Sal.
Mi komunikis kun UEA kaj WMF pri nia monkonto. UEA akceptas krei por ni
UEA-konton sed WMF malakceptas sendi al ĝi monon.
Nun ni havas du eblojn:
1) krei personan bankokonto kunhavatan de almenaŭ du personoj, kiuj estos
respondecaj pri la sekva monpeto
2) trovi "fiscal sponzor" - organizon, kiu akceptos la monpeton kaj
prizorgos ĝin: vidu ĉe
https://meta.wikimedia.org/wiki/Grants:Fiscal_sponsorships
Mi dume pensas pri fiskala sponzoro Vikimedio Slovakio - laŭplane mi tie
estos prezidanto dum sekvaj 3 jaroj kaj facile mi povas doni aliror al alia
Slovaki-/Ĉeĥi-loĝanto. Tiel eblus en eŭrozono senpage ĝiri monon, kaj por
aliaj aktivuloj eblus senpage ĝiri monon al ties persona UEA-konto.
Ĉu aliaj opinioj?
Ĉu nun por ni indas UEA-konto?
Amike
Saluton. Kadre de la 20-a Kolombia Kongreso de Esperanto, oni volas okazigi etan Vikivortar-manion, por redakti gxin dum programero de la kongreso. Mi kaj Remux planas eble cxeesti la kongreson, kaj tiuokaze pligrandigi la vikimediajn programerojn. Cxu iu scias cxu eblas peti de la Fondajxo subtenon por la vojagxo?
Am(er)ike
Sahaquiel9102
Sal
Mi ĵus laboras pri monpeto por nia agado. Dume mi de nia grupo ne ricevis
multajn komentojn, kio estas iom senkuraĝiga. Tamen de WMF mi ricevis
konfirmon, ke ni povus peti ĉ. 5,000 - 10,000 EUR.
Mi precipe menciis vojaĝojn al Esperantaj aranĝoj por fari prelegon /
trejnadon. Kaj se vojaĝo kostas nur 100 EUR oni povas agnoski, ke "ian
potencialan" influon la prelego havis. - gravas pripensi kiom multajn
vojaĝojn ni volas fari, dume en reportoj estas precipe mia nomo...
Bonus scii kiom da informiloj ni volas. Laŭ mi bonus almenaŭ pri Vikipedio,
Komunejo kaj ĝenerala kun superrigardo (enkalkulante nian laborgruon). Kiom
da pecoj? Por kiuj kontinentoj?
Ni povus fari ankaŭ novan verkokonkurson ĉe Vikipedio. Kiom ĝi kostis
lastfoje?
Kiel evoluiĝas afero pri "Vikio amas ZEOjn"? Kiaj estas pripensindaj
elspezoj?
Ĉu iu havas spertojn pri QRpedio? Laŭ informoj de aliaj landaj asocioj ĝi
kostas 20 EUR po unu tabuleto (laŭ mi tro tro). Sed eble por komenco ni
povus fari normalan de papero en muzeoj.
Mi bonvenigas, invitas kaj petas komenti kaj kunhelpi verki la monpeton.
Nun ĝi disponeblas en mia Google Disko, poste mi ĝin publikigos.
https://docs.google.com/document/d/1GSI21G-_J19XcskbdRviRa6bxDU2cn4jTawHicE…
Por tiuj, kiuj neniam faris monpeton ĉe WMF:
https://meta.wikimedia.org/wiki/Grants:PEG
Amike
--
Michal Matúšov
SKEJ - Slovenská esperantská mládež, http://skej.esperanto.sk/
Slovenská esperantská federácia (podpredseda)
Wikimedia Slovenská republika, (predseda) http://wikimedia.sk/
Esperanto kaj Libera Scio