Saluton.
Por 2021 estas plano (prezentita en la Jara plano
<https://meta.wikimedia.org/wiki/Special:MyLanguage/Esperanto_kaj_Libera_Sci…>
kaj Jara buĝeto
<https://docs.google.com/spreadsheets/d/1bu1ilkFRmCmnSB2FTDBaiwW3wAUfiCL1EpT…>)
membriĝi en UEA / TEJO, sed detaloj estas daŭre traktataj. Mi prizorgas la
aferon nome de ELiSo. La Estraro de ELiSo en Januaro 2021 kunsidis kun
Albert Stalin Garrido, la Estrarano de TEJO respondeca pri Landa kaj Faka
Agado, por informiĝi. Pluraj demandoj estis responditaj kaj la procezo
pliprogresis; la ĝenerala sento estis bona ambaŭflanke. La komenco de
procezo estis planita por mezo de Februaro 2021.
Mi ĵus komencis diskuton kun ambaŭ UEA kaj TEJO por plie pliklarigi la
situacion. ELiSo ankoraŭ *ne* faris formalan peton pri aliĝo! Tio laŭplane
venos post pliklarigoj flanke de UEA.
Tempolinio (datoj estas proksimumaj):
- Februaro - Marto: UEA (kaj eventuale TEJO) respondos niajn demandojn
pri aliĝo (specife pri eblo esti Faka organizo samtempe en UEA kaj TEJO)
- Februaro - Marto: la Estraro de ELiSo formale decidos kiel pluiri
- Marto: (se estos decido aliĝi al UEA) ELiSo sendos formalan peton pri
aliĝo al UEA
-
- Marto: (se estos decido aliĝi al TEJO) ELiSo sendos formalan peton pri
aliĝo al TEJO
- Marto - Aprilo: TEJO eventuale akceptos ELiSo-n kiel sian Fakan Sekcion
- Aprilo - Majo: UEA eventuale akceptos ELiSo-n kiel sian Fakan Asocion
(Aliĝintan aŭ Kunlaborantan)
Mi informos pri progreso en ĉiu el tiuj paŝoj en tiu ĉi retpoŝta fadeno.
Se vi havas iujn aldonajn, ĝis nun neprezentitajn, ideojn pri la aliĝo(j),
nun estas la plej taŭga lasta ŝanco por prezenti ilin. Bonvolu respondi ĉu
al mi persone, aŭ en la dissendolisto.
Por rememorigi pri konsekvencoj de nia eventuala aliĝo, jen kelkaj el ili:
- ni klare montros nian subtenon al la Esperanta komunumo
- ELiSo monstros sin pli altnivela, kaj ĝia prestiĝo (kaj konsekvence
ankaŭ de Esperanto) en la Vikimedia komunumo kreskos
- ni havos pli rektan kaj stabilan subtenon de UEA / TEJO, ekzemple pri
subvencioj, aŭspicioj, informado, varbado...
- en TEJO ni ĉiumonate informos pri nia agado, kaj tiel varbos por niaj
agadoj kaj prezentos vikimediajn valorojn
- ni havos Komitatanon A en TEJO / eventuale Komitatanon A en UEA (se ni
aliĝos kiel Aliĝinta Faka Asocio de UEA), do ni partoprenos decidadon de la
plej altaj Esperantaj organizoj kaj povos puŝeti direkte al libereco
- ni pagos ĉiujaran kotizon - por UEA tio estas 44 eŭroj jare (kaze de
Kunlaboranta FA) aŭ 132 eŭroj (kaze de Aliĝinta FA), nuntempe estas
buĝetitaj 44 eŭroj, por TEJO tio dependas de kvanto de niaj Plenrajtaj
membroj en TEJO-aĝo (por 2021 estas buĝetitaj 44.4 eŭroj)
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Saluton.
La Esperanta Vikipedio atingis novan milon da artikoloj. Restas malpli ol 3
000 por atingo de ronda 300 000!
*Kiel helpi?*
Ankaŭ por disvolvo de nova enhavo en la Vikipedio, ni partneriĝis kun UEA
kaj kunorganizas konkurson pri Unesko. La valoroj kaj idealoj de Unesko
(paco, toleremo, justeco ks) estas proksimaj al koro de Vikimedianoj kaj
Esperantistoj. Restas 22 plenaj tagoj por ke ankaŭ vi verku ion pri Unesko,
plirapidigu alvenon al 300 000 artikoloj kaj gajnu premiojn de UEA!
https://eo.wikipedia.org/wiki/Projekto:Unesko_2021
Por instigi esperantistojn verki Vikipedion por la unua fojo, Esperanto kaj
Libera Scio (ELiSo) partneriĝis kun UEA, ILEI, E@I kaj la Fonduso Instigo
en la Kampanjo Vikipedio 300 000.
Bonvolu diskonigi jenan ligilon al viaj amikoj, kiuj povus interesiĝi. En
la jena retejo estas superrigardo de la kampanjo, kaj ankaŭ retpoŝta
abonilo danke al kiu ni povos informi vin kaj viajn amikojn pri similaj
kampanjoj, konkursoj kaj eventoj.
https://esperanto.wiki/projektoj/vikipedio-300-000
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto
Saluton.
Paco naskiĝas en mensoj kaj koroj de homoj.
UEA kaj ELiSo / VMEO kunigis siajn fortojn por subteni disvastigon de tiuj
ĉi valoroj kaj idealoj de Unesko per Esperanto, specife per artikol-redakta
konkurso okazanta dum *Junio 2021* en la *Esperanta Vikipedio*.
Ĝian okazigon instigis rekte Unesko, kiu konsideras Vikipedion taŭga
maniero por subteni sian mision. Ni montru al Unesko, kiom tio veras!
*Kiel partopreni?*
Legu la regulojn, verku / traduku novajn aŭ plibonigu jamajn artikolojn en
la Esperanta Vikipedio pri Unesko kaj listigu viajn artikolojn en la
konkursa paĝo. Fine UEA sendos premiojn por 5 venkintoj.
https://eo.wikipedia.org/wiki/Projekto:Unesko_2021
PS: Se via amiko aŭ kolego interesiĝus, certe invitu lin / ŝin ;-)
Amike
Michal Matúšov / Uzanto:KuboF Hromoslav
Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) <https://esperanto.wiki/>
Prezidanto, kunorganizanto de la konkurso