Saluton.
TEJO ĉiujare enketas junularajn Esperantajn grupojn pri iliaj stato kaj
agado per la enketo "KODEJO" (vidu plusenditan mesaĝon sube). Ĉi-jare ili
invitas ankaŭ ĉiuaĝajn fakajn grupojn (estas malmultegaj junularaj fakaj
grupoj...), do ankaŭ ni povas partopreni. Kiel iama TEJO-volontulo mi
plurfoje kaj detale konsultis KODEJO-n, do mi volontulas tion fari, sed tre
indus helpo de iu el vi por kune ĉion konsulti. Kiu aliĝas?
Alia afero estas, ke danke al la anonco mi komencis pensi pri eventuala
junulara grupo ene de ELiSo. Ĝi plej probable ne ekestos baldaŭ (laŭ mi, ni
multe pli urĝe bezonas pli organizitan strukturon, ne krei iun subgrupon),
sed ni povas pensi pri ĝi jam nun. Laŭ mi, unu el plej grandaj utiloj por
ni estus pli facila informado al junuloj (tre bona aĝgrupo por komenci
vikimediumi) pri nia laboro kaj al Esperanta movado pri filozofio kaj utilo
de libera kulturo (nun mi en TEJO sentas subtenon por libera kulturo). Kion
vi opinias?
Amike
KuboF Hromoslav
---------- Preposlaná správa ----------
Od: "Enric Baltasar" <enbaltasar(a)gmail.com>
Dátum: 16.1.2017 9:37 AM
Predmet: [SFA] Nova KODEJO por fakaj organizoj
Komu: "tejo-scienca-kaj-faka-agado" <
tejo-scienca-kaj-faka-agado(a)googlegroups.com>
Kópia:
Saluton!
Ni kreis novan version de KODEJO, en kiu ni celas fokuse ekkompreni kiel
TEJO povas esti plej utila en sia agado por sekcioj kaj aktivuloj. Novaĵoj
por FS-oj estas ne nur enhavaj, sed ankaŭ ke mi decidis eksperimenti
ebligante ke ĉiuaĝaj fakaj organizoj rajtu plenigi la formularon. Tion mi
faris ĉar ni nur kalkulas kun du fakaj, kaj tio malmultas por havi
situacian trarigardon. Krome tio estas strategio por alproksimigi
organizojn al la ideo ke ili povus krei junularan sekcion de sia faka
organizo. Mi tamen ne havos la devigon verki raporton ankaŭ pri ili, kaj
sendos la rezultojn al UEA, kiu espereble iam havos sian propran KODEJO.
===> http://goo.gl/Z0TiAL <===
Atente,
Enric Baltasar
--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups
"tejo-scienca-kaj-faka-agado" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an
email to tejo-scienca-kaj-faka-agado+unsubscribe(a)googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.
Saluton.
Kiu jam planas partopreni la UKn en Seulo kaj pretas deĵori en la eventuala
stando de ELiSo?
Krom partopreno en la Movada Foiro eblus kaj indus ankaŭ aliaj agadoj, ekz.
prelego pri vikimediaj projektoj aŭ rilataj temoj (aŭtoraj rajtoj, libera
kulturo, kulturo de senkondiĉa kunlaborado ktp.), trejnado aŭ praktika
ekskurso (ekz. komuna fotado de iu proksima interesa loko kaj poste
alŝutado al Komunejo) kaj pliaj. Sed unue ni eksciu kiu entute venos :-)
Amike
KuboF Hromoslav
---------- Preposlaná správa ----------
Od: "lowenstein, anna" <anna.lowenstein(a)esperanto.org>
Dátum: 31.1.2017 21:49
Predmet: Movada Foiro - R-V
Komu:
Kópia:
Se vi ne povas legi la supersignojn, bonvolu malfermi la aldonajhon.
*12-a Movada Foiro dum la UK en Seulo*
*GRAVE:* Bonvolu resendi la respondilon ANTAŬ LA FINO DE MAJO.
La Movada Foiro estas grava okazo dum la Universala Kongreso, kiam ĉiuj
Landaj kaj Fakaj Asocioj kaj aliaj movadaj instancoj povas prezenti sian
agadon al la kongresanaro. Ĉiu asocio ricevos spacon ĉe tablo, kie ĝi
rajtos prezenti siajn afiŝojn, informfoliojn, eldonaĵojn, fotojn de sia
agado kaj simile.
*Dato* *de la Movada Foiro en Seulo:* sabato, la 22-a de julio 2017.
*Ejo:* Ni esperas okazigi la Movadan Foiron sur la trotuaro antaŭ la
kongresejo, por ke ankaŭ ekstera publiko vidu ĝin. Tamen tio dependos de la
vetero, do necesos decidi surloke. Se pluvos aŭ estos tro varmege, ĝi
okazos interne de la ĉefa konstruaĵo.
*Komencohoro: *La Movada Foiro kutime komenciĝas ĉirkaŭ 19h00. Se ĝi
eventuale komenciĝos iom pli malfrue, estos anonco pri tio en la Kongresa
Kuriero aŭ/kaj afiŝoj en la ĉefa halo.
*Financaj kondiĉoj:*
- Partopreno en la Movada Foiro estos senpaga.
- Partoprenantoj rajtos vendi siajn proprajn revuojn; ricevi kotizojn,
donacojn kaj kontribuojn; kaj akcepti mendojn kaj abonojn.
- Partoprenantoj *ne* rajtos mem vendi librojn kaj aliajn eldonaĵojn
(krom revuoj); tiuj povos esti vendataj nur de la kongresa Libroservo.
Tamen eblos ekspozicii siajn eldonaĵojn kaj direkti interesatojn al la
Libroservo.
*Renovigo de la Movada Foiro:*
Oftaj kongresanoj komencas rimarki, ke la samaj informmaterialoj reaperadas
en la Movada Foiro ĉiujare. Prenu tion en konsideron, kiam vi pretigas vian
ekspozicion!
*Elektro kaj retaliro:*
Se la Movada Foiro okazos ekstere, mankos elektro kaj retaliro. Se ĝi
okazos interne, estos ambaŭ.
*Konfirmo de mendoj:*
Ĉiuj mendoj estos konfirmitaj.
Se post unu semajno vi ankoraŭ ne ricevis konfirmon, bonvolu skribi denove.
Bonvolu resendi la suban respondilon ANTAŬ LA FINO DE MAJO.
Sendante vian respondilon malfrue, vi kaŭzas kroman laboron al la
organizantoj.
- Nomo de asocio:
- Nomo kaj kontaktadreso (prefere reta) de respondeculo:
- Bonvolu indiki unu el la tri subaj respondoj.
1. Nia asocio deziras ricevi tablon por prezenti nian agadon dum la Movada
Foiro.
2. Nia asocio NE deziras partopreni la Movadan Foiron.
3. Ni esperas partopreni la Movadan Foiron, sed ni ankoraŭ ne certas, ĉu
reprezentanto de nia asocio ĉeestos la kongreson.
Bonvolu resendi jenan respondilon rete aŭ poŝte al:
--
Anna Lowenstein
117 Dukes Avenue
London N10 2QD
Britujo
Tel: 00-44-(0)794 313 7891 <+44%207943%20137891>
anna.lowenstein(a)esperanto.org
Saluton.
Jam eblas kandidatiĝi por ricevi stipendion por partopreni Vikimanion. Vidu
detalojn sube kaj en la ligitaj paĝoj kaj agu sufiĉe rapide - la limdato
estas la 20a de Februaro!
Mi persone tre rekomendas partopreni Vikimanion! Ĝi iom similas al UK, sed
ĝi estas multe pli orientita al movadaj (Vikimediaj) temoj, spertiĝado kaj
kapabligo; kultura programo estas kutime nur vespere. Estas multaj ebloj
por sociaj kontaktoj kaj interpersona traktado. Vikimanion partoprenas
multaj gravaj aktivuloj kaj funkciuloj de la vikimedia movado kaj tiel per
persona kontakto eblas rapide solvi aferon, kiu per interreto solviĝadus
malrapide; tiaj kontaktoj estas tre inspiraj kaj ofte donas ideojn por
novaj agadoj kaj por pliefikigi nunajn; kaj ĉiuokaze estas agrable renkonti
siajn "virtualajn" kunlaborantojn ankaŭ en eksterreta vivo 😊
Ĉi-jare mi rekomendas Vikimanion precipe por tiuj, kiuj mistrafos la unuan
IJK-n en Afriko ĉar la aranĝoj estas en tempa konflikto. Kutime partoprenas
pluraj esperantistoj kaj okazas nia renkontiĝeto.
Bonvolu informi ankaŭ aliajn viajn vikimediajn (kaj Esperantajn) amikojn,
precipe de evoluiĝantaj landoj, por kiel eble plej multe utiligi la ŝancon.
Amike
KuboF Hromoslav
---------- Preposlaná správa ----------
Od: "DerHexer" <derhexer(a)wikipedia.de>
Dátum: 10.2.2017 15:29
Predmet: [Wikimania-l] Deadline for Wikimania Scholarships is 20 February
Komu: "Wikimania general list (open subscription)" <
wikimania-l(a)lists.wikimedia.org>
Kópia:
Hi all,
Scholarship applications for Wikimania 2017 which is being held in
Montréal, Canada on August 9–13, 2017 are now being accepted. Applications
are open until Monday, 20 February 2017 23:59 UTC.
Applicants will be able to apply for a partial or full scholarship. A full
scholarship will cover the cost of an individual’s round-trip travel,
shared accommodation, and conference registration fees as arranged by the
Wikimedia Foundation. A partial scholarship will cover conference
registration fees and shared accommodation.
Applicants will be rated using a pre-determined selection process and
selection criteria established by the Scholarship Committee and the
Wikimedia Foundation, who will determine which applications are successful.
To learn more about Wikimania 2017 scholarships, please visit:
https://wikimania2017.wikimedia.org/wiki/Scholarships
To apply for a scholarship, fill out the multi-language application form
on: https://scholarships.wikimedia.org/apply
It is highly recommended that applicants review all the material on the
Scholarships page and the associated FAQ ( https://wikimania2017.wikimedia.org/wiki/Scholarships/FAQ ) before submitting an application.
If you have any questions, please contact:
<wikimania-scholarships at wikimedia.org
<wikimania-scholarships(a)wikimedia.org>>
or leave a message at:
https://wikimania2017.wikimedia.org/wiki/Talk:Scholarships
Please help us spread the word!
Best regards,
for the Scholarship Committee
https://wikimania2017.wikimedia.org/wiki/Scholarship_committee
_______________________________________________
Wikimania-l mailing list
Wikimania-l(a)lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/wikimania-l
Saluton.
Teamo de Vikimanio serĉas membrojn por la programa komitato. Speciale
aprezataj estas homoj kun spertoj pri nevikipediaj kaj ne-anglalingvaj
projektoj, GBAM (Galerioj, Bibliotekoj, Arĥivoj kaj Muzeoj), edukado kaj,
tre speciale, franclingvanoj por franclingvaj proponoj.
Amike
KuboF
---------- Preposlaná správa ----------
Od: "phoebe ayers" <phoebe.wiki(a)gmail.com>
Dátum: 3.2.2017 11:44 PM
Predmet: [Wikimania-l] join the Wikimania program committee!
Komu: "Wikimedia Mailing List" <wikimedia-l(a)lists.wikimedia.org>,
"Wikimania general list (open subscription)" <
wikimania-l(a)lists.wikimedia.org>
Kópia:
Dear all,
We are looking for members of the 2017 Wikimania program committee!
The committee will help put together the program and schedule for
Wikimania Montreal, to be held on 9-13 August 2017:
https://wikimania2017.wikimedia.org/
Committee member responsibilities include helping promote the call for
submissions and recruiting speakers, helping design the program and
reviewing program submissions. Review dates this year are April 2017
and mid-May through June 2017; program committee members should commit
to having availability for reviewing submissions and regular meetings
during those times.
If you are a Wikimedian interested in building a great Wikimania, you
are welcome to apply! We are especially looking for committee members
with experience with (one or more of) sister projects, non-English
speaking communities, technical projects, or GLAM and education
projects. We are also especially looking for French speakers who can
assist in recruiting and reviewing French-language submissions.
Please let us know if you are interested by contacting
wikimania-program(a)lists.wikimedia.org with your name, interest, and
availability. We will be forming the committee quickly. More
information on the program, including the call for submissions, will
be coming soon.
Thank you!
Marc-Andre Pelletier (Wikimania chair)
Phoebe Ayers (program co-chair)
Deror Lin (program co-chair)
Guillame Paumier (program co-chair)
--
* I use this address for lists; send personal messages to phoebe.ayers
<at> gmail.com *
_______________________________________________
Wikimania-l mailing list
Wikimania-l(a)lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/wikimania-l