ĉu per
lia silentiĝo.
Mi jam atentigis ĉe nia diskutejo,
http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Diskutejo#Germana_vikipedio:_.C5.9Ca…
Amike
Lu
--
Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand
Internaciaj ferioj
Novjara Renkontigho (NR)
Novjara Internacia Semajno (NIS)
PRINTEMPE
Internacia Kongreso (IK)
SOMERE
http://www.esperantoland.org