Mi tute konsentas kun Alekĉjo. Esperantigoj (kun alidirektiloj por la
aŭtentikaj nomoj) estas tre utilaj, taŭgaj, kaj egalaj. Tiel, iu ajn
ordinara esperantisto kapabals prononci kaj kompreni la titolon senprobleme.
Estas *esperanta* vikipedio, ne *ĉiulingva* vikipedio. Ni havas nian propran
metodon por transliterumi la cirilan, ĉar tio taŭgas por esperanto. Laŭ mia
opinio, ni uzu niajn proprajn transliterummetodojn por ĉiuj vortoj en
nelatinaj skribsistemoj.
Amike,
Niko
2008/9/4 Alekĉjo <alekcxjo(a)gmail.com>
Mia preferata maniero estas: simple esperantigu cxion,
cxar neniu
kapablas legi cxiujn lingvojn :)
pli simple, pli egale, pli esperante!
amike,
Alekcxjo
_______________________________________________
WikiEO-l dissendolisto
WikiEO-l(a)lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/wikieo-l