Saluton.
Mi ĝoje anoncas, ke dum sekva Novembro okazos Vikipedia traduka konkurso (
https://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Konkurso/2015 )! La celo de la
konkurso estas entuziasmigi malnovajn kaj novajn vikipediistojn pri
tradukado per EnhavTradukado. Dank' al subteno de la Fondaĵo Vikimedio kaj
partneroj estos por venkontoj provizitaj interesaj, valoraj premioj.
Pri kio temas?
En ĉiuj Vikipedioj nun funkcias traduka helpilo "EnhavTradukado" (
https://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:EnhavTradukado ). Ĝi plifaciligas
laboradon ĉar montras fontan kaj tradukatan tekston unu apud la alia,
aŭtomate prizorgas multajn vikiligilojn, bildojn kaj kategorioj. Krome, por
kelkaj lingvoj (al Esperanto de la angla, la hispana, la franca kaj la
kataluna) ĝi provizas maŝinan antaŭ-tradukon. Lingva revizio de
antaŭ-tradukita teksto estas signife pli rapida ol permana tradukado kaj
des pli rapida ol dekomenca verkado. Danke al tio, nia Vikipedio povas pli
rapide kreski per bonkvalitaj artikoloj.
La konkurso komenciĝos maljam post kelkaj tagoj, sed jam nun vi povas
eklerni laboradon per EnhavTradukado por pli bone konkursi (aŭ komenci
tradukadon ;).
Nome de organiza teamo
--
KuboF Hromoslav
Saluton.
[pardonu sendadon al pluraj dissendolistoj]
Kiel mi informis antaŭ preskaŭ semajno en la dissendolisto de ELiSo,
enkadre de ELiSo mi organizas tradukan konkurson en Esperanta Vikipedio.
Mi malfermis monpeton ĉe la Fondaĵo Vikimedio por provizi premiojn por
venkontoj. La monpeto estas malfermita al publiko kaj precipe al viaj
rimarkoj, proponoj kaj komentoj ĉe
https://meta.wikimedia.org/wiki/Grants:PEG/UG_ELiso/Content_Translation_Cam…
Nuntempe estas 3 organizantoj. Lunde mi listigos kampojn en kiuj ni aprezus
helpon.
Amike
--
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
Saluton.
Mi bonvenigas ĉiujn al la faka vikimedia budo dum UK, kiu disponeblos marde
ekde la 12a ĝis la 13 horoj.
Jam pluraj personoj anoncis sian intereson partopreni, do ni povas utiligi
la aferon por komuna foto de Vikimedianoj esperantistoj ĉe la 13a horo.
Amike
KuboF
Saluton.
Ekde la 15-a ĝis la 19-a de Julio 2015 okazos en Meksikurbo la plej granda
ĉiujara manifestiĝo de vikimedia mondo - Viimanio. Temas pri vikimedia
ekvivalento de Universala Kongreso. Dum Vikimanio okazos multaj prelegoj,
seminarion sed precipe renkontiĝoj kun vikimedianoj de tuta mondo
laborantaj pri plej diversaj laborkampoj. Preferata kaj oficiala lingvo de
Vikimanio estas la angla; tamen en 2014 Vikimanion partoprenis almenaŭ 8
esperantistoj kaj faris sian oficialan renkontiĝeton. Se vi volas
partopreni festecan renkontiĝon de tutmonda movado por plibonigi mondon,
Vikimanio tŭagas por vi.
Ĝis la 16-a de Februaro 23:59 UTC eblas peti stipendion por vojaĝo kaj
partopreno. Detalaj informoj pri kriterioj kaj postuloj disponeblas ĉe
https://wikimania2015.wikimedia.org/wiki/Scholarships/eo
Bonŝancon
--
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
Saluton.
Nome de Esperanta vikimedia laborgrupo "Esperanto kaj Libera Scio" mi ĵus
malfermis monpeton ĉe WMF, vidu
https://meta.wikimedia.org/wiki/Grants:PEG/Esperanto_kaj_Libera_Scio/Projec…
Bonvolu iri al la paĝo. Tie sube estas la sekcio "Endorsements" por
subtenantoj de la projekton - kvankam ĉiu subtenanto estas instigata
alskribi sian nomon, mi ne tute certas ĉu tio validas ankaŭ por la petanta
organizo... Tamen, homoj, kiuj ne aktivas en nia laborgrupo ŝajne povas
senprobleme alskribi sin tie. Se vi havas demandojn, rimarkojn aŭ dubojn,
bonvolu ilin prezenti ĉi tie, en la dissendolisto de ELiSo
<https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso> aŭ eventuale en ties
diskutpaĝo.
Mi dankas al ĉiuj, kiuj helpis al kreado de la monpeto, ĉu per valoregaj
taksoj de necesaj kostoj, ideoj, instigoj aŭ lingva kontrolo. Mi tamen
bedaŭras, ke estis relative longa prokrasto pri ĝia malfermo - mi, laŭ
viki-maniero, fariĝis la gvidanto sed mi ne ĉiam havis sufiĉan tempon. Ni
tamen esperas, ke la ebloj, kiujn al ni provizus la sukcesa monpeto,
instigos plurajn niajn jamajn *kaj novajn* aktivulojn al plia aktivado -
pluraj prelegoj, trejnadoj, redaktaj maratonoj, disdonado de informaj
materialoj, kunlaborado kun partneroj ktp. Kaj finfine ni povos tiun
aktivadon ne plu plene pagi de niaj propraj poŝoj, kiel ĝis nun ;)
Amike salutas
--
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
Sal.
Por KAEST (organizita de E@I), kiu estis antaŭ unu semajno, estis fare de
la laborgrupo "Esperanto kaj Libera Scio" preparita DVD-a versio de
Esperanta Vikipedio. Ĝi funkcias per libera programo Kiwix kaj estas bone
lanĉebla per Vindozo, Linukso (mi testis per Wine) kaj devas funkcii ankaŭ
per Mako. Eblas ĝin registri al DVD, poŝmemorilo aŭ lanĉi de fiksita disko.
Vi povas ĝin elŝuti de Archive.orghttps://archive.org/details/Kiwix-0.9-wikipedia_eo_all_10_2014-KAEST
same kiel version de antaŭ 2 jaroj
https://archive.org/details/Kiwix-0.9-wikipedia_eo_all_10_2012-KAEST
Ĝuu ĝin!
--
Michal Matúšov (KuboF)
Saluton,
cxu vi povus rigardi je
https://commons.wikimedia.org/wiki/Commons:Wikipedians_in_European_Parliame…
kaj traduki al Esperanto? Estus bele se la ekstera mondo vidos tie
nian aktivecon.
La afero estas jena: WMF jxus decidis subteni la fotoprojekton de
fotantoj el pluraj landoj. Je 2-7 februaro ili estos en Strasburgo kaj
fotos anojn de la Euxropa Parlamento. Precipe valora varboefiko por
Vikipedio estos se la fotoj estas rapide umitaj en artikolojn. Kaj se
tio bone sukcesos en Esperanto, estos ankaux varboefiko por Esperanto.
Do mi petas vin atenti je 2-7 feb kiam venos la fotoj.
Sincere
Ziko
Saluton!
Kiel eble vi scias dum ĉi monato okazas Wiki Loves Monuments. Kion vi pensas pri okazigi «Vikio Amas ZEOjn»? Mi pensas ke eble ni povas okazigi ĝin per Wiki Loves Public Art.
Amike
Ĥŭanĉjo (Sahaquiel9102)