Je 2016-04-07 23:56, Michal Matúšov skribis:
Kaj, freŝa kaj ankoraŭ ne disvastigita informo, pro
tiu ĉi laborado mi
estis fare de TEJO agnoskita kiel "Wikimedian in Residence" (kiel ,
damne, tion traduki? Ĉu "Vikimediano en Rezidejo" aŭ "Vikimediano en
Sidejo"? anglalingvanoj bv. helpi!). Fakte, ŝajnas, ke mi estas la unua
oficiala "Vikimediano en Esperanta Sidejo" (kvankam jam pluraj
esperantistaj vikimedianoj faris similan laboron).
Saluton, jen mia respondo al via lingva demando:
se vi volas sekvi jaman uzon, uzu "vikipediisto rezidanto", kio sufiĉe
similas al la originalo kaj tamen estas ĝusta Esperanto. Mi jam uzas
tion ekde pluraj monatoj, minimume en mia uzantopaĝo
https://eo.wikipedia.org/wiki/Uzanto:Blahma
Mi konsentas kun Ziko pri la nenecesa komplikado per "vikimediano",
kvankam ĝi estas pli ĝusta. Kunmetaĵoj "ĉeloka" kaj "enloka" ŝajnas al
mi nekutimaj – se jam, mi atendus "surloka". Tamen, ankaŭ ĉeĥe tiu
esprimo malfacile tradukeblas, sed post longa cerbumado mi enkondukis
tie la esprimon "wikipedista rezident" laŭ samam minimuma ĝusta traduko
kiel mi poste faris en Esperanto, kaj tio bone kaptiĝis kaj ekfunkciis;
kvankam mi ja kutime ĉiam tuj aldonas ankaŭ klarigon, aŭ por plifaciligi
la aferon simple neformale kaj konkrete diras "universitata
vikipediisto" (ĉar mia gastiganta organizo estas universitato).
Fakte
https://www.wikidata.org/wiki/Q3809586 jam de eĉ pli longa tempo
donas "rezida vikipediano", sed tiun mi malpreferas jam pro la nekutima
vorto "vikipediano". La PIV-a klarigo de "rezidi" estas 1)
"Konstante k
oficiale loĝi" aŭ 2) "Loĝi en la loko, en kiu oni plenumas ian
funkcion". Ekzemplo por la dua estas interalie "rezidanta akademiano".
Notu la tiuekzemplan preferon al la sufikso "-ant-" kontraste al la
simpla adjektivo "rezida" ("rilata al rezidado"), kiun PIV ligas nur
kun
la specifa komputila signifo de programo "restanta konstante en la
ĉefmemoro" (ekz. kontraŭvirusilo).
"Vikipediisto rezidanta" estas apozicio (apudmeto de du substantivoj)
laŭ la sama modelo kiel "lingvo Esperanto" aŭ la tre UEA-eca "membro
abonanto" aŭ la foje renkontata UN/EU-eca "ŝtatoj membroj". Tiujn
apudmetojn oni povas skribi ankaŭ kun dividstreko. Pli detale pri ili
klarigas PMEG ĉe
http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/specialaj_priskriboj/apudmeto.html
Cetere, gratulon kaj ne forgesu noti vin do en la liston ĉe
https://outreach.wikimedia.org/wiki/Wikipedian_in_Residence#List_of_Wikiped…
kaj aliĝu al
https://wikimania2016.wikimedia.org/wiki/Meetups/Wikipedians_in_residence :-)
Amike,
Marek, vikipediisto rezidanto ĉe la Masaryk-Universitato en Brno