Karaj gekolegoj, malrapide sed certe proksimiĝas grava deka jubileo de nia Esperanto-Vikipedio. Sendube estus tre utile promocii nian komunan projekton ankaŭ per firmigo de personaj kontaktoj dum iu nevirtuala renkontiĝo!
Mi venas kun iniciato (kiun mi jam nedevontige kaj neoficiale pridiskutis en la estraro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio) kaj invitas vin okazigi la solenan Vikimanion - Renkontiĝon de E-vikipediistoj en Ĉeĥio!
Provizora konciza propono
Dato: 27.10 (ev. 28.10.)-31.10.2011 - ekde merkredo vespere aŭ ĵaŭdo ĝis dimanĉo antaŭtagmeze (klarigo: tiam okazas aŭtunaj ferioj en Ĉeĥio kaj eblas pli facile aranĝi loĝadon en favorpreza studenthejmo kaj luon de la lerneja komputilejo)
Loko: Svitavy, Ĉeĥio (vidu E-lingvan urban retpaĝaron ). La ĉeĥa urbo Svitavy (17 000 loĝ.), situanta en Bohemia-moravia limlando estas relative tre bone trafike atingebla el ĉiuj direktoj: el sudo: unu horon per rekta rapidtrajno el Brno, el aliaj direktoj: kvaronhoron trajne el Česká Třebová, grava fervoja nodo, kiun traveturas internaciaj trajnoj el direktoj Germanio, Pollando ktp. (do sume ekz. du horojn kaj duonon el Prago). Ekzistas kompreneble ankaŭ buskonektoj.
En la urbo ekde septembro 2008 ekzistas Esperanto-muzeo situanta en la prestiĝa domo de Ottendorfer. Esperanto ĝuas favoron de la nuna urbestraro, kiu senpage disponigis al E-muzeo la spacon, tial ni celas rekompence montri internaciecon de Esperanto kaj efikecon de ĝia funkciado.
Teknikaj kondiĉoj
Por faka programo eblos lui moderne ekipitan komputilejon en la loka lernejo (21 komputiloj + granda tuŝekrano por la preleganto). ĈEA jam dufoje okazigis tie kun bona sperto komputilan seminarion.
Krome en la sidejo de Esperanto-muzeo mem eblas utiligi tri ejojn por apartaj laborgurpogrupoj (havantaj proprajn tekkomputilojn kun retaliro – aŭ sendratan retaliron eblos peti surloke) + luksan historian salonegon ekz. por solena kaj vespera programo - ĉion ĉi sendube sufiĉe favorpreze!
Supozata programo
Fakaj prelegoj, seminarioj, diskutoj, prezentoj, vesperaj programoj laŭ interkonsento (espereble ankaŭ ĝuado de la fama ĉeĥa biero!)
Ekskurseblecoj: kvaronhoron perbuse situas ekz. la urbo Litomyšl, enestanta en la listo de UNESKO.
Por dezirantoj eblos aranĝi plilongigon de la restado en la urbo: i.a. por 8 personoj eblas tranoktado rekte en la romantika turo de la Esperanto-muzeo (kontraŭ ĉ. 10 eŭroj ponokte/popersone). Eventuale post la aranĝo ni klopodos prizorgi la partoprenantojn ankaŭ en aliaj urboj de Ĉeĥio (Prago, Brno, Olomouc, Pardubice, Písek k.a.)
Kaze de pozitiva reago mi povas komenci esplori konkretajn kondiĉojn kaj proponi pli detalan oferton kaj budĝeton.
Financoj
Ni klopodos akiri subvencion por la aranĝo kadre de Komputila klerigado. Viaflankaj aktivecoj tiukampe estas sendube tre dezirindaj, ĉar ili helpos pli alirebligi la partoprenon al ĉiuj dezirantoj!
Garantio
Kaze de intereso mi kun mia edzo pretas organize prizorgi la aranĝon. Ni havas multjarajn spertojn en la fako kaj organizis jam kelkdek aranĝojn (vidu mian paĝon Vikipediisto:Pavla Dvořáková).
Mi esperas vian intereson kaj antaŭĝojas viajn reagojn, proponojn kaj kunlaboremon!
Amike salutas vin ĉiujn
Pavla Dvořáková,Písek, Ĉeĥio
pavla.esperanto ĉe gmail.com
Mesaĝo de Pavla dissendita de Arno.
Ekestas diskuto pri elekto de kapvorto por cxinaj grandurboj.
Vidu http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipediista_diskuto:Celumio#.C4.88u_.C4.88ang…
La alternativo estas
1 Changchun (ĉine : 长春, pinjine: Chángchūn, esperantigita al Ĉangĉuno)
2 Pekino ( ĉine : 北京, pinjine :Běijīng, Beijing)
1 kapvorto estu la pinjina (sen supersignoj). Esperantigita formo estu redirektilo
2 kapvorto estu la esperantigita formo. Pinjinaj formoj (kaj kaj sen supersignoj) estu redirektiloj
Argumentojn vi legos en la menciita diskuto.
Arno Lagrange
Krom uzado de cxi dissendolisto povas esti oportune dividi la diskutejon laux temoj kun supra navigilo kiel proponite de Kerio per sxablono :
http://eo.wikipedia.org/wiki/%C5%9Cablono:Vikipedio:Diskutejo/Enhavo
Tiel faras cxiuj gravaj vikipedioj kie diskutejo farigxas tro granda kaj diskutoj tute perdigxas.
Arno Lagrange
Karaj, lau sugesto de Lu mi ekuzas la dissendoliston por la diskutado:
Estas penoj plibeligi la Cxefpagon vidu http://eo.wikipedia.org/wiki/%C4%88efpa%C4%9Do/Nova_aspekto
Tamen la afero ne multe progresas;
Mi proponas ke ni rapide balotu por difinitaj proponoj en difinitaj tagoj.
Proponoj estas listigitaj en la menciita pagxo.
Cxiu balotu donante numeron de 1 (preferata) gxis 7 (malplej preferata) al la diversaj proponoj.
La baloto okazu de la 6-a gxis la 15-a de septembro 2008.
Al la preferata propono povus esti faritaj sxangxoj lau klare esprimitaj preferoj pri :
- kasxebleco de sekcioj
- arangxo de la sekcioj en la pagxo.
Arno Lagrange
Dankon pro la atentigoj kaj klarigoj!
Haruo
2008/7/25 <wikieo-l-request(a)lists.wikimedia.org>:
> Send WikiEO-l mailing list submissions to
> wikieo-l(a)lists.wikimedia.org
>
> To subscribe or unsubscribe via the World Wide Web, visit
> https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/wikieo-l
> or, via email, send a message with subject or body 'help' to
> wikieo-l-request(a)lists.wikimedia.org
>
> You can reach the person managing the list at
> wikieo-l-owner(a)lists.wikimedia.org
>
> When replying, please edit your Subject line so it is more specific
> than "Re: Contents of WikiEO-l digest..."
>
>
> Today's Topics:
>
> 1. grava decido nun pri www.wikipedia.org, vocxdonu por Opcio A!
> (Chuck Smith)
> 2. Re: grava decido nun pri www.wikipedia.org, vocxdonu por
> Opcio A! (Fajro)
> 3. Re: grava decido nun pri www.wikipedia.org, vocxdonu por
> Opcio A! (Lu Wunsch-Rolshoven - EsperantoLand)
>
>
> ----------------------------------------------------------------------
>
> Message: 1
> Date: Fri, 25 Jul 2008 09:16:19 +0200
> From: "Chuck Smith" <chuckssmith(a)gmail.com>
> Subject: [WikiEO-l] grava decido nun pri www.wikipedia.org, vocxdonu
> por Opcio A!
> To: "La esperanta vikipedio." <wikieo-l(a)lists.wikimedia.org>
> Message-ID:
> <171116790807250016u778f0b5eube1efb314f6054b7(a)mail.gmail.com>
> Content-Type: text/plain; charset=ISO-8859-1
>
> Saluton,
>
> Nun estas vocxdonado pri kiuj lingvoj indas montri cxirkaux la globo
> en la cxefa pagxo de Wikipedia. Estas opcioj por cxu montri la plej
> popularaj lingvoj laux kvanto de artikoloj aux nombro da vizitantoj.
> Kompreneble por ni esperantistoj, plej bona estus la unua opcio. Do,
> mi petas ke vi vocxdonu por Opcio A cxe
> http://meta.wikimedia.org/wiki/Top_Ten_Wikipedias/poll
>
> Cxion bonan,
> Chuck
>
>
>
> ------------------------------
>
> Message: 2
> Date: Fri, 25 Jul 2008 04:36:53 -0300
> From: Fajro <faigos(a)gmail.com>
> Subject: Re: [WikiEO-l] grava decido nun pri www.wikipedia.org,
> vocxdonu por Opcio A!
> To: "La esperanta vikipedio." <wikieo-l(a)lists.wikimedia.org>
> Message-ID:
> <78eaa86e0807250036q9080360me2b3aa4d9a509b54(a)mail.gmail.com>
> Content-Type: text/plain; charset=UTF-8
>
> 2008/7/25 Chuck Smith <chuckssmith(a)gmail.com>:
> > Saluton,
> >
> > Nun estas vocxdonado pri kiuj lingvoj indas montri cxirkaux la globo
> > en la cxefa pagxo de Wikipedia. Estas opcioj por cxu montri la plej
> > popularaj lingvoj laux kvanto de artikoloj aux nombro da vizitantoj.
> > Kompreneble por ni esperantistoj, plej bona estus la unua opcio. Do,
> > mi petas ke vi vocxdonu por Opcio A cxe
> > http://meta.wikimedia.org/wiki/Top_Ten_Wikipedias/poll
> >
> > Cxion bonan,
> > Chuck
>
> Ankaux vocxdonu en la dua demando por Opcio B !
>
>
> --
> ? ?ajro ?
> IM: fajro(a)jabber.org
> Lernu! - http://www.lernu.net
> Wikimedia Argentina - http://www.wikimedia.org.ar
> GPG Fingerprint: D10D 70BD 69FE 51BD 9A0E B063 154A 34E1 6B7A 4266
>
> ------------------------------
>
> Message: 3
> Date: Fri, 25 Jul 2008 11:45:48 +0200
> From: Lu Wunsch-Rolshoven - EsperantoLand <lu.esperanto(a)gmx.de>
> Subject: Re: [WikiEO-l] grava decido nun pri www.wikipedia.org,
> vocxdonu por Opcio A!
> To: "La esperanta vikipedio." <wikieo-l(a)lists.wikimedia.org>
> Message-ID: <4889A0CC.7050405(a)gmx.de>
> Content-Type: text/plain; charset=ISO-8859-1; format=flowed
>
> Sal!
>
> Se mi bone komprenis, temas nur pri la dek unuaj lingvoj:
>
> The following is a poll about a rearrangement of the top ten
> wikipedias that are displayed on the main wikipedia portal
>
> Do estos eventuale iom da reordigo, ne plu kiel en
> http://www.wikipedia.org/ , sed kiel sur
> http://lists.wikimedia.org/pipermail/foundation-l/2008-March/040660.html
> . Shanghos iom siajn lokojn la versioj fr, pl, ja, nl, es
> kaj ru - sed chio alia restos konstanta (inkluzive de ni),
> chu ne?
>
>
> Flanke: Chu estas espero, ke ekfunkcios tiu chi listo pri
> vikipedio? Lau mi estus pli praktike ol la nuna diskutejo.
>
> Lu
>
> --
>
> Chuck Smith skribis:
> > Saluton,
> >
> > Nun estas vocxdonado pri kiuj lingvoj indas montri cxirkaux la globo
> > en la cxefa pagxo de Wikipedia. Estas opcioj por cxu montri la plej
> > popularaj lingvoj laux kvanto de artikoloj aux nombro da vizitantoj.
> > Kompreneble por ni esperantistoj, plej bona estus la unua opcio. Do,
> > mi petas ke vi vocxdonu por Opcio A cxe
> > http://meta.wikimedia.org/wiki/Top_Ten_Wikipedias/poll
> >
> > Cxion bonan,
> > Chuck
> >
> >
> > _______________________________________________
> > WikiEO-l dissendolisto
> > WikiEO-l(a)lists.wikimedia.org
> > https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/wikieo-l
> >
>
>
>
> ------------------------------
>
> _______________________________________________
> WikiEO-l dissendolisto
> WikiEO-l(a)lists.wikimedia.org
> https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/wikieo-l
>
>
> End of WikiEO-l Digest, Vol 11, Issue 1
> ***************************************
>
Saluton,
Nun estas vocxdonado pri kiuj lingvoj indas montri cxirkaux la globo
en la cxefa pagxo de Wikipedia. Estas opcioj por cxu montri la plej
popularaj lingvoj laux kvanto de artikoloj aux nombro da vizitantoj.
Kompreneble por ni esperantistoj, plej bona estus la unua opcio. Do,
mi petas ke vi vocxdonu por Opcio A cxe
http://meta.wikimedia.org/wiki/Top_Ten_Wikipedias/poll
Cxion bonan,
Chuck
Karaj,
Mi ne scias, cxu tio estas la gxusta loko por atentigi pri tio, sed mi timas
skribi sur la cxefa diskut-pagxo de la Vikipedio.
Estas misago de nesubskrikanta vikipediisto (kvankam klaras precize, pri kiu
temas), kiu sxangxas la tekston de konflikta artikolo:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Llu%C3%ADs_Maria_Xirinacs
Mi petas, ke oni bloku la artikolon, kaj ke senpartiulo konvene gxin
redaktu. Legu la diskutpagxo, en kiu suficxe klaras, kie kusxas la diskuto.
Kore salutas,
Pep
Saluton,
Mi rimarkis ke ambaux dosieroj estis forigitaj cxe
http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Intervjuo_%C4%89e_Radio_Polonia.
Cxu iu havas unu el ili por ke ni havu gxin en la arkivo? Se jes, mi
estus eterne dankema! Vere detruis min kiam mi eksciis ke ili estas
nun for. :( Cxu iu hazarde havas unu el la jenaj dosieroj:
* pol12.ra
* 2002-04-28-radio_polonia_pri_vikipedio.mp3
Dankon,
Chuck
--
www.amikumu.com - trovu amikojn kaj pli!
---------- Forwarded message ----------
From: Peter Baláž <petro(a)ikso.net>
Date: 22 mrt. 2007 19:33
Subject: [ecxei-membroj] Manlibro pri Vikipedio - antauxmendoj eblaj
Estimataj gesamideanoj,
E@I kune kun TEJO ĵus eldonas novan, duan eldonon de la broŝuro: „Vikipedio,
praktika manlibro". Temas pri praktika broŝuro, kiu facile kaj rapide
klarigas la ĉefaĵojn de Vikipedio – ekde ĝia historio, tra la uzado ĝis la
verkado kaj redaktado de la artikoloj en ĝi.
La broŝuro celas levi pli da atento al la esperant-lingva Vikipedio,
pligrandigi nombron de ĝiaj verkantoj kaj redaktantoj – en la libreto estas
detale priskribita „vojo" por iĝi plene kapabla redaktanto kun ĉiuj trajtoj.
La libreto estas 40 paĝa, A6-formata, plenkolora, kun lakita 135g papero.
Ĉefe por helpi al ne tro grandaj kaj riĉaj asocioj, unupuloj, eldonejoj –
E@I lanĉas antaŭmendan periodon - por la antaŭmendoj la prezo de la broŝuro
kostas nur 1,20 EUR/peco – ĉe mendoj ekde 10 ekzempleroj. Ĉe mendoj ekde 100
kaj pli da ekz. prezo estas nur 1,- EUR/peco!
Se vi do volas helpi al E-lingva Vikipedio, lerni iom pri ĝi, fari
seminarion pri ĝi, donaci libreton kiel premion por viaj konkursoj... mendu
ĝin nun - kontraŭ la antaŭmenda prezo!
La antaŭmenda tempo estas ĝis la 12a de aprilo, post tiu dato la libreto
estos vendata jam kontraŭ 3 EUR.
Detalojn pri la manlibro troviĝas ĉe:
http://vikio.ikso.net/ManlibropriVikipedio
Detaloj pri Vikipedio-projekto legeblas ĉe: http://vikio.ikso.net/Vikipedio
PS: antaŭmendojn bv. sendadi rete al:
Peter Baláž (Petro) - petro(a)ikso.net
aŭ:
Yves Nevelsteen - yves.nevelsteen(a)gmail.com
Por la manlibra teamo:
Petro kaj Yves
RIM: Bv. plusendi la mesaĝon al ev. interesatoj, amikoj, klub-estroj,
estraranoj... (samtempe ni pardonpetas se vi la informon ricevos per pluraj
kanaloj retaj :)
__,_._,___