Kara KuboF,
mi aligxas al cxiuj viaj argumentoj, inkl. de la lasta: ni simple
lasu, kaj eventuale estonte estos pli gxenerala diskuto.
Kore
Ziko
2016-04-07 23:24 GMT+02:00 Michal Matúšov <kubof(a)i-espero.info>fo>:
Saluton.
Venis konfirmo, ke ELiSo aperos en la Jarlibro! Jen sube estas la formo,
kiun ĝi havos:
Libera kulturo
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo, 2013): [retadreso]
eliso-owner(a)lists.wikimedia.org, [TTT]
meta.wikimedia.org/wiki/ELiSo.
Laborgrupo pri Vikipedio kaj libera kulturo. Organo: "ELiSo-anoncoj"
(aperas neregule). Gvidanto: Michal Matúšov.
(kaj laŭ mia memoro devus tie esti ankaŭ ligilo al ELiSo-anoncoj)
Montriĝis, ke ni ne havas normalan retpoŝtan adreson fakte.. laŭ mi
konsekvenco de nia laborgrupa formo.
Mi havas rimarkon pri kategorio en kiun ni estis enmetitaj ("Libera
kulturo"). Ĝi estas tute tŭga, sed ĉu ĝenerala esperantistaro ĝin komprenos?
Koncepto de libera kulturo ne estas vaste konata en Esperantujo. Mi proponis
kategorion "Edukado", sed tiu eĉ ne ekzistas (ekz. ILEI estas sub
"Instruado", kio por ni tute ne taŭgas) kaj fakte iuj projektojn pri kiuj ni
laboras ne tre temas pri edukado (ekz. Vikinovaĵoj, Vikivojaĝo).
Ĉu vi havas proponon por pli bona kategorio? Se ne, ni simple lasu "Libera
kulturo"; ĝi estas sufiĉe bona.
PS: Sahaquiel9102, jes, VMF povus eventuale pagi por aperigi tiun ĉi
anoncon, sed (ne nur) ili supozeble freneziĝus pri pagado de 50 eŭra monĝiro
por 6 eŭroj :-) Nun tion pagos mi de mia propra poŝo.
Amike
KuboF
2016-03-31 2:13 GMT+02:00 Michal Matúšov <kubof(a)i-espero.info>fo>:
Saluton.
Mi traktis pri apero de ELiSo en la sekva Jarlibro. En lasta tempo mi
apenaŭ trovas tempon kaj energion por organizi ion ajn (!), do ĝi estas vere
lastminuta...
Sube estas mia propono pri niaj datumoj. La aferon iom komplikis, ke ELiSo
ne estas kutima organizo sed projekto-bazita laborgrupo kaj sekve ne ĉiuj
aferoj tute klaras. Ekz. ni oficiale ne havas ĉefan reprezentanton. Tamen,
diskutante (ekz. pri Vikimedia Konferenco) estis kiel ĉefa persono plurfoje
menciita mi, do mi enmetis miajn datumojn. Kion vi opinias pri tio?
Nomo: Esperanto kaj Libera Scio
mallongigo: ELiSo
Fondojaro: 2013
Jaro de aliĝo al UEA: ne aliĝinta
Membronombro: sen formala membreco
Adreso: (ne mencii)
Telefono: (povus esti mia privata)
Telefakso: (ne mencii)
Retpoŝta adreso: eliso-owner(a)lists.wikimedia.org
TTT-paĝo:
https://meta.wikimedia.org/wiki/ELiSo
Ĉefa funkciulo: Michal Matúšov
Funkcio: neoficiala gvidanto
Organo: ELiSo-anoncoj
Aperofteco: neregule
Redakcia adreso: eliso-anoncoj-owner(a)lists.wikimedia.org
Libroserva adreso: (ne mencii)
Aliaj informoj (pagendaj): Laborgrupo pri Vikipedio kaj libera kulturo
De nia nomo tute ne klaras, ke ni laboras pri Vikipedio kaj ĝuste tio
estas nia flagŝipo, do mi emas tion mencii almenaŭ tie. Pli bonaj vortumoj
estas aprezataj!
Denove mi pardonpet(eg)as pri malfrua sendo, sed supozeble eblos akcepti
ŝanĝojn nur dum kelkaj sekvaj horoj. Poste mi oficiale donos la informojn al
UEA.
Amike
KuboF
--
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
LKK-ano pri kultura programo de UK 2016
_______________________________________________
Dissendolisto de ELiSo
ELiSo(a)lists.wikimedia.org
https://lists.wikimedia.org/mailman/listinfo/eliso