Saluton.
Mi finfine metis miajn notojn de Vikimanio interreten:
https://eo.wikipedia.org/wiki/Uzanto:KuboF/Vikimanio_2014
De tuta paĝo mi atentigas precipe pri Maŝina tradukado kaj Rusa Vikidatuma
sistemo kiuj ambaŭ povas esti tre utilaj por Esperantaj vikiprojektoj kaj
mi klopodos ilin enkonduki en baldaŭa tempo.
Amike
--
Michal Matúšov
SKEJ - Slovenská esperantská mládež, http://skej.esperanto.sk/
Slovenská esperantská federácia (podpredseda)
Wikimedia Slovenská republika, (predseda) http://wikimedia.sk/
Esperanto kaj Libera Scio
Saluton
Mi daŭre revenas de Vikimanio, espereble post kelkaj tagoj mi sukcesos
enretigi miajn notoj.
Kiel mi jam skribis, ŝajne tre baldaŭ estos ELiSo reagnoskita kiel
Vikimedia uzantogrupo.
Mi parolis kun Asaf, la ĉefo de monpetoj, kaj aferoj aspektas bone. Li
instigis nin fari monpeton, kiu kunigus kelkajn niajn projektojn. Mi dume
precipe menciis repagadon de vojaĝkostoj por prelegantoj kaj trejnistoj. Li
asertis, ke unu prelego kaj trejnado havos malgrandan (potencialan) kaj
malfacile spureblan efikon, sed se la vojaĝo kostus nur 100-200 €, tio
povas funkcii. Estis rekomendite uzadi analizilon WikiMetrics - ĉu iu el vi
havas jam sperton pri ĝi?
Dum monpeto bonus samtempe peti monon por aliaj projektoj - viaj proponoj
estas tre bonvenaj! Mi dume imagas preson de informfolioj (Ziko proponis
helpon), ion rilate al konkurso Vikio amas ZEOjn (necesas plidetaligo),
novan verkokonkurson por Vikipedio, QR-kodojn en muzeoj kaj ciferecigadon
de libroj por Vikifontaro (kunlabore kun E@I kaj Vikimedio Slovakio). Estis
proponitaj ankaŭ trejnadoj kaj parta repago de kostoj de partoprenantoj,
sed tio iĝas iom kontraversa temo, pro efiko kaj kostoj.
Mi proponis uzi la konton en UEA, precipe pro Esperanta universaleco kaj
senpagaj ĝiroj.
Vikimanion partoprenis almenaŭ 7 esperantistoj, ni faris renkontiĝon, sed
ĝi estis vokita malfrue kaj partoprenis nur 3.
Pliaj detaloj poste.
Amike
sal.
Mi ĵus ricevis informon de AffCom, ke ELiSo plejprobable rericevos aprpbon
de WMF. Ili nur postulas pli klaran informon pri nia financa stato kaj
utiligado de mono (eĉ se ni uzas nian personan monon) kaj kelketaj etaj
aferoj de nia respondaro bezonetas aldonon. Ankaŭ nin petis pli ofte
interagi kun ĝenerala komunumo, ekzemple publikigi raportojn pli ofte (por
nia aktivado eble dufoje jare sufiĉus).
Reaprobon ni povus ricevi 2 semajnojn post Vikimanio.
Amike
Sal.
Jam estis menciite, ke indus por ELiSo propra retejo. Mi dume proponas la
adreson eliso.wikimedia.org / eo.wikimedia.org / liberascio.wikimedia.org
(vidu ankaŭ sube). Tiun mallongigilon ni poste povos uzi ankaŭ por
interlingva ligilo enkadre de ĉiuj vikimediaj projektoj. Se vi konsentas,
mi povas prizorgi kreon de la subretregiono, sed poste bonus via helpo por
aldoni enhavon ktp. Cetere, ĉu iu scias kiel agordi privatan nomspacon en
MediaVikio? Ĉar bonus, se ni povus plani iuj aferojn ne publike.
Rilate al sociaj retejoj: Kiun mallongigilon uzi por adresoj tie? Ĉar
"eliso" ne plu eblas, mi proponas "LiberaScio" aŭ "ELiberaScio".
Amike