Saluton al cxiuj!
La 27-an-29-an de auxgusto okazos CEE renkonto. Nun ELiSo estas parto de Vikimedio CEE, do ili havas stipendiojn por du reprezentantoj de nia uzanto-grupo. Ni devas decidi, kiu partoprenos. Ni ankaux devas skribi tie pri nia uzantogrupo:
https://meta.wikimedia.org/wiki/Wikimedia_CEE_Meeting_2016/Needs
P.S. Mi pensas, ke KuboF certe patroprenu!
Bekhruzbek Ochilov
Saluton!
Ni ne havas ĝisdatan liston pri ZEOj, pro tio ni ne povas scii kiom da ili
ekzistas, nek kie, nek doni al ili identigilan numeron por la konkurso.
Mi pensas tion ni povas solvi se ni estas flekseblaj. Anstataŭ devigi la
partoprenontojn enskribi kodon unikan por ĉiu ZEO, oni povus simple
enskribi landokodon. Tiel ni almenaŭ scius la landon de la ZEO, kaj
aŭtomate kategoriigi (Zamenhof-Esperanto Objektoj de Kolombio, ktp).
Por la landokodoj ni povus uzi la poŝtajn-telefonajn, tiel se oni skribas
57 en la landokoda kampo, oni scius ke temas pri Kolombio, 58 por
Venezuelo, 421 por Slovakio, ktp.
Post la unua konkurso, se ni sufiĉe bone disvastigas la informon en
Esperantujo, ni povus havi pli ĝisdatan liston pri ZEOj. Post 3 konkursoj
(ni okazigu ĝin ĉiujare!) eble ni havus la plej ĝisdatan liston iam ajn
verkita pri ZEOj, kaj aldoni unikajn kodojn por ĉiu momumento.
Kion vi opinias?
Saluton.
Mi traktis pri apero de ELiSo en la sekva Jarlibro. En lasta tempo mi
apenaŭ trovas tempon kaj energion por organizi ion ajn (!), do ĝi estas
vere lastminuta...
Sube estas mia propono pri niaj datumoj. La aferon iom komplikis, ke ELiSo
ne estas kutima organizo sed projekto-bazita laborgrupo kaj sekve ne ĉiuj
aferoj tute klaras. Ekz. ni oficiale ne havas ĉefan reprezentanton. Tamen,
diskutante (ekz. pri Vikimedia Konferenco) estis kiel ĉefa persono plurfoje
menciita mi, do mi enmetis miajn datumojn. Kion vi opinias pri tio?
Nomo: Esperanto kaj Libera Scio
mallongigo: ELiSo
Fondojaro: 2013
Jaro de aliĝo al UEA: ne aliĝinta
Membronombro: sen formala membreco
Adreso: (ne mencii)
Telefono: (povus esti mia privata)
Telefakso: (ne mencii)
Retpoŝta adreso: eliso-owner(a)lists.wikimedia.org
TTT-paĝo: https://meta.wikimedia.org/wiki/ELiSo
Ĉefa funkciulo: Michal Matúšov
Funkcio: neoficiala gvidanto
Organo: ELiSo-anoncoj
Aperofteco: neregule
Redakcia adreso: eliso-anoncoj-owner(a)lists.wikimedia.org
Libroserva adreso: (ne mencii)
Aliaj informoj (pagendaj): Laborgrupo pri Vikipedio kaj libera kulturo
De nia nomo tute ne klaras, ke ni laboras pri Vikipedio kaj ĝuste tio estas
nia flagŝipo, do mi emas tion mencii almenaŭ tie. Pli bonaj vortumoj estas
aprezataj!
Denove mi pardonpet(eg)as pri malfrua sendo, sed supozeble eblos akcepti
ŝanĝojn nur dum kelkaj sekvaj horoj. Poste mi oficiale donos la informojn
al UEA.
Amike
KuboF
Salutegon. Por la afiŝo de ELiSo oni demandas pri kelkaj atingoj kaj defioj
de ELiSo. La demandoj estas la jenaj:
- 3 Avantaĝoj de la Vikimedia Konferenco. Mi proponas Lerni mezuri
sukceson kaj Lerni Engaĝigi kaj Voluntarigi Esperantistojn, ĉu aliaj
proponoj?
- 3 Mejlŝtonoj dum la pasintaj 12 monatoj. Mi tuj pensis pri la traduka
konkurso, sed mi eĉ ne certas pri datumoj (ĉu ie oni povas rigardi nombron
da partoprenantoj, tradukojn, gajnintojn, ktp?). La laboro de Kubof kiel
Rezidanta Vikimediisto/Vikipediisto certe estas Mejlŝtono. Ĉu la apero en
jarlibro, ĉu alia?
- Nia plej granda defio
- 3 aferoj rakontindaj pri kiuj ni spertas
- Deziro plenuminda
- Dosiero en Komunejo, kiu bone reprezentu la streĉojn faritajn
pasintjare dum la pasinta jaro.
Mi volas aŭskulti viajn konsilojn.
-
Saluton.
Laŭ peto de Castelo Branco mi informas pri kunlaborado kun UEA:
UEA (same kiel TEJO) aŭspiciis kaj provizis premiojn por nia Traduka
konkurso en Vikipedio (Novembro 2015).
Mi kaj Venca24 konvinkis Stefanon MacGill uzadi permesilon de Krea Komunaĵo
por siaj anoncoj.
Nuntempe mi volontulas en TEJO, do rekte en la Centra Oficejo kaj havas
ĉiutagan kontakton kun la oficistoj tie. Ĉar nun mi havas multan laboron
pri UK 2016, mi ne tre starigas novajn kunlaborojn, kvankam mi vidas bonajn
eblojn ekde Aŭgusto (precipe pri ciferecigado de libroj kaj liberigado de
UEA-materialoj).
Male, en TEJO mi laboras ankaŭ pri vikimediaĵoj. Ĉar mi volontulas per
Eŭropa Volontula Servo (EVS), kiu instigas al starigo de propraj projektoj
de volontuloj (kaj provizas tempon al volontuloj labori pri tiuj
projektoj!), mi proponis 2 aferojn:
- restarigi iaman projekton (kunlabore inter ELiSo kaj TEJO)
"Esperanto125" - projekto celas plikvalitigi artikolojn rilataj al
Esperanto en multaj Vikipedioj, kio estas taŭga por informado
- Vikivojaĝo por junularaj renkontiĝoj: provizi utilajn informojn pri
vojaĝado al kaj kulturo de lando kaj urbo de IJK kaj UK; nun mi la
artikolojn prizorgas mem sed depende de sukceso mi ŝatus starigi tiun
tradicion por sekvaj generacioj
Kaj, freŝa kaj ankoraŭ ne disvastigita informo, pro tiu ĉi laborado mi
estis fare de TEJO agnoskita kiel "Wikimedian in Residence" (kiel , damne,
tion traduki? Ĉu "Vikimediano en Rezidejo" aŭ "Vikimediano en Sidejo"?
anglalingvanoj bv. helpi!). Fakte, ŝajnas, ke mi estas la unua oficiala
"Vikimediano en Esperanta Sidejo" (kvankam jam pluraj esperantistaj
vikimedianoj faris similan laboron).
Aldonu, se mi ion forgesis! Ĉiuokaze, devas ĉio aperi en nia jarrporto.
Do, mi ĝojas alporti bonajn novĵojn ;-)
Amike
--
KuboF Hromoslav
Saluton.
Mi havas 2 bonajn novaĵojn.
Nuntempe mi estas volontulo de TEJO (jes, en la Centra Oficejo). Mi
proponis, ke dum parto de mia volontulado mi prizorgu iujn
vikimedio-rilatajn projektojn kaj la estraro tion akceptis! Kiel unuan mi
revivigos iaman viki-projekton "Esperanto125", kiu celas krei kaj poste
traduki al multaj lingvoj kvalitajn artikolojn pri Esperanto. TEJO jam
antaŭe volis kunlabori kaj pretas varbi pri tradukistoj. Bazega priskribo
estas ĉe https://eo.wikipedia.org/wiki/Projekto:Esperanto125
Por plipopularigi tiun ĉi projekton mi ĵus petis kreon de afiŝoj por
Vikimanio 2016! La tekston mi provis verki tiel, ke ĝi estus sufiĉe alloga
por neesperantista publiko (ili povas helpi tradukante de alia lingvo),
precipe por tiaspecaj homoj, kiuj nuntempe parolas Esperanton. Se vi
konsideras ĝin tro idealisma, bonvolu tion tuj mencii! Krome, mi bezonas
vian lingvan helpon, do iu bonanglalingvano bonvolu korekti lingvaĵon rekte
en la vikio:
https://wikimania2016.wikimedia.org/wiki/Posters#WikiProject_Esperanto125
ĝis la Vikimanio!
--
KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio
Vikimedio Slovakio
estulo