Saluton,
Ni nun havas eblecon legi tiun dissendoliston
ankaux per novajxgrupo je gmane.org (servo, kiu
spegulas senkoste dissendolistojn kiel novajxgrupoj
- nuntempe cxirkaux 3000).
Estos
gmane.science.linguistics.wikipedia.esperanto
aux iu simile (mi pensas, ke ni povas proponi nomon).
Gxis nun ekzistas (de vikipediaj listoj)
gmane.science.linguistics.wikipedia.international (intlwiki-l)
gmane.science.linguistics.wikipedia.technical (wikitech-l)
and
gmane.science.linguistics.wikipedia.nederlands (wikiNL-l).
Eblos tie legi cxiujn mesagxojn de la dissendolisto
dauxre (kiel jam nun en la arhxivo), sed sendi nur por
membroj de la listo (do ne estos pli da spamo).
Servilo estas "news.gmane.org", oni ne bezonas
pasvorton.
Se neniu protestas gxis vendredo,
ni faros tiun.
Pauxlo
Ekestas diskuto pri elekto de kapvorto por cxinaj grandurboj.
Vidu http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipediista_diskuto:Celumio#.C4.88u_.C4.88ang…
La alternativo estas
1 Changchun (ĉine : 长春, pinjine: Chángchūn, esperantigita al Ĉangĉuno)
2 Pekino ( ĉine : 北京, pinjine :Běijīng, Beijing)
1 kapvorto estu la pinjina (sen supersignoj). Esperantigita formo estu redirektilo
2 kapvorto estu la esperantigita formo. Pinjinaj formoj (kaj kaj sen supersignoj) estu redirektiloj
Argumentojn vi legos en la menciita diskuto.
Arno Lagrange
Krom uzado de cxi dissendolisto povas esti oportune dividi la diskutejon laux temoj kun supra navigilo kiel proponite de Kerio per sxablono :
http://eo.wikipedia.org/wiki/%C5%9Cablono:Vikipedio:Diskutejo/Enhavo
Tiel faras cxiuj gravaj vikipedioj kie diskutejo farigxas tro granda kaj diskutoj tute perdigxas.
Arno Lagrange
Karaj, lau sugesto de Lu mi ekuzas la dissendoliston por la diskutado:
Estas penoj plibeligi la Cxefpagon vidu http://eo.wikipedia.org/wiki/%C4%88efpa%C4%9Do/Nova_aspekto
Tamen la afero ne multe progresas;
Mi proponas ke ni rapide balotu por difinitaj proponoj en difinitaj tagoj.
Proponoj estas listigitaj en la menciita pagxo.
Cxiu balotu donante numeron de 1 (preferata) gxis 7 (malplej preferata) al la diversaj proponoj.
La baloto okazu de la 6-a gxis la 15-a de septembro 2008.
Al la preferata propono povus esti faritaj sxangxoj lau klare esprimitaj preferoj pri :
- kasxebleco de sekcioj
- arangxo de la sekcioj en la pagxo.
Arno Lagrange