Matemakisto,
En Esperantio ekzistas la jena retforumo:
http://groups.yahoo.com/group/per-esperanto-bazascienco/
Tie vi povas renkonti diversajn kunlaborantojn en vikipedio. Se tie ne
ekzistas vikipediemuloj, invitu ilin. Ankaux plej eble vi trovos helpon en
tiu retforumo.
Alia bela materialo vi trovos cxe STEB. Vizitu al...
http://www.fw.hu/eventoj/steb/matematiko/index-matematiko.htm
Eble cxi tiuj pagxoj estos tio kion vi sercxas.
Helpeme,
Golbery Gomes Capistrano
El Fortalezo, en Brazilo.
Saluton.
Mi antau ne longe komencis kunlabori en la Vikipedio.
Mi antauvidas, ke mi precipe kunlaboros pri sciencaj artikoloj. Pri
tio (kaj eble ankau pri aliaj -fakaj- aferoj), estas "problemoj"
tradukante kelkajn (eble multajn) fakajn terminojn, kiel videblas
legante kelkajn sciencajn artikolojn jam aldonitaj al la Vikipedio.
Ekz., estas terminoj ne tradukitaj (t.e., o-vortoj kiuj ne finas per
"o" -char ili estas rekte prunteprenitaj, au ech _elprenitaj_, el
aliaj lingvoj-, ktp), kaj, kiam ili estas tradukitaj, kutime estas
pluraj versioj de la sama vorto (kio povas krei konfuzon).
Mi mem spertis kelkajn malfacilajhojn tradukante iujn terminojn, char
ne estas (au, almenau, mi ne konas ghin) vortaro, kiu oni povu trovi
specifajn terminojn pri fiziko. (Mi ech ne scias, chu iuj terminoj
_ekzistas_ -lau la senco "oni jam difinis au uzis ilin antaue"- au
ne.) (Parenteze: kompreneble, mi konsultas kelkajn vortarojn, precipe
la Retan Vortaron, sed multaj el tiaj "fakaj vortoj" ne estas
enhavitaj en tiuj vortaroj, do oni devas pripensi kiel esperantigi
ilin.)
Do, mi pensas, ke eble necesas krei liston celanta pridiskuti kiel
traduki (t.e., la plej tauga maniero traduki ilin) chi tiujn
fak-vortojn (kelkaj el kiuj eble ankorau _ne ekzistas_ esperante, kiel
dirite), kaj celanta ankau unuecon pri traduko de chi tiajn vortoj.
Amike,
Esperanto1887
pd Chi tiu komento ankau estas aldonita che la Diskutejo (au Forumo)
de la Vikipedio.
saluton, samideanoj! cxisomere mi kune kun miaj amikoj planas veni aux en
Montenegro aux en Kroatio por flugi tie (plej versxajne apud urbo Budva aux
Dubrovnik - oni diras ke loka vetero kaj aerologio estas pli ol perfekta!).
tamen nek mi nek miaj amikoj konas iun ajn el Montenegro aux Kroatio. ni
planas pasigi tie du aux ecx pli monatojn, do estus timinde resti en la
nekonataj landoj tute sen konatigxoj.
jen mia peto. cxu vi povus konsili al mi iun kontakton en Montenegro,
Kroatio aux apudaj landoj?
precipe ni bezonas subtenon kun tranoktoj, informo pri lokaj logxkondicxoj
ktp. interalie, se vi ekinteresigxus pri gliskupolumado, ni povus tuj post
kiam ni venos proponi por vi flugojn je du-lokaj gliskupoloj!
cxiuokaze mi dankas vin,
senpacience atendante la respondon!
gxis.
roman saveliev
rusio, u. pjatigorsk
Saluton,
Eble kelkaj el vi konas la uncyclopedia (en la angla) cxe
uncyclopedia.org... nu mi trovis hodiaux ke tute malplena pagxaro en
Esperanto ankaux ekzistas! Do, nun vi ne plu devas kontroli faktojn
kaj vi simple povas skribi sxercojn ktp. Do, mi petas ke vi iru al
http://neciklopedio.wikia.com/ kaj helpu kunkrei la parodion por
amuzigxi... :)
Amuzule via,
Chuck
--
www.amikumu.com - trovu amikojn kaj pli!
Hodiaux, la 15-an de novembro, estas la 5-jara datreveno de la
Vikipedio en Esperanto. Por festi, ni decidis lancxi tute novan
retprojekton kiu eble estos same grava por la Esperanto-movado: la
retejo www.eklaboru.com, kie cxiu povos trovi laboron aux laboranton
per Esperanto, por praktike uzi nian lingvon.
Dank' al la Interreto, nuntempe ekzistas multaj eblecoj labori per
Esperanto, cxar oni ne plu devas esti surloke. Ekzemple, mi povus
dungi programiston kiu logxas en Rusio kaj li laborus rete. Tiu estas
avantagxo por mi cxar lia salajro estus malpli alta ol la salajro de
germana programisto ekzemple, sed ankaux estus avantagxo por li, cxar
la salajro ja estus pli alta ol normala rusa salajro. Eklaboru.com
tamen ankaux faciligas dungi homon por labori loke, ekzemple vartisto
kiu instruos Esperanton al infanoj. Tiel gejunuloj povas plibonigi
ilian lingvokonon kaj sperti alian landon.
Ni kredas ke tiu estos gravega pasxo por Esperanto cxar laboro ja
estas grandega parto de la homa vivo kaj gxis nun gxi estis eble la
unika parto kiun oni ne povis fari en Esperanto. Se oni volis dungi
esperantiston antauxe, oni devis havi bonegajn kontaktojn ene de la
movado por trovi ecx nur unu tauxgan kandidaton. Tio ne nur estas
temp-malsxpara sed ankaux neprofesia kaj malallogas neesperantistojn.
Nun per nia retpagxaro cxiu povas interkonatigxi kaj trovi laboron aux
laboranton - do vizitu www.eklaboru.com, kontribuu kaj ankaux informu
viajn amikojn!
Laboreme via,
La Eklaboru-teamo
--
www.eklaboru.com - Sercxu laboron aux laboranton per Esperanto!
Vere estas problemo cxar per [[Pugxeta Fjordo]] oni atingas ian pagxon kun titolo Pu%C4%9Deta_Fjordo%E2%80%8E : mi ne scias kion signifas %E2%80%8E gxi estas kodo por nevideblajxo kiu malhelpas ke tio gxuste funkciu. Ecx redirektilo el tiu pagxo ne funkcias. Estas cimo menciinda al evoluigistoj. Mi tion faris je http://bugzilla.wikimedia.org/show_bug.cgi?id=7414
Arno Lagrange
> Message du 25/09/06 23:42
> De : "Ros’ Haruo" <rosharuo(a)gmail.com>
> A : wikieo-l(a)wikipedia.org
> Copie à :
> Objet : [WikiEO-l] Ĉu "Puĝeta Fjordo" iel fiaskas?
>
> Antaŭ kelkaj tagoj mi kreis artikolon "Puĝeta Fjordo". Kiam mi klakas sur
> ĝin en "miaj kontribuoj" ĝi ekzistas, sed kiam mi provas iri al ĝi per
> ligilo en mia persona kreaĵlisto ĉe Vikipediisto:Haruo/Kreaĵoj, la ligilo
> ruĝas kaj la paĝo malplenas. Kio misas, kaj kie?
>
> Haruo
>
> _______________________________________________
> WikiEO-l dissendolisto
> WikiEO-l(a)Wikipedia.org
> http://mail.wikipedia.org/mailman/listinfo/wikieo-l
>
Antaŭ kelkaj tagoj mi kreis artikolon "Puĝeta Fjordo". Kiam mi klakas sur
ĝin en "miaj kontribuoj" ĝi ekzistas, sed kiam mi provas iri al ĝi per
ligilo en mia persona kreaĵlisto ĉe Vikipediisto:Haruo/Kreaĵoj, la ligilo
ruĝas kaj la paĝo malplenas. Kio misas, kaj kie?
Haruo
Tre gxenas min la demandosignoj (anstataux cxapelitaj literoj) kiam mi legas
la posxtajxojn en tiu cxi listo per mia Gmail-konto. Gmail en si mem
kapablas Unikodon, kaj Vikipedio en si mem kapablas Unikodon, sed ial la
literoj ne transsendeblas inter la du sistemoj. Rezulte, se ekzemple Paul
Peeraerts skribas "fu?i" mi ne scias, cxu li intencis "fusxi" aux "fugxi"...
kaj simile. Tio estas gxenega.
Haruo
nur plendante, ne atendante miraklojn
Mi kreis artikolon "Airway Heights (Vasxingtonio)" hieraŭ kaj la ikso restis
neĉapeligita en la eldonita titolo. Kiam mi provis "movi" la artikolon al
"Airway Heights (Vaŝingtonio)", la aparato rifuzis, dirante ke la titoloj
estas samaj. Kiel oni povas ripari tion (aŭ ĉu nur administranto povas)?
Haruo
nove enskribiĝinta en ĉi tiun poŝtliston